• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-30 16:12:33    
Yu Xiaosong--speciale vizitita konsilanto de Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato

cri

Karaj aŭskultantoj, en Ĉinio ekzistas Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato, ĝi estas la popola ekstera komerca organizo, konsistanta el personoj, entreprenoj kaj grupoj de ĉina ekonomia kaj komerca rondo, kaj ĝi fondiĝis en 1952. De sia fondiĝo, la Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato sin dediĉas al la akcelado de ekstera komerco, la utiligo de eksteraj kapitaloj, enkonduko de fremdlandaj progresintaj teknikoj kaj disvolvo de diversamanieraj ekonomiaj kaj teknikaj kunlaboroj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en nia programereto Ekonomia Homo, ni konigos al vi novan amikon, sinjoron Yu Xiaosong, eksestro de la Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato, nun estas speciale invitita konsilanto de la Komitato. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu!
Sinjoro Yu Xiaosong ĉiam okupiĝis en ekonomia laboro de post sia diplomiĝo, sed li lernis civilan inĝenieradon en la ĉina fama Qinghua-universitato. Pri la rolo de la okupiĝo en la estonta laboro, sinjoro Yu Xiaosong sciigis nin:
"Mia okupiĝo ludas relative grandan rolon en mia laboro. Ekzemple kiam oni konstruas industrian programon, oni sciigas al mi la investan skalon, se li ne estas honesta, li ne trompos min, ĉar dum la okupiĝo de la civila inĝenierado, la konstruo de diversaj fabrikoj estas la parto de mia okupiĝo, inkluzive de konstruo de ŝtalejo, tekstila fabriko, ŝipofabriko. Alie mi relative atentas la influon de investo de programo al urbo kaj medio, ĉar mia okupiĝo enhavas ankaŭ la urban planon. Se industria kvartalo malorde troviĝas en urbo aŭ troviĝas en loĝkvartaloj, en 5 jaroj ĝi certe transloĝiĝos, sed investistoj aŭ gvidantoj de la loka registaro eble ne atentas tion, mia okupiĝo multe helpas min."
Sinjoro Yu Xiaosong okupiĝis pri laboroj en administraj fakoj de la ĉina registaro, kaj de 1997 ĝis 2003 li servis kiel estro de la Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato, dume lia piedsigno etendiĝis ĉie kaj tie por starigi ponton al la kunlaboro inter internaj kaj eksteraj korporacioj. Nun la Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato jam establis ekonomiajn kaj komercajn kontaktojn kun indukstriaj kaj komercaj entreprenoj en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo, subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun pli ol 160 organizoj kaj instalis agentejon en 15 landoj kaj regionoj.
Nun sinjoro Yu Xiaosong estas speciale invitita konsilanto de la Ĉina Internacia Komerca-akcela Komitato. Parolante pri la komitato, li diris:
"Nun ni havas 17 establaĵojn en Eŭropo, Mezoriento, Sudorienta Azio, Aŭstralio, Nordameriko, Sudameriko, Japanio kaj Korea Respubliko, la servado de tiuj establaĵoj ne estas sufiĉa, ni esperas ke la establaĵoj pli bone formos informan reton kaj pli bone servos al ĉinaj kaj eksteraj entreprenoj."
Karaj aŭskultantoj, sinjoro Yu Xiaosong okupiĝis pri ekonomia kaj komerca laboro en dekoj da jaroj, li havas proprajn kaj originalecajn opiniojn pri problemoj en makroskopa ekonomia administrado, internacia komerco kaj investado. Pri nunaj varmaj problemoj sur ekonomia kampo, li eksplikis siajn proprajn opiniojn, li diris:
"La ĉina ekonomio vere estas iom trovarma, tio efektive aperis en la pasinta jaro, fikskapitala investo multe pliiĝas en la kuranta jaro kompreneble pro la troa varmo en la pasinta jaro. Ĉinaj diversaj lokoj ne havas sufiĉan konon pri la ekonomia harmonia disvolvo."
Pri la problemo de komercaj deficito kaj pasivo, sinjoro Yu Xiaosong diris:
"Sur la fono de la ekonomia tutmondiĝo, Ĉinio ne devas tre emfazi la problemon de komercaj deficito kaj pasivo, ĉar sur la fono de la ekonomia tutmondiĝo ne ekzistas ebleco, ke en komerco inter ŝtatoj, precipe inter grandaj ŝtatoj, kaj diversaj komercaj partneroj ĉiam estu baze ekvilibraj. Ekzemple, en la 80-a-jaroj de la pasinta jarcento, en la komerco inter Ĉinio kaj Usono, Usono havis pasivon, poste Ĉinio havis pasivon. La komercaj deficito kaj pasivo estas la ofte aperanta problemo en la internacia komerco."
Sinjoro Yu Xiaosong ankaŭ esprimis sian opinion pri la ŝanĝo de la valoro de renminbi. Li diris, ke nun multaj specialistoj studas la valoron de renminbi; se renminbi revalutiĝos, tio relative grande influos la ĉinan enoficiĝon, konsumon kaj aliajn aferojn, tial oni devas plej eble merkatigi la kurzon de renminbi, nun oni jam reguligas la kurzon laŭ merkato, sed la merkatiga grado estas malalta, kaj nun la centra banko de Ĉinio esploras tiun aferon."
Karaj aŭskultantoj, sinjoro Yu Xiaosong ne nur havas siajn originalecajn opiniojn pri ekonomiaj problemoj, sed ankaŭ estas lerta en briĝo, li estas vicestro de la ĉina Briĝa Ligo, kaj jam ludis briĝon pli ol 50 jarojn.