• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-30 15:29:41    
Yinfu

CRI
Yinfu
Yinfu (pseǔdonimo de Xu Bai, 1909-1931) komencis versadon en la aĝo de 15 jaroj. Mirinfano, kiu jam kantis pri la amoro kaj amo al sia naskoloko! En 1928 la amora flueto fariĝis torento, kaj li vokis alvenon de brila futuro. Troa espero kondukis al sufero. La obskura realo kloŝis lin, kiu povis nur per-verse vei kaj stamfi. Li kriis en "Marŝu laǔ Epokaj Spuroj":
Jen eta esper',
ke malgranda stel'
en for' aperu
kaj milde helu.
Li odis en "Gratulon!":
En dezert' la plej frua sovaĝflor'
solece skuas sin, kun bonodor'...
Sekve li eksplodis per rido ("Al Sinjoro X XX"):
Al ĉielkovra nigra nimbuso mi ridas
kaj uraganon kaj tempeston antaǔvidas
Baldaǔ li sentis, ke ("Terkerno")
vulkano servas kiel kapkusen',
dum el la krater' aperas ruben'.
Kaj li gaje atendis ("Solece ĉe Fenestro"),
ĉe la fenestro, kun la mizantropa sent',
rigarde al la matensun' el l' orient'.
En la sekva jaro (1929), li forlasis lernejon kaj speciale entreprenis movadon de junaj laboristoj. Tiam kulminis lia verkado. Li publikigis multajn poemojn, artikolojn, disertaĵojn k.t.p. en pseǔdonimoj Yinfu, Baimang, Shafei kaj aliaj. Poezie li jen lirikis esprimante firman batalvolon ("Al Korea Knabino", "La Sonĝita Longhua"...), jen agitis politike, kun stilo freŝa kaj horizonto vasta. Simfoniis persona patoso kaj revolucia batalospirito. Kaj li pleniĝis de fiero kaj memfido pri egoa remuldado kaj epoka transformado, anstataǔ senti plu ĉagreniĝon pro soleco.
La juna poeto multe versis pri la laborista batalado. Ekzemple en "Decido" li priskribis noktan mitingon de laboristoj kiuj montriĝis viglaj malgraǔ laciĝo el taga laborado. Kiom gajis la revoluciuloj post la laboro! Ili kunvenis ĝis mateno estis baldaǔ venonta. Dume ili humure diris unu al alia: "Pli frue ripozu, ĉar nova tasko atendas, ke ni hurae kaj salte renkontu ĝin!"
"La 1-an de Majo, 1929" – jen poemo en kiu li revidigis torentadon de la laborista vicaro senĉese krianta ĉielskuajn sloganojn. Kiom ĝojis nia poeto! Tiam li:
Meze de la amaso torenta mi paŝas,
momente en la poŝoj la manojn mi kaŝas;
paperoj kaj paperoj, eksterordinare,
kisas kaj kisas, miajn fingropintojn kare.
Li proklamis, ke la Maj-unua Festo estas "nia" mateno, "nia' suno"; la hodiaǔo kaj morgaǔo apartenas al "ni". Ni! NI!! La enpoŝaj paperoj estas jam ne cirkuleroj, sed la vero mem. Kiam patrolano kaptis lin je la kolumo, li pensis neniom pri sia danĝero, ne ĉesante krii lozungojn.
Mi estas ne mi, sed apartenas al klaso,
la koro brulas meze de l' popolamaso.
Kvazaǔ eĉ nun starus antaǔ ni la alta kaj granda figuro de ordinara revoluciulo. "Mi estas ne mi", sed granda kolektivo, la proletaro plena de konfido pri la estonteco, estas la laborula amaso posedanta grandan forton kaj kapablanta krei tute novan mondon.
Kamentube nia volo rektas, altas,
unuiĝ' fortikas kiel la granito.
Ni la Teron veturigas kaj boardas
kaj la sorton de l' homaro nutras, vartas,
jen senĉese fluas niaj sango, ŝvito
kaj kantado nia incendie ardas.
Siatempe la granda literaturisto Lusin tre alte taksis la poezian verkadon de Yinfu. En prefaco por "Infana Turo" li skribis: "Tio estas milda lumo el la oriento, sonanta sago tra arbaro, burĝono en la fino de vintro, la unua paŝo de marŝo, granda standardo de pioniroj kaj monumento pri malamo kaj indigno kontraǔ detruantoj. Ne necesas fari komparon kun ĉiuj aliulaj verkoj laǔ la tiel nomataj matureco, lakoneco, kvieteco kaj mistereco, ĉar ĉi tiu poemaro apartenas al tute alia mondo."
Kia la alia mondo? En 1985, la estimataj redaktoroj de Ĉina Esperanto-Eldonejo elektis jenan pecon el la poemoj de Yinfu (Yin Fu), verkitan en novembro de la jaro 1929 kaj titolitan "Ne Domaĝu la Mortintojn!" (Ĉina Antologio, p. 565):
Ne domaĝu la mortintojn!
Sang' ilia ne elfluis vane,
ili kuŝas kun ridet' survoje
kvazaǔ plue nin salutus ame.
Jen aperis mapo el ilia sango,
kiu la vilaĝojn, urbojn jam ruĝigis same.
Ili glore mortis,
ne rigardu ilin larme;
jen la malamikoj celas,
ni ne levu la manojn malarme!
Ne domaĝu la mortintojn!
Sang' ilia ne elfluis vane,
ni ne devas tristi nek suspiri.
Longa voj' atendas nin rikane.
Nun antaǔen!
Ni sekreton tenu en batal' ĉiame!
Ili jam plenumis sian devon,
ni ankoraǔ luktu uragane!
Tiu ĉi poemo, verkita en la tempo de granda revolucio kaj terora furiozado de la reakcia instanco, estis kvazaǔ profetaĵo kontraǔ la aǔtoro mem. Post 14 monatoj, precize la 7-an de februaro de 1931, pro siaj entuziasma partoprenado en la revolucia movado kaj fervora verkado de instigaj poemoj, li estis murdita de lakeoj senditaj de la reakcia instanco. Ho, ni ne domaĝu la mortinton! Lia sango ne elfluis vane. Li kuŝas ridetante al ni survoje kaj nin salutante kun amemo. Jen aperis jam la popola respubliko, kun tute nova mapo farita el lia sango kaj la sango de aliaj herooj sin oferintaj en la kontraǔagresa milito kaj la liberiga milito.
Kaj nun ni marŝas sur la vojo de reformado kaj malfermo, potencigante la patrolandon kaj protektante la pacon de la mondo.