La monumento kun areo de 4.5 hektaroj estas konstruita por bonvenigi la novan jarmilon. Ĝi situas okcidente de Fuxing-pordego najbare de la Ĉina Popola Milita Muzeo. Ĉe la monumento estas Placo de Sankta Fajro, Bronza Vojo, Monumenta Arbaro, Jarmila Sonorilo kaj Kultura Placo. Tie estas Galerio de Statuoj de Ĉinaj Kulturaj Famuloj, Jarmila Halo kaj Muzeoj de Orienta Arto, Okcidenta Arto kaj Moderna Arto. Krome tie estas ankau Multvehikla Diĝita Galerio.
|