• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-28 19:37:58    
Bonzo Hongyi kaj la ĉina kaligrafio (foto)

cri

En 1942, antaŭ sia nirvano, bonzo Hongyi siribis sur papero kvar ideogramojn, kiuj signifas "komplika sento de malĝojo kaj feliĉo". Tio estis reflekto de la tuta vivo de bonzo Hongyi, kiu travidis la karnulan mondon, sed ne dronis en pesimismo.

Bonzo Hongyi havis la originan nomon Li Ŝutong. Li naskiĝis en riĉa familio en 1880. Lia patro estis fama bankiero en Tianjin (granda urbo 120 km. oriente de Pekino).

Antaŭ bonziĝo li estis pioniro de la novkultura movado de Ĉinio, eminenta artisto, edukisto, pensulo kaj reformisto. Naturdotite per granda saĝo, li havis intereson pri multaj aferoj kaj mirinde sukcesis en arto, lingvistiko, filozofio kaj sociaj sciencoj. Post bonziĝo li nomis sin Hongyi kaj elektis la plej malfacilan L¨¹zong-sekton de budhismo por studi. La disciplino estis tre severa, tial dum centoj da jaroj oni malfacile povis plenumi memkulturadon, kaj ĝi preskaŭ pereis. Feliĉe Hongyi restaŭris ĝin. Tial li estis respektata de la nunaj budhistoj kiel la unua adepto de L¨¹zong-sekto. Li estis elstara reprezentanto de kombinado de la tradicia kulturo kun budhisma kulturo.

La budhisma ideologio de Hongyi prenis Huayan(Vatamsakamahavaipulya)-sekton kiel studobjekton, Dharmaguptavinaya-on kiel disciplinon kaj Sukhavati-sekton kiel celon de sia strebado. Li opiniis, ke por krei novan neatenceblan Ĉinion oni devas unue klerigi la tutan popolon. Li provis atingi sian celon per edukado, literaturo kaj arto. Sed fine li kredis, ke bonziĝo kaj disvastigo de budhismo estas pli facila rimedo por eduki kaj liberigi la popolon.

Plurajn jarojn post sia bonziĝo li trovis, ke antaŭe li estis tro naiva. Li konsciis, ke eĉ kompleta sindediĉo de individuo estas tre bagatela por la tuta socio. Tial li skribis la distikon "Nenion sukcesan ĝis maljuniĝo, nenion valoran por mencio", kaj de tio li titolis sin "Maljunulo kun du nenioj". Multaj taksis lin laŭ la skribaĵo, ke li estis tro pesimisma, sed tio pruvis, ke lia idealo estis grandioza, sed malfacile efektivigebla.

Ĉinaj budhistoj rigardis tiun skribaĵon pli valora ol sutro. Ĝi entenas ĉiujn komprenojn pri la vivo.

Hongyi studis la ĉinan kaligrafion per sia tuta vivo. Post bonziĝo li sin detenis de pentrado kaj teatro kaj malofte sin okupis pri muziko, poezio kaj sigelilo-gravurado. Li pli kaj pli perfektiĝis en kaligrafio.

Disvastigi budhismon per kaligrafio

Nelonge antaŭ la oficiala bonziĝo, por plenumi sian promeson rompi kun kaligrafio kaj aliaj artoj, li rompis penikon post skribo de epitafo por sia kolego en Hangzhou, ĉar li bone sciis, ke por observi la disciplinon, li devas sin deteni de artoj.

Kvankam la majstro mem rompis kun la artoj, sed la artoj ne volis forlasi lin.

Aŭtune de 1918 iu budhisto petis lin ekspertizi pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn, kiujn li kolektis. La majstro iris en komplezo. Informiĝinte pri lia alveno, multaj venis peti lin ion skribi por konservi. La majstro estis embarasita.

La budhisto admonis la majstron: Multaj el la budhistoj estis eminentaj en kaligrafio, sed neniu el ili estis ĝenita de kaligrafia agado en sia memkulturado. Male ili disvastigis budhismon per siaj kaligrafaĵoj, do estos aplaŭdinde integre kombini kaligrafion kun budhismo.

La majstro konsentis kun tiu budhisto kaj kontentigis la petintojn per siaj kaligrafitaj paragrafoj el budhaj sutroj. Poste li multe skribis sutrojn cele diskonigi budhismon.

En 1928, por disvastigi budhismon, li kaj lia disĉiplo Feng Zikai (tre fama pentristo, edukisto, literaturisto kaj karikaturisto, 1898-1975) kune verkis albumon "Protekti vivaĵojn". En la albumo estas 50 pentraĵoj de Feng Zikai kaj la majstro skribis por ili eksplikaĵojn, foje citante antikvajn poemojn. La albumo akcentas humanismon kaj eksplikas budhismon per pentraĵoj. Li mote skribis por la albumo: "Savi la popolon, heredi la virtojn, kune disvolvi budhismon, reviviĝi en la paradizo".

Eminenta kaligrafo

Bonzo Hongyi levis la ĉinan antikvan kaligrafion al nova nivelo. Lusin, Guo Moruo k.a. gandaj literatoroj rigardis tion granda honoro, ke ili ricevis kaligrafaĵon de la majstro.

La majstro uzis ekskluzive penikon el kapraj haroj, sen distingo de noveco kaj grandeco. Sed li tre atentis la kvaliton de tuĉinko.

Antaŭ skribo de sutro la majstro faris bonan preparadon: Kiom da ideogramoj, kia formato de papero, kiom da marĝeno¡ Kiam li kaligrafis, li ĉesigis akcepton de vizitantoj kaj nur liaj disĉiploj povis alesti. Por ĉiu streko li faris longan pripensadon por atingi perfektan medion.

Liaj kaligrafitaj sutroj prezentas lian stilon. Li kaligrafis ekskluzive en Kaiŝu-stilo.