• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-28 19:43:23    
Kvin poemoj de Li Bai(foto)

cri

La ĉiam sopirata

La ĉiam sopirata

en Chang'an (1) estas nun.

Griloj ĉe l' putomuro ĉirpas triste en aŭtun'.

La junkomat' impresas fride dum la frua prujn'.

Ĉe orfa duonhela lamp', mi dronas en medito,

Disŝovas la kurtenon, ĝemas vane al la lun'.

Tie trans la nubaro fore foras mia belo:

Supre senfine blua pendas la alta ĉielo,

Kaj sube ondas, ŝaŭmas longa verdakva rivero.

Senlima estas la ĉielo kaj la voj' peniga,

Eĉ en la nokta sonĝ' neatingeblas la korcelo.

Ho, ĉiam sopirata!

Kruelas la sufero!

Trad. S. J. Zee

(1) [ĉang'an]: la ĉefurbo de Tang-dinastio.

Longa disiĝo

Pluraj printempoj pasis, sed ne venas li ankoraŭ.

Ĉe l' jadfenestro ĉerizuj' kvinfoje jam en floro.

Leteroj karesvortaj venis iam,

Ĉe l' malferm' nur ĝemis mia koro.

Tie sopir' turmenta,

Ĉi tie malespero.

La hararanĝon mi ne zorgas plu pro korsufero:

Kirliĝas tristaj pensoj kiel neĝo sub ventpelo.

Lastjare al hejmenreven' mi penis lin instigi,

Ĉi-tiu-jare mi reskribis por lin rapidigi.

Blovu, ho, blovu orienta vento,

La vagantan nuberon blovu al mi en la okcidento!

Vana atend'! Li ĉiam ne revenas,

Nur la falintaj floroj sur la musk' senbrue svenas.

trad. S. J. Zee

Kanto de silkobobenantino

Danĝeras ĉe la urbo Blanka Reĝ' ventoj, ondoj.

Kiu kuraĝas maje veturi tra l' Kanjonoj?

Maturas nun en Jingzhou (1) tritikoj kaj kokonoj.

Senfine mi sopiras vin dum mi silkbobenas.

Nun la kukoloj krias: "Hejmen!" Ĉu vi revenas?

trad. Guozhu

(1) [ĝingĝoŭ]: la urbo en provinco Hubei

Amkanto

Dum vi kantis amkanton ĉe drinko,

mi vin plivigligis per konvinko.

Kio plej kortuŝis al ni forte?

Sursalika korvo antaŭporde.

Inter poplaj floroj korvo nestu;

vi, ebrie, en hejm' mia restu!

De cindrujo el santaloj brulaj

alten ŝvebis du fumoj purpuraj.

trad. Guozhu

La luno sur landlima monto

El Tianshan (1) venas lun' la hela,

nubmaro vastas kaj profundas.

Trans kelkmil lioj vento pela

jam tra Yumen-pasej' inundas.

En Baideng (2) Han-arme' militis;

Qinghai (3) gvatis la hun' por-vore.

Neniam morton ja evitis

iu el batalkamp' favore.

Gardistoj al limurb' rigardas,

pri l' hejm' sopiras kun amaro:

Plorĝeme la edzino fartas

ĉi-nokte en la buduaro.

Trad. Shi Chengtai

(1) la monto en la Nordokcidenta Ĉinio.

(2) La monto, kie Han-armeo estis sieĝita de la hunoj.

(3) [ĉinhaj]: la lago en provinco Qinghai