La templo sidas en la nordo de Pekino kaj nun tie estas Muzeo de Antikvaj Sonoriloj de Ĉinio. Oni nomas ĝin Templo de Granda Sonorilo pro ĝia giganta bronza sonorilo farita antau pli ol 500 jaroj. La surfacoj en kaj ekster la sonorilo estas plenaj de budhismaj sutroj el 227 mil ideogramoj. Oni nomas ĝin reĝa sonorilo de Ĉinio. Tie eksponiĝas pli ol 100 bronzaj kaj feraj sonoriloj en diversaj grandecoj faritaj en diversaj dinastioj.
|