• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-26 16:19:07    
Unua Bulteno

cri

Ĉinio, antikva kaj bela lando

Ĉinio kun historio de 5000 jaroj estas unu el la kvar plej antikvaj civilizitaj landoj de la mondo. Ĝiaj 29 vidindaĵoj, kiaj la Granda Muro, la Imperiestra Palaco de Pekino, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la Grotaroj de Mogao en Dunhuang, Potala-palaco de Tibeto, la antikva urbeto Lijiang kaj la klasikaj ĝardenoj de Suzhou estis enlistigitaj de Unesko kiel mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj. Pekino, Xi'an, Nankino, Luoyang, Kaifeng kaj Hangzhou kiel ses famaj antikvaj ĉefurboj de Ĉinio estas plej multe vizitataj de turistoj.Ĉinio kun vasta teritorio havas multajn belajn montojn kaj riverojn, kaj ĝiaj plej famaj vidindaĵoj estas la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, pejzaĝoj de Guilin, la Okcidenta Lago en Hangzhou k.a. La montoj Huangshan kaj Taishan havas ne nur belajn naturajn pejzaĝojn sed ankaŭ valorajn historiajn restaĵojn. Ĉinio estas ankaŭ unu el la landoj kun plej multaj specoj de sovaĝaj bestoj. Ĝia pando fariĝis marko por protekto de sovaĝaj bestoj de la mondo.Ĉinio nombras 55 nacimalplimultojn, preskaŭ ĉiuj kun propra lingvo kaj vivmaniero. Iliaj vivregionoj kun belaj pejzaĝoj kaj interesaj naciaj moroj altiras al si ĉiujare multajn en- kaj eksterlandajn turistojn. Por viziti tiujn lokojn oni lanĉis novajn itinerojn, kiaj vojaĝo laŭ la antikva Silka Vojo, vizito al famaj budhismaj montoj, vojaĝo al Tibeto kaj vizito al Ŝangrila.Vizitantoj al Ĉinio povas ne nur plezurigi sin per ĝiaj naturaj belaĵoj kaj percepti la ĉarmon de ĝia kulturo, sed ankaŭ propraokule vidi ĝian grandan ŝanĝiĝon kaj sperti la vivon de ĝia popolo. En la pasintaj pli ol 20 jaroj Ĉinio praktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo. Se vi duafoje venos al Ĉinio en 2004 por partopreni la 89-an UK, vi certe trovos la landon ege diferenca de tiu en 1986, kiam ĝi gastigis la 71-an UK.

Pekino, antikva kaj vivoplena urbo

Pekino estas ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, kun 13 milionoj da loĝantoj.Pekino fondiĝis antaŭ 3000 jaroj, kaj ĝi ekzistas jam 800 jarojn kiel ĉefurbo. La longa historio postlasis al ĝi multajn kulturajn restaĵojn. La Imperiestra Palaco, la Granda Muro, la Somera Palaco, la Ĉiela Altaro kaj la Ruino de Restadejo de Pekin-homoj en Zhoukoudian estis enlistigitaj kiel mondaj kulturaj heredaĵoj. Promenante en Pekino, vi raviĝos de la imponaj konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco, kaj ankaŭ de la ĉinstilaj loĝdomoj de tiu orienta urbo.Pekino estas ankaŭ moderna metropolo. Preparado por gastigi la 29-ajn Olimpikojn de 2008 certe plirapidigos ĝian paŝon por internaciiĝo.Pekino estas ankaŭ bona loko por butikumado. Tie estas vendejoj de varoj de famaj markoj, grandaj ĉiovendejoj kaj malgrandaj elegantaj butikoj, kaj ankaŭ bazaroj de kuriozaj antikvaĵoj, kies prezoj estas treege malpli altaj ol en aliaj landoj.Veninte al Ĉinio vi nepre devas ĝui ĉinajn pladojn. Pekino estas ankaŭ edeno de frandemuloj. Tie estas ne nur tradicia fama plado rostita pekina anaso, sed ankaŭ bongustaj pladoj de aliaj lokoj de Ĉinio.Kiam nokto falas, vi povas ĝui ĉinan teon en tetrinkejo kaj pekinan operon en teatro. Jam de dekoj da jaroj babili en tetrinkejo kaj spekti pekinan operon estas ĉefa maniero de amuziĝo de pekinaj loĝantoj. Nun tetrinkejon kaj teatron de pekina teatro vizitas plejparte la maljuna generacio kaj alilandaj turistoj, sed bufedejon kaj dancejon preferas gejunuloj.

Kongresejo

La 89-a UK okazos en la Internacia Konferenca Centro de Pekino, kiu situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno en la norda parto de Pekino, 9 kilometrojn norde de Tian'anmen-placo en la urbocentro, 20 kilometrojn okcidente de la Ĉefurba Fluĝaveno kaj 12 kilometrojn oriente de la Somera Palaco.La Internacia Konferenca Centro de Pekino estas facile atingebla per diversaj trafikiloj, la medio kvieta kaj komforta. Ĝi, moderne ekipita, kun hoteloj de diversaj kategorioj kaj amasloĝejo, vendejoj kaj aliaj servejoj en la ĉirkaŭaĵo, estas taŭga por diversaj grandaj kunvenoj kaj ekspozicioj.

Hoteloj

La regiono, en kiu situas la kongresejo, estis konstruita por gastigi la sportistojn dum la Azia Sportkunveno en 1990 kaj ĝi verŝajne servos ankaŭ por la Olimpikoj en 2008. Tial abundas tie hoteloj kaj loĝejoj de ĉiuj niveloj je vera promendistanco, fakte tute ne necesos busoj aŭ aliaj trafikiloj, krom se vi preferos loĝi en la urbocentro. Ĉirkaŭ la kongresejo, samkiel en la centra regiono de Pekino, troviĝas loĝejoj de diversaj niveloj, ĉiuj kun tre allogaj prezoj kaj ĉiuj tre komfortaj.

Ekskursoj kaj flugoj

Se temas pri la ekskursoj, la kongresanoj havos nur unu problemon: kiun elekti. Krom pluraj allogaj vizitoj en Pekino mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estos aranĝitaj ankaŭ multaj ravaj ekskursoj al famaj naturaj kaj historiaj vidindaĵoj ekster Pekino. La flugon zorgos ĉefe la Ĉina Internacia Flugkompanio (AIR CHINA), kaj la turismon ĉefe la Ĉina Internacia Turisma Servo (CITS). Ambaŭ ili pretas doni al la kongresanoj nealtprezan kaj bonkvalitan servadon.Ĉinio multe ŝanĝiĝis post la gastigo de la 71-a UK en 1986. Venu percepti ĝian progreson kaj admiri refoje tiun ĉi antikvan kaj fascinan civilizon.