Malsamaj deirpunktoj, malsamaj kondiĉoj kaj malsamaj metodoj ofte kondukas la malsamajn konkludojn.
En konkurso aŭtoj aŭ aviadiloj kun pli granda rapideco kompreneble kuras aŭ flugas pli rapide. Tio estas konata de ĉiu. Sed en aliaj cirkonstancoj la afero tute ŝanĝiĝas. Ekzemple, estas du spaconavetoj flugantaj ĉirkaŭ la tero. Se la spaco naveto fluganta malantaŭe volas flugatingi la antaŭan per akcelo, kun la grandiĝo de la rapideco grandiĝas ankaŭ la radiuso inter ĝi kaj la centro--- la terglobo, kaj la distanco inter la du spaconavetoj ne povas reduktiĝi, sed, male, pligrandiĝas. Kiam la posta spaconaveto flugas je 11,2 km ĉiusekunde, ĝi povas forlasi la terglobon kaj ekflugi al la kosmo, tial pli kaj pli grandiĝas la distanco inter la du spaconavetoj. Tiusence, pli da rapideco ja kondukas al pli da malrapideco.
"Ĝis hodiaŭ oni opiniis, ke la vivo ne povas ekzisti en medio kun temperaturo super 105 gradoj laŭ la celsiuso, kaj plej parto de la animaloj kaj vegetaĵoj mortos, kiam la temperaturo superas 40 gradoj celsiuse. Kulturante en premmarmito kolonioj kolektitajn en Pacifiko, sciencistoj de la Universitato de Oregonio, Usono, trovis, ke tiuj kolonioj povas reproduktiĝi en temperaturo de 250 gradoj kaj 100 obliĝas sen kelkaj horoj!" sendube tiu malkovro montris pli grandan median eblecon por la ekzisto de vivo sur la tero.
Fekaĵo, fetora abomenaĵo, ŝajne havas nenian rilaton kun la vorto "bonodora". Tiu de la makrocefaloj, kvankam malbonodorega tuj ĉe la forlaso de la korpo, transformiĝas sen agrable bonodoran ambron, mondfaman valoran parfumon, post kiam oni ĝin lavas, sekigas kaj prilaboras.
La disvolvo de sciencoj ne konas limojn. Post nova eltrovo la malnova konkludo montras sin en tute ĝuste, eĉ erara. Cerbumenaj legantoj, kian inspiron vi ricevis el tio?
|