• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-01 17:48:12    
Fondinto de la Mongola Imperio Ĝingis-Hhano

cri

Ĝingis-Hhano (1162-1227), fondinto de la Mongola Imperio, nomiĝis Temuĝin. Li estis eminenta strategiisto kaj politikisto. Li devenis de aristokrata familio de klano Borĵijin kaj en sian infaneco jam montris saĝecon kaj kuraĝon.

Temuĝin kreskis en ekstreme malbona medio. Ĉirkaŭ 1170 lia patro, unu el la mongolaj tribestroj, estis venenita de tataro, kaj la familio estis miskomprenata kaj malamike traktata. Li kaj liaj patrino kaj fratoj vivis malfacile. Miskomprenate de la tribo, la familio transloĝiĝis al malproksima loko. Ili estis malriĉaj kaj en vintro sin vivtenis per ĉasado. Malfacila vivo hardis Temuĝin kaj li fariĝis firmvola kaj sentima.

En la 80-aj jaroj de la 12-a jarcento Temuĝin titolis sin hhano (signifanta reganton de tribestro) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe okupantajn teron kaj konkeris la altebenaĵon Hulun-Boir. En 1204 li fariĝis la plej granda reganto sur la Mongola Altebenaĵo. En 1206 li estis elektita Granda Hhano de Mongolio. Li fondis la Mongolan Hhanejon kaj titolis sin Ĝingis-Hhano.

Post fondiĝo de la hhanejo la limoj inter la triboj estis forigitaj kaj la membroj de la triboj regrupigitaj. De tiam la mongolaj triboj unuiĝis en unu landon.

Post sia surtroniĝo Ĝingis Hhano faris grandskalan militadon por ekspansiigi la teritorion. En la 13-a jarcento la ĉefaj feudismaj landoj frontis seriozan socian krizon, kaj tio pretigis kondiĉojn favorajn al li por grandskala milita ekspansio.

En 1219 Ĝingis Hhano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis Hungarion kaj konkeris Mez-orienton kaj sudan Rusion.

Por firmigi sian regadon super la unuigita lando, Ĝingis Hhano ellaboris sistemojn de milito, politiko kaj leĝo, publikigis kodon celantan normalan ordon de la socio kaj kreis la mongolan skriblingvon aplikeblan tra la tuta lando. Ĉiuj liaj faroj ludis progresan rolon en la disvolviĝo de la mongola socio.

Ĝingis Hhano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Xia-regnon en julio de 1227, en la aĝo de 65 jaroj.

Lia nepo Kublajo fondis Yuan-dinastion (1206-1368).

Ĝingis Hhano mortis, sed neniu aŭdacis atenci Mongolion. Kublajo senĉese ekspansiis al la sudo de Ĉinio kaj fine unuigis Ĉinion. Li prenis Pekinon ĉefurbo kaj titolis sian landon Yuan en 1271.