• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-02 16:30:59    
Ĝenerala stato de ĉinaj naciecoj(foto)

cri

Ĉinio estas mult-nacieca lando kun plej multaj popolanoj je 1,3 miliardoj kaj 56 naciecoj.

En Ĉinio troviĝas tiuj naciecoj kiaj naciecoj han-a, mongola, hui-a, tibeta, ujgura, mjaŭ-a, jia, ĝŭang-a, boŭjeja, korea, manĉura, donga, jaŭa, baja, tuĝjaa, hania, kazaka, daja, lia, lisua, vaa, ŝea, gaŭŝana, lahua, suja, dongŝjanga, naŝia, ĝingpoa, kirgiza, tua, daŭra, mulama , ĉjanga, blanga, salara, maŭnana, gelaŭa, ŝibea, aĉanga, primia, taĝika, nua, uzbeka, rusa, evenkia, de'anga, bonana, jugura, ĝina, tatara, derunga, oroĉjuna, heĝena, monbaa, lhobaa kaj ĝina. Cetere en Ĉinio ankaŭ troviĝas homoj kiuj ne estas distingitaj per nacieco.

En tut-landaj loĝantoj, tiuj de han-a nacieco okupas malpli ol 92% kaj tiuj de naciminoritatoj pli ol 8%. Escepte de la han-a nacieco, popolanoj de aliaj 55 naciecoj estas relative malmutaj, tial ili kutime estas nomataj naciminoritato kaj loĝas ĉefe en ĉinaj nordokcidenta, sudokcidenta kaj nordorienta landpartoj.

Dum longdaŭra periodo, paŝo post paŝo meze de ĉinaj diversaj naciecoj formiĝis tia fenomeno kun la han-a nacieco kiel ĉefa kolono. Escepte de naciecoj hui-a kaj manĉura kiuj uzas han-an lingvon, aliaj naciminoritatoj prenas siajn indiĝenajn lingvojn aŭ la han-an lingvon. De la antikveco, la 56 naciecoj kune laboras kaj harmonie kunvivas, kune kreante ĉinan longdaŭran historion kaj pompan kulturon.

Ĉinio estas mult-nacieca lando kaj diversaj naciecoj ĝuas egalan, solidaran kaj reciproke helpan naciecan politikon. La ĉina registaro respektas kaj protektas religi-kredan liberecon, moron kaj kutimon de naciminoritatoj.

Nacieca aŭtonomeco estas ĉina grava politika sistemo. Ĝi aludas tion, ke sub unuiga gvidado de la lando, diversaj naciminoritatoj efektivigas regionan aŭtonomecon, establas aŭtonoman instancon kaj plenumas aŭtonoman rajton. La lando garantias tion, ke aŭtonoma regiono laŭ loka stato efektivigas landan leĝon kaj politikon; grandnombre kulturas naciminoritatajn divers-nivelajn kadrojn, intelektulojn de diversaj fakoj kaj teknikajn laboristojn. Tieaj popolanoj kune kun tutlandaj popolanoj sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio plenforte faras socialisman modernigan konstruadon kaj rapidigas tiean ekonomian kaj kulturan evoluon por konstrui solidaran kaj prosperan aŭtonoman regionon.

Dum kelkdek-jara praktikado, la Komunista Partio de Ĉinio formis serion da bazaj vidpunktoj kaj politikoj koncerne al la nacieca problemo. Estas jene:

Naciecaj naskiĝo, disvolvo kaj pereo estas longdaŭra historia procezo, tial la nacieca problemo kontinue ekzistas.

Socialisma procezo estas periodo dum kiu diversaj naciecoj kune prosperas. Komunaj faktoroj de diversaj naciecoj senĉese pliiĝas, tamen naciecaj karaktero kaj diferenco daŭre ekzistas.

La nacieca problemo estas parto de socia ĝenerala problemo, tial nunaj naciecaj problemoj povas esti laŭpaŝe solvataj dum konstruado de socialisma afero.

Diversaj naciecoj, malgraŭ malsameco de loĝanto-nombro, historio, disvolva nivelo, faras saman kontribuon al patrolanda civilizacio kaj devas esti egale traktataj. Necesas plifortigi solidarecon de diversaj naciecoj kaj protekti landan unuecon.

Plenforte disvolvi ekonomion estas socialisma baza tasko, ankaŭ estas baza tasko en nuna laboro rilate al nacieca problemo.

Nacieca aŭtonomeco estas grava kontribuo de la Komunista Partio de Ĉinio al nacieca teorio de marksismo kaj estas baza sistemo por solvi ĉinan naciecan problemon.

Klopodi por formi kadran vicaron de la naciminoritatoj havantan kaj kapablon kaj politikan konscion estas ŝlosile por bone trakti la naciecan problemon.

En kelkaj lokoj la nacieca problemo kaj religia problemo kuniĝas. Traktante la naciecan problemon, oni devas ĉiuflanke ĝuste efektivigi landan religian politikon.

Cetere la ĉina registaro ankaŭ sin dediĉas por akceli progreson de diversaj aferoj de la naciminoritatoj kiaj ekonomia, kultura kaj eduka. Ĉinio ankaŭ elspezis multe da kapitalo por ripari templojn kaj religiajn ekipaĵojn kun grava historia kaj kultura valoro.