• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-29 14:44:18    
Turisma afero de Shijiazhuang

cri
Shijiazhuang estas la ĉefurbo de la provinco Hebei, norda Ĉinio. Ĝi areas je 15, 8 mil kvadrataj kilometroj kaj havas 9 milionojn kaj 240 milojn da loĝantoj. La urbo situas sur la meza parto de la vasta ebenaĵo Huabei, sinapoge ĉe la montaro Taihang okcidente, frontas al la maro Bohai oriente, najbare al Pekino kaj Tianjin norde. De la antikveco ĝi estas strategia pasejo inter la norda kaj suda landpartoj de Ĉinio.

Shijianzhuang sin trovas en la varmeta zono kun kvar sezonoj klare distingeblaj. Ĝi havas longan historion, brilan kulturon kaj riĉas je famaj vidindaĵoj, inkluzive de bildecaj montoj kaj riveroj, antikvaj temploj kaj konataj pontoj, ruinoj de gravaj urboj kaj ankaŭ revolucia sanktejo. La ĉefa turisma itinero konsistas el unu centro, du famaj urboj kaj la ekskursa zono de la montaro Taihang. La centro estas la urba turisma regiono de Shijiazhuang; la du famaj urboj estas Zhengding kaj Zhaoxian, kaj la turisma zono de la montaro Taihang konsistas el multaj pitoreskejoj kaj vidindaĵoj, ekzemple la monto Cangyan, la monto Tiangui, la templo Dafo, la ponto Zhaozhou, arbara parko Wuyue, termofonta feriejo ktp.

Intervjuate de nia raportisto, s-ro Wang Yuguo, estro de la urba turisma buroo, konigis:

"Ĝenerale dirite, la turismaj vidindaĵoj de la urbo Shijiazhuang dividiĝas en kvar kategorioj ruĝa, verda, antikva kaj nova."

Eksplikante la kvar kategoriojn, s-ro Wang Yuguo diris:

"La ruĝa kategorio temas pri vizitindejoj kun Xibaipo kiel centro. Tiuj vizitindejoj rilatas al la revolucia historio. Xibaipo estas unu el la ŝtataj bazlokoj pri la patriotisma edukado."

Ĝi estas bela montvilaĝo, 80 kilometrojn fore de la urbo Shijiazhuang. Unu jaron antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la centra komitato de la ĉina kompartio estrata de Mao Zedong komandis la tri monde famajn batalojn Liaoshen, Huaihai kaj Ping-Jin kontraŭ la malamikoj, kaj per tio metis bazon por gajni la tutlandan venkon. Okazis ĉi tie ankaŭ la 2-a Plena Sesio de la 7-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun la grava historia signifo. Xibaipo, estante revolucia sanktejo, estis registrita en la ĉina revolucia kroniko. La vilaĝo Xibaipo situas inter smeralda lago antaŭe kaj pino-kovrata montato malantaŭe. Turistoj povas viziti ekspozicion, martiran monumenton, malnovajn loĝejojn de revoluciaj gvidantoj en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento ktp.

Rilate al la verda kategorio, s-ro Wang Yuguo diris:

"La verda kategorio temas pri naturaj pejzaĝoj. En la tereno de Shijiazhuang abundas belegaj vizitindejoj. Ekzemple la monto Tiangui estas honorata de turistoj kiel 'Guilin en la norda landparto'. Kiel sciate, Guilin situas en la provinco Yunnan de la suda landparto, kaj estas fama pitoreskejo konata en- kaj ekster-lande."

La monto Tiangui de Shijiazhuang situas en ĝia gubernio Pingshan. Sur la zenito de la ĉefpinto mil metrojn alta troviĝas kurioza ŝtona arbaro, kiu miksiĝas kun la densa arbaro.

La monto Tuoliang estas unu el 5 plej altaj montoj de la provinco Hebei. Ĝia ĉefpinto altas je 2 281 metroj. Pro la grand-area arbaro sur si, la monto estas nomata "Verda Edeno".

Troviĝas ankaŭ mirinda termofontaro areanta je 6 hektaroj. Ĝia akvo temperaturas inter 66, 8 – 70 gradoj Celsiuse, kaj entenas 30 specojn de kemiaj elementoj efikaj en kuracado de pluraj malsanoj.

Aparte menciindas la monto Cangyan. La monto famas ne nur pro siaj pentrindaj naturaj pejzaĝoj, sed ankaŭ pro la religia nuanco. Laŭ historia noto, princino Nanyang, filino de la imperiestro Yangdi de la dinastio Sui ( 581- 618 ), monaĥiniĝis sur la monto. Sekve de tio, sur la monto Cangyan videblas ĝis nun ankoraŭ multaj konstruoj de budaismo.

La monto Cangyan fariĝis ankoraŭ pli renoma antaŭ kelkaj jaroj pro tio, ke la filmo "Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝanta Drako" reĝisorita de fama filmisto s-ro Li An prenis multajn prejzaĝojn de la monto Cangyan kiel scenojn, kaj tiu filmo gajnis kvar premiojn en la 73-a Oskara Filma Festivalo.

S-ro Wang Yuguo, estro de la Turisma Buroo de la urbo Shijiazhuang, daŭrigis sian konigadon. Li diris:

"La antikva kategorio temas pri la antikva kulturo kun la antikvaj urboj Zhengding kaj Zhaozhou kiel la centro.

La urbo Zhengding estas ŝtat-nivela historia kultura urbo, kie troviĝas 9 turoj, 4 pagodoj, 8 temploj kaj 24 oraj portaloj. Ĉina vicĉefministro Qian Qichen iam nomis la urbon "Trezorejo de kulturaj relikvoj kaj bela vizitindejo de turismo". Aparte menciindas la tiea templo Longxing, kie konserviĝas ses plej famaj relikvoj de nia lando.

La urbo Zhaozhou estas konata pro la ponto samnoma, kiu estas titolita kiel "pioniro" de arkpontoj en la mondo, kaj konata kiel "miraklo" en la arkitektura historio. La ponto konstruiĝis en la jaroj 595 – 605 en la dinastio Sui. Malgraŭ atako de sennombraj inundoj, skuado de 8 fojaj tertremoj kaj ĉiutaga premado de veturiloj dum proksimume 1 500 jaroj, la ponto tamen ankoraŭ staras super la rivero Jaohe.

Pri la lasta kategorio, s-ro Wang Yuguo diris:

"La nova kategorio de la turismaj vidindaĵoj de nia urbo Shijiazhuang temas pri la en-urba ekskurso. De la lastaj jaroj, rapide progresas la konstruado de la bazaj establaĵoj, kaj la urba fizionomio pli kaj pli beliĝas. La rivero Minxin, simila al jada zono, fluas ĉirkaŭ la urbo, kaj pli ol 20 parkoj laŭlonge de la rivero, similaj al ĉarmaj floroj, ornamas la urbon. Tie ĉi troviĝas fama magazena kvartalo konata kiel unu el dek plej grandaj bazaroj de Ĉinio. La tieaj karakterizataj varoj estas ŝatataj de multaj turistoj.

Ni jam aranĝis 5-specajn turismajn itinerojn kiel jene: Ekskurso pri verda ekologio de la montaro Taihang; ekskurso pri la urba butikumado; ekskurso pri patriotisma eduko; ekskurso pri la budaisma kulturo kaj ekskurso por feriado.

Fine la estro de la urba turisma buroo esprimis, ke Shijiazhuang bonvenigas diverslandajn turistojn vojaĝi tien.