• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-29 17:19:02    
Ĉina fama pensulo Konfuceo (foto)

cri

Konfuceo (551-479 a.K.) estis fama pensulo, politikisto, edukisto kaj fondinto de konfuceanismo en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476). De Han-dinastio (206 a.K. – 220 p.K.) lia doktrino fariĝis ĉefa fluo de la tradicia kulturo en la pasintaj 2000 jaroj. Liaj penso kaj doktrino ludis gravan rolon en la formiĝo kaj evoluo de la ĉina socio kaj havis pozitivan influon al la estiĝo de la spirito de la ĉina nacio.

La vivo de Konfuceo

La propra nomo de Konfuceo estas Qiu kaj lia titolnomo estas Zhongni. Li naskiĝis en Lu-regno (sudoriente de la nuna urbo Qufu de Shandong-provinco). Lia prapatro estis aristokrato de Song-regno kaj poste transloĝiĝis en Lu-regnon. Konfuceo funkciis kiel ŝtata oficisto pri konstruado kaj prizona afero. Li vojaĝis 14 jarojn al multaj regnoj por diskonigi sian politikan vidpunkton. Li proponis regi per etiketo kaj krei idealan socion kun etiketo de Zhou-dinastio kiel la kerno. Sed ĝis kiam li revenis al sia hejmlando en la aĝo de 68 jaroj, li ankoraŭ ne sukcesis atingi sian politikan celon. Li do turnis sian energion al kompilado de antikvaj verkoj kaj al instruado kaj verkado. Li multe kontribuis al edukado kaj 3000 homoj lernis ĉe li. 70 elstaraj el ili fariĝis famaj en la historio.

Konigante Konfuceon, oni nature mencias "Analektoj de Konfuceo", kiu estas notoj faritaj de liaj disĉiploj kaj iliaj lernantoj. La notoj temas pri parolado de Konfuceo, liaj respondoj al disĉiploj kaj interparoloj de la disĉiploj. La verko entenas la vidpunktojn de konfuceanismo kaj konfucea literaturo.

Pledo por regado surbaze de virto

Konfuceo proponis administri ŝtaton per virto. Li opiniis, ke administrado per leĝo karakteriziĝas per devigo, ke leĝo limigas nur agojn de homoj, dum administrado per virto influas la animon de la homoj. Li opiniis, ke talentuloj ne aperis nature, sed per edukado. Li fondis privatan lernejon por kulturi talentulojn necesajn por politika reformado. Li opiniis ankaŭ, ke tiuj talentuloj devas esti perfekte klerigitaj virtuloj kaj povas influi aliajn per sia konduto.

Teorio de edukado

Konfuceo plej frue esploris la problemon pri homeco kaj opiniis, ke homoj estas egalaj ĉe la naskiĝo, kaj diferenco de karakteroj kaŭziĝas de medio. Bona lernomedio kaj persona penado kreos virton. Li persistis en la vidpunkto eduki homojn sen distingo de ilia deveno opiniante, ke escepte de sklavoj ĉiuj homoj ĉu riĉaj ĉu malriĉaj, ĉu noblaj ĉu humilaj, ĉu saĝaj ĉu malsaĝaj, povas lerni en lernejoj sen distingo de raso kaj regiono. Lia opinio rompis la katenon de la kortego kaj vaste sin malfermis al la socio, grandigis la fonton de talentuloj, movis la komencitan kulturon al la fundaj socitavoloj, akcelis disvolviĝon de privataj lernejoj kaj malfermis vojon por vigligo de akademia diskutado de cent skoloj de la regnoj.

Humaneco, respekto al gepatroj kaj virto

Konfuceo alte taksis humanecon, respekton al gepatroj kaj virton. Li diris, ke homoj respektantaj gepatrojn kaj amantaj fraton ne krimas. Li opiniis, ke respekto kaj observo al etiketo estas bazo de homa virto.

Konfuceo pri literaturo

Pri literaturo Konfuceo unue eksplikis la interrilatojn de literaturo kaj memkulturo de virto. Li opiniis, ke poemo kaj muziko ludas grandegan rolon en memkulturo de virto. Li alte taksis la socian rolon de literaturaj verkoj opiniante, ke la konkretaj artaj figuroj de poemo povas vigligi la spiriton de la homoj, plezurigi la legantojn, fidele speguli la politikon kaj virton de la socio, ebligi al la popolo rimarki la sukceson aŭ malsukceson de la regado kaj prosperon aŭ dekadencon de la virto, akceli interkomunikadon kaj harmonion de la popolo, penetri en la realan vivon kaj kritiki la socion. Tiu opinio de Konfuceo, kiel rudimento de la tetorio de la realisma literatura komentario, havas tre pozitivan influon al la teorio de la realisma literatura komentario kaj realisma litertura verkado.

Memorado al Konfuceo

Ĉiujare okazas en Ĉinio aktivado memore al Konfuceo, simpozio pri Konfuceo kaj konfuceanismo kaj spektaklo en la Konfucea Templo. En la 28-a de septembro de 2003 oni okazigis ceremonion en la Konfucea Templo, hejmloko de Konfuceo, por festi la 2554-an datrevenon de lia naskiĝo. La ceremonion ĉeestis pli ol 1000 ĉinaj kaj eksterlandaj turistoj.

Konfuceanismo jam fariĝis grava konsistiga parto de la ĉina kulturo kaj la nacia spirito de Ĉinio.