• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-29 16:27:29    
Terakotaj militistoj kaj ĉevaloj (foto)

cri

Kune kun la Granda Muro kaj la Malpermesita Urbo de Pekino, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj estas rigardataj kiel trezoroj de la ĉinaj kulturaj heredaĵoj. Kun la historio de 2 000 jaroj, ili servis kiel gvardio de imperiestra maŭzoleo de la antikva Ĉinio, kaj ankoraŭ estas bone konservataj. En la jaro 1974, dum fosado de puto, kamparanoj neatendite eltrovis tiun plej grandan arkeologian mirindaĵon: En la subtera kavo estas miloj kaj miloj da terakotaj figuroj homaj kaj ĉevalaj starantaj en militaj formacioj. En la jaro 1976, apud la unua kavo oni trovis aliajn du similajn kavojn.

La unua kavo longas je 210 metroj oriente okcidenten, larĝas je 60 metroj sude norden kaj profundas je 5 – 7 metroj. En la direkto orienta al okcidenta, en ĉiu tria metro ekzistas koridoro formita el urba muro, kaj en la koridoro la planko estis pavimita per grizaj brikoj, kaj la plafono estis iam subtenata per kolonoj kaj traboj.

Sume 6 000 terakotaj militistoj kaj ĉevaloj vizaĝas al okcidenta direkto kaj sin vicas en militajn formaciojn, kaj la avana gvardio situanta en la orienta fino konsistas el tri vicoj da 210 soldatoj, kiuj enmane tenas pafarkojn kaj lancojn, tuj post ili estas kirasitaj soldatoj kun longaj lancoj, longaj glavoj kaj aliaj longaj armiloj, vidiĝas ankaŭ 35 militĉaroj tirataj de ĉevaloj. Iliaj mienoj estas variaj kaj vivsimilaj.

La kavalerianoj portas striktajn robojn, kirasojn kaj vento-rezistajn kaskojn, kaj la aranĝo de pafarkistaj formacioj estas tute kongruaj kun tiuj menciitaj en la fama milit-afera libro "Militaj Strategio kaj Taktiko de Sunzi". Oni iam konjektis, ke la skulptistoj modlis tiujn figurojn kun laboruloj kaj si mem kiel modeloj.

Origine multaj terakotaj militistoj tenis enmane armilojn, kies nombro superis dek mil. Interalie generaloj kaj aliaj altrangaj oficiroj tenis enmane bronzajn glavojn. Dank' al aparta teknologia trakto, la glava surfaco kapablas rezisti roston kaj korupton, sekve post pli ol 2 000 jaroj, ili ankoraŭ estas tre akraj. Nun tiuj armiloj jam estas bone rezervataj, malpermesante viziton.

La dua kavo estis elterigita en la jaro 1976, kaj en ĝi troviĝas pli ol 1 000 terakotaj figuroj.

En la tria kavo videblas nur 68 terakotaj militistoj kaj unu militĉaro. Ĝi ŝajnas milita stabejo.

Arkeologoj kredas, ke la jam eltrovitaj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj estas nur parto de la ankoraŭ pli granda subtera legio de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin. La elterigo de la subtera legio konsistanta el terakotaj militistoj kaj ĉevaloj kaj ankaŭ de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro bezonas la tempon de dekoj da jaroj.

En la jaro 1980, oni elterigis paron da bronzaj militĉaroj kaj ĉevaloj, 20 metrojn okcidente de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin. Tiuj mirindaj artaĵoj nun estas konservataj en la Muzeo de Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj en la urbo Xi'an.

En la lastaj jaroj, oni eltrovis ankoraŭ kelkajn kavojn ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro, iliaj historioj estos konataj de la publiko kaj la tuta subtera konstruaĵo iutage sin vidigos en la mondo.