• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-25 19:48:57    
Elstara kantisto ---Liao Changyong

cri

Liao Changyong, unu el la plej elstaraj ĉinaj kantistoj malmultaj, kiuj nun aktivas sur la scenejo de la mondo. Li studis ĉe la fama voĉmuzika edukisto Zhou Xiaoyan kaj fama tenora kantisto Luo Wei, kaj diplomiĝis el Ŝanhaja Konservatorio kiel magistro en la jaro 1995.

En la pasintaj jaroj Liao Changyong seninterrompe gajnis unuajn premiojn de la internaciaj voĉmuzikaj konkursoj. En la jaro 1996 kaj la jaro 1997 li gajnis unuajn premiojn sinsekve trifoje, respektive de la 41-a Internacia Voĉmuzika Konkurso de Toulouse, la Internacia Opera Konkurso de Domingo kaj la Internacia Voĉmuzika Konkurso de Reĝino Sonja de Norvegio, tio multe surprizis la mondon. Precipe la akiro de la unua premio de la Internacia Opera Konkurso de Domingo faris lin la unua gajninto de Azio en tiu ĉi konkurso. Domingo varme laudis lin "la plej bona baritonulo li estas, ... per sia perfekta kantado kaj brila lerteco li akiris la unuan premion de tiu ĉi konkurso, kiun gajnis kutime la eŭropaj kaj amerikaj kantistoj".

En la lastaj jaroj Liao Changyong aperis en multaj landoj, kaj prezentis kunlabore kun multaj gravaj orkestroj kaj artistoj, sinsekve en Usono, Francio, Japanio, Aŭstralio, Anglio, Svedio, Norvegio, Germanio kaj Rusio. Kiel la unua ĉina kantisto prezentanta sur la scenejo de la fama Vaŝingtona Opera Domo, Liao Changyong sukcese ludis la rolon de grafo Luna en opero "Il Trobadoro" de Verdi kunlabore kun Domingo dum "la 2000-ajara Sezono de Kennedy Centro" en Usono, la spektantoj multe admiris. Ĵurnalo "Washington Post" faris specialan raporton pri la kunlaboro de majstro Domingo kaj Liao Changyong "Al tiu ĉi loko, kie kolektas elstaraj kantistoj mondaj, la plej brila stelulo venis el Ĉinio, li precize komprenas la operojn de Verdi, kvazaŭ li estus denaska kantisto de la opero de Verdi kun riĉa odoro de Verdi. Lia vibra, belega, gustoplena voĉo kaj tembro, glata spiro kaj senkompara arta kortuŝeco, refoje frenezigis la spektantojn en Kennedy Centro. Ni firme kredas, ke tiu ĉi genia artisto fariĝos trezoro de la opera rondo."

Komence de la jaro 1998 Domingo invitis lin kune prezenti novjaran koncerton en Tokio. Samjare Liao Changyong prezentis kune kun Carrares inaŭguran koncerton en nove konstruita Ŝanhaja Granda Teatro. Nelonge poste Liao Changyong kunlabore kun soprano Ruth Ann Swenson prezentis operon "Maria Stuarda" en Carnegie Halo de Nov-Jorko. "New York Times" donis altan laŭdon al Liao Changyong, dirante, ke li estas "la plej bela baritonulo, kiun ni spektis en la lastaj jaroj".

Kiel dorlotata lernanto de Domingo Liao Changyong prezentis ĉie en la mondo invitite de Domingo. En la jaro 2001 li refoje kune kun Domingo prezentis operon "La Historio de hoffman" de Offenbach en Kennedy Centro. En la jaro 2002 Domingo refoje invitis lin prezenti en la dek-jariĝa celebro de la Internacia Opera Konkurso de Domingo en Francio. Samjare en Carnegie Halo invitite li prezentis sian recitalon kaj kantis kiel ĉefrolo en opero "Marin Faliero".

Nun Liao Changyong laboras kiel profesoro kaj direktoro de la voĉmuzika fakultato en Shanhaja Konservatorio.