• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-28 19:11:57    
Bovisto kaj Teksistino (foto)

cri

Vego okcidente de la Lakta Vojo estas la plej brila stelo en la konstelacio Liro. Trans la Lakta Vojo brilas Altairo, kiu apartenas al la konstelacio Aglo. Ambaŭflanke de Altairo estas po unu malgranda stelo. En la ĉina lingvo Vego signifas teksistinon kaj Altairo boviston. En la ĉina mito Bovisto kaj Teksistino estis geedza paro kaj la du malgrandaj steloj -- iliaj infanoj. La antikva mito pri Bovisto kaj Teksistino devenis de Vego kaj Altairo. Kian amaferon ili havis kaj kial ili renkontiĝas nur unu fojon ĉiujare? Jen legu la malsupran miton:

La historio okazis en Han-dinastio(206 a.K.-- 220 p.K.).

Teksistino estis le plej juna filino de la Ĉiela Imperiestro. Ŝi estis tre lerta en brodado kaj la de ŝi farita vesto estis bela kiel ĉielarko. Ŝi estis tre amata de la gepatroj.

La gepatroj de Bovisto forpasis antaŭ longe. Li estis ofte turmentata de la pli aĝa frato kaj ties edzino. Tial en la vivo li estis akompanata nur de bovo. Ĉiusomere Teksistino kaj ŝiaj 6 fratinoj flugis al lago proksima de la vilaĝo de Bovisto por banado kaj ludado… Iutage la bovo proponis al Bovisto, ke li edziĝu al Teksistino, la plej bela el la fratinoj. En tiu tago Teksistino kaj ŝiaj fratinoj venis al la lago por sin bani kaj petoli en la akvo. Bovisto, kiu sin kaŝis en la fragmitejo, elkuris kaj forportis la vestojn de Teksistino. La surprizitaj feinoj haste albordiĝis, sin vestis kaj forflugis, escepte de Teksistino. Sincere petite de Bovisto, ŝi konsentis edziniĝi al li. Post la geedziĝo Bovisto diligente terkulturis kaj Teksistino dommastrumis. Ili vivis feliĉe en granda amo. La edzino naskis filon kaj filinon. Antaŭ sia morto la bovo testamentis, ke li restigu ĝian felon, kiu povos helpi lin, se li surhavos ĝin pro urĝa bezono. Post la morto de la bovo, la geedza paro kun larmoj en la okuloj kaŝis ĝian felon kaj enterigis ĝin sur montodeklivo. La fratinoj de Teksistino opiniis, ke la juna fratino vivis mizere en la homa mondo, kaj proponis al ŝi reflugi al la ĉiela palaco.

Informiĝinte pri la edziniĝo de sia filino al Bovisto, la Ĉiela Imperiestro kaj ties edzino ekbolis de kolerego. Ili ne plu permesis al aliaj filinoj flugi al la homa mondo por viziti la fratinon, kaj la imperiestra edzino persone flugis al la homa mondo gvidante alian dion. Ĉe foresto de Bovisto ili forkaptis Teksistinon. Reveninte hejmen, Bovisto ne vidis la edzinon, tuj surhavis la bovan felon kaj postkuris ŝin, kunportante siajn du infanojn. Bovisto survoje jam vidis la edzinon kaj estis tuj kuratingonta ŝin. Ĝuste en en tiu momento la ĉiela imperiestredzino haste prenis sian harpinglon kaj per ĝi faris strekon en la aero. Jen post ŝi tuj aperis torenta Lakta Vojo (ĉinoj nomas Laktan Vojon Arĝenta Rivero), kiu baris la vojon al Bovisto.

De tiam Bovisto kaj Teksistino povis nur rigardi unu la alian kun larmoj trans la rivero. Longe poste, trovinte, ke oni ne povis rompi ilian amon, la Ĉiela Imperiestro kaj lia edzino permesis al ili rendevui ĉiujare nur unufoje, t.e. en la sepa tago de la sepa monato laŭ la luna kalendaro. Ĉiujare en tiu tago la pigoj flugas de la homa mondo al la ĉielo por fari ponton super la Arĝenta Rivero, por ke Bovisto kaj Teksistino povu rendevui.

Tiutage en la silenta nokto en la vinberĝardeno oni povas aŭdi ameman interparolon de Bovisto kaj Teksistino kaj ankaŭ pro laciga ponto-konstruado la pigoj perdas siajn plumojn.