• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-30 15:41:38    
La Sepa Onklo de Sinjorino He

CRI
Sinjorino He povis ekvigli nur post alveno de Sepa Oĉjo. Ŝi ĉiam sekvis linion de La Sepa Onklo de Sinjorino He, Sepa Oĉjo. Dank' al li, ŝi sciis, ke ankaŭ virino estas Homo. Li instigis, ke ŝi eliĝu rigardi, kiom granda la mondo estas. De li inicite, ŝi jam povis detale kaj lerte cerbumi. Kaj, plej gravis, ke li konatigis ŝin al He Bojun. Tial sole li povis kompreni, kial ŝi volas eksedziniĝi.
Venis Sepa Oĉjo, iom pli grasa ol antaŭ 2 monatoj, sed same vigla kaj amuza. Li traktis ŝin ankoraŭ kiel knabinon.
"Kio, vi ludas divorcon aŭ separon pro troa senokupeco, ĉu ne?" Li eksplodis per rido.
Ŝi snufis. "Ve, mi ne povas vivi plu kun li!"
"Hej, kiel? Kiel do?"
Ŝi boris lin per rigardo, sed post momento ŝia rigardo glitis en la korton kaj trafis la du kokinojn kiuj estis ion bekantaj. "Li, ve! Ĝiszenite li egoistas kaj profitemas!"
Ŝia patro zumis ĉe la orelo de la juna kuzo, kvazaŭ ne volante, ke neniu alia aŭdu: "Bone ŝin konvertu! Ho ve, se ŝi vere…"
Ŝi eksaltis, kun la vizaĝo ruĝanta kaj sulkita. "Aja ja ja! Mi ne parolos plu. Morton al mi! Ĉiam ĝene kaj intervene!… Oĉjo, ni iru eksteren?"
"Ooo!" Tiu svingis la manon. "Ne ĝenu plu! Mia nevino parolu sola, ĉu bone?" Sekvis kelkaj ridoj. "Nu, bone, diru ĉion al via onklo!… Ho, la galo de nia sinjorineto iom tro…"
Ŝia patrino jam ĉesis plori antaŭ kvarona horo. Neniu donis konsolon aŭ admonon. Tedis la longaj mukado kaj larmado. Fine ŝia patrino mem rompis la ploron kaj resurmetis la kaptukon. "Bone, mi fermu la buŝon!"
"Panjo, iru al via afero! Mi ne volas ke vi aŭskultu."
Ŝia patrino forlasis kontraŭvole la salonon, dum ŝia patro perpleksis kun la mano sur kruĉo. Sed lia kuzo kaj ties nevino jam enpaŝis najbaran ĉambron, en kiu ĉio ankoraŭ ne forvendiĝis, tiom konata kaj intima de ŝia naskiĝo ĝis la edziniĝo, ĉi-momente ŝin forte naŭzis kaj ŝian koron forpuŝis.
Ŝia onklo eltiris cigaredon. Brulanta alumeto vidigis solenecon de lia vizaĝo.
Ŝi sidiĝis sur lito, kun la du manoj sur ĝia rando kaj okuloj fiksitaj al malglata planko. Rapidis ŝia spirado. Ŝajne ŝi tiom pli indignis, kiom malpli morozis.
"Kion mi diru!… Ni ne kverelis. Li ankoraŭ amas min, tion mi scias. Sed li… kia li… nur nun mi scias."
La onklo sin trovis en labirinto. "Kiel do, se li ne ofendis vin?"
Ŝi ekfuriozis. "Nur bagatelo, ke li ofendu min. Vi komprenas? Ba! Li amas min, tre… sed nun mi ne devas akcepti lian amon!"
Renkontiĝis la du paroj da okuloj. Kaj emocio ŝin starigis.
"Oĉjo, klarigu al mi! Li havas grandan volon savi Ĉinion. Li deziras prosperigi la industrion. Reveninte el alia lando li tuj establis tiun kompanion. Fu! Kiom pompe li parolis! Fakte li celas nur riĉigi sin… Ĉu vi, oĉjo, scias, kiel li gajnas monon?"
"Jes, jes, mi komprenas vian sedon. Kiu do, se ne mi?… Finfine la vivo… la vivo estas… Hej, eble ni povas, nu, rigardi la vivon kaj penson kiel du aferojn. Jen, la penso estas penso, dum la vivo restu vivo."
Li iom lekis la lipojn, observante ŝian mienon. Klariginte la gorĝon li daŭrigis oratore:
"Nature, por homi oni devas esti tia. Ni prenu ekzemplon! Via instruisto Hu preskaŭ ĉiutage anatemas la feŭdulan forton kaj esperas prosperiĝon de kamparanoj, sed en ĉiu aŭtuno li regule reiras al la naskovilaĝo por kolekti rentojn, eĉ je unu grajno vilaĝanoj ne devas malpli pagi. Li estas ege potenca en la kamparo. Li povas fari nenion alian, la vivo estas tia, li devas tiel vivi kaj la familion vivteni. Kion li faru alie? Distribui la kampojn al luantoj, kiel tiu juna sinjoro en la romano <>? Ridinde! Kaj Tolstoj mem, hm, avarulo; eĉ duonan moneron li kalkulis kaj ne preterlasis." Li intencis ellasi ion kiel spicon. "Tolstoj kverelis kontraŭ Turgenev – eble pro kopeka honorario." Li senbride ridis.
Ŝi ne povis ridi, ĉar liaj vortoj taŭzis ŝian animon. Vivado – ha, la vivado! Kial ŝia penso ne pli frue atingis ĝin? Ŝi tro kompatis la laboristojn kaj ege indignis por ili. Kion fari nun? Ŝi ĝemis.
Ŝia onklo ripetis la ĵusajn vortojn. Konstatinte ke ŝi jam multe pli kvietas, li triafoje elpoŝigis la horloĝon: Pli ol la 3-a! Antaŭ ol rapidi al la lernejo por ĉeesti al kunveno pri instruaj aferoj li admonis, ke ŝi trankvile pripensu la tuton. "Vere, vi devas bone mediti. Jam ne kapricu nek arbitru! Tio estas puntilio. Ni devas mobilizi la racion anstataŭ infane tumulti… Bone! Poste ni babilu plu!"
Ŝi hastis ĝis la pordo. "Oĉjo!" Ioma herizo. "Nenio. Vi certe revenos?… Do, cigaredon!"
Ŝi sola, en la ĉambro, kiel Sepa Oĉjo, promenanta tien kaj reen. La cigareda gusto ne plaĉis. Apenaŭ fuminte ŝi sentis pikecon kaj acerbon. "Aĉa cigaredo, la plej malkara!" Ŝi kolere forĵetis ĝin.
Nenion ŝi faris plu. Pro tio ŝia menso eĉ pli viglis. Ĉia paseo retiklis ŝiajn nervojn.
(Yuanding)