• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-29 16:26:56    
MONDA KONGRESO PRI LINGVODIVERSECO, DAŬRIPOVA EVOLUO KAJ PACO

cri
De la 20-a ĝis la 23-a de majo okazis en Barcelono la 10-a Kongreso de Linguapax kun la ĉeftemo "Dialogo pri Lingva Diverseco, Daŭripova Evoluo kaj Paco", organizita de la Instituto Linguapax lige kun la Universala Forumo de Kulturoj Barcelono 2004. La Instituto Linguapax, kun sidejo en Barcelono, estas la heredinto de la samnoma agado de Unesko.
La kongreson partoprenis monde konataj lingvistoj, kiel David Crystal, Bernard Comrie, Suzanne Romaine, Fernand de Varennes, Miquel Siguan kaj Joshua Fishman.
Krom la prezentoj en la pleno la laboroj okazis en kvin paralelaj seminarioj pri Pozitivaj modeloj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado, Studkazoj pri lingvorevigligo kaj normigo, Pritakso de la nuna socilingvistika esplorado, Lingvojuro kaj lingvorajtoj, Rolantoj favoraj al lingvodiverseco.
Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de Abel Montagut kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj de Radojica Petrovic. La prezento de Abel Montagut en unu el la seminarioj estis tre pozitiva, laŭ la juĝo de la prezentinto kaj de la prezidanto de la koncerna seminario, Lachman Khubchandani. Preskaŭ la sola obĵeto flanke de la partoprenintoj estis, ke Esperanto ne havas subtenon de ŝtato(j) kaj tial ĝi ne povas disvastiĝi.
Radojica Petroviĉ prezentis tri E-projektojn de E@I, ILEI kaj Hesselbom Berlin GMBH, kiuj subtenas lingvan diversecon per praktikaj rimedoj kaj efektiva agado: Lingva Prismo, lernu! kaj Interkulturo, kiujn finance helpas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj kelkaj neesperantistaj fondaĵoj. Notindan atenton de la publiko altiris la principoj de interlingvismo, kiujn interpretas kaj favoras la Lingva Prismo kaj kiujn la aliaj du projektoj praktike aplikas. Kelkaj aŭskultintoj interesiĝis pri uzeblo de la teknikoj kaj spertoj de lernu! por lernado de aliaj diasporaj lingvoj, aŭ petis kunlaboron por aplikado de la metodoj de Interkulturo.
La tekstoj de la prelegoj de Montagut kaj Petroviĉ, originale faritaj respektive en la kataluna kaj angla, estos baldaŭ je dispono ankaŭ en Esperanto kaj aliaj lingvoj.
Francois Grin, profesoro pri ekonomio en la Universitato de Ĝenevo, prelegis per prezento utilega el ekonomia vidpunkto pri la multlingveco kaj kontraŭ la hegemonio de unu sola etnolingvo. Li asertis interalie, ke ankaŭ la ĝenerala publiko komprenos la gravecon de la multlingveco kaj de la rolo de neŭtrala interlingvo nur, se multaj fakuloj, diversnivele, ilin priinformos.
Entute ricevis informojn pri la rolo de Esperanto favore al lingva diverseco pli ol 50 fakuloj, studentoj aŭ interesitoj. Ankaŭ Francois Grin plurfoje menciis la pozitivan rolon de la internacia lingvo. Dimanĉon vespere, la 23-an de majo, estis intervjuitaj du katalunaj socilingvistoj, Miquel Siguan kaj Jesus Tuson, kadre de la Foruma aranĝo titolita "141 demandoj". Lige kun la temo "Se ĉiuj parolus la anglan, ĉu oni interkompreniĝus pli bone?", ili ambaŭ menciis Esperanton.