• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-01 17:51:36    
Ĝingis-Hhano kaj lia maŭzoleo

cri

Ĝingis-Hhano (1206-1228 sur la trono) estas titolo de Temuĝin. Li estis mongola heroo kaj fondinto de la grandega Mongola Imperio. Lia maŭzoleo majeste staras meze de la senlima stepo Ordos, Interna Mongolio. Ĝi konsistas el 3 jurtosimilaj haloj kun flavaj muroj, ruĝaj fenestroj kaj pordoj kaj ore glazurita tegmento.

Arkitekturo

La maŭzoleo areas pli ol 50 mil kvadratajn metrojn. Ĝi konsistas el la ĉefa halo, ripozhalo, orienta kaj okcidenta haloj kaj orienta kaj okcidenta galerioj. La horizontala sekcio de la ĉefa halo, 20 metrojn alta, estas okangula kun duobla alero kaj jurtosimila volbo. La orienta kaj okcidenta haloj estas en skalena okangula formo kun solalera jurtosimila volbo. La volbo estas tegmentita per flave glazuritaj tegoloj, dum la tegmentrandoj estas kovritaj per blue glazuritaj tegoloj. La aleroj kaj tegmentoj kontrastas kun la blankaj muroj kaj ruĝaj pordoj kaj fenestroj, ĉio ĉi faras la konstruaĵojn pli belaj kaj imponaj.

La tuta maŭzoleo aspektas kiel flugonta aglo, kiu montras mongolajn artajn trajtojn.

La ĉefa halo de la maŭzoleo estas memorhalo de Ĝingis-Hhano, meze de kiu staras statuo de Ĝingis-Hhano, 5 metrojn alta. En militista kiraso li staras tie kaj rigadas foren. Malantaŭ la statuo estas mapo de la Mongola Imperio fondita de li sur arka fono. Malantaŭ la halo estas 4 jurtosimilaj konstruaĵoj, kiuj estas liaj ripozhaloj. Tie kuŝas ĉerkoj de Ĝingis-Hhano kaj liaj edzinoj kaj du fratoj. La ĉerkoj estas tegitaj per oranĝkolora sateno. Tie eksponiĝas ankaŭ selo kaj vipo uzitaj de Ĝingis-Hhano kaj ĉaroj uzitaj de la mongola armeo en ekspedicio.

La kulta altaro Suleding estas grava konstruaĵo en la maŭzoleo. Suleding estas fera lanco sur la mongola flago, uzita de la mongola armeo en ekspedicio. La mongoloj rigardas ĝin kiel protektan dion.

En la orienta halo 23 metrojn alta kuŝas ĉerko de la filo de Ĝingis-Hhano. En la okcidenta halo estas 9 standardoj uzitaj de liaj 9 generaloj kaj armiloj uzitaj de ili.

Freskoj

En la orienta kaj okcidenta galerioj vidiĝas grandegaj freskoj. Tiu en la okcidenta galerio montras naskiĝon, malfeliĉon, militan ekspedicion, unuigon de la mongolaj triboj kaj aliajn gravajn aferojn de Ĝingis-Hhano. Temas ankaŭ pri la solena ceremonio de surtroniĝo de Ĝingis-Hhano. Tie estas montrataj ankaŭ portretoj de liaj gravaj subuloj ambaŭflanke de lia statuo, kvazaŭ ili diskutus pri milita afero. La freskoj montras ankaŭ, ke post kiam Ĝingis-Hhano surtroniĝis, malaperis la malakordoj de diversaj triboj de la mongoloj, plifortiĝis ilia ekonomiaj rilatoj kaj paciĝis la nomada vivo.