• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-02 16:47:44    
Antikva dongba-a kulturo de Lijiang en Yunnan-provinco (foto)

cri

Kiam mi vizitis studoficejon pri la dongba-a kulturo de Lijiang en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, iu maljunulo en naŝi-a kostumo deklamis por mi la bildsimilajn kaligrafaĵojn pendantajn sur muro. Efektive, nenion mi komprenis. Deklaminte, la maljunulo interpretis al mi han-lingve. Origine tio estas antikva naŝi-nacia proverbaro skribita en la dongba-a hieroglifo. La proverbaro estas esprimriĉa kaj logika. Ekz. "Kato estas la plej malgranda dombesto, sed ĝi apartenas al subordo de rabobestoj."

Mi atenteme rigardis la hieroglifon. La strekoj estas tre subtilaj kun arta lerteco. Oni povas tuj koni iujn bestnomojn, kiaj leono, tigro kaj gruo.

Kio estas la dongba-a kulturo? Pri tiu demando iu studanto diris al mi, ke naŝi-nacio en Lijiang-gubernio iam havis originan ŝamanismon nomatan dongba-a religio. Ĝi fondis la hieroglifon kaj dongba-an kulturon, kiu konsistas ĉefe el dongba-aj sutroj hieroglife verkitaj kaj dongba-aj belarto, ceremonio kaj dancmuziko.

"Dongba" signifas homon intelektan kaj saĝan. Poste la vorto fariĝis alinomo de sorĉisto de la dongba-a religio. La maljunulo, kiu interpretis al mi la proverbaron, estas unu el la malmultaj dongba-oj. La oficejo petis ilin ordigi kaj traduki la dongba-ajn sutrojn. Dank' al la generacio-post-generacia deklamado kaj transskribado, la dongba-a kulturo povas ekzisti ĝis hodiaŭ.

Rigardante la verkojn montratajn en vitrinoj, mi estas mirigita de la imagipovo kaj fondkapablo de la naŝi-oj. Malgraŭ ke la sutroj estas malnovaj kaj flavaj, la skribaĵoj ja estas vivecaj. Antaŭ pli ol mil jaroj la naŝi-oj kreis la hieroglifon. Laŭ ĝiaj disvolvaj periodoj, la hieroglifo dividiĝas en ideografiaĵojn bildajn kaj alfabetajn. Naŝi-lingve la antaŭa prononciĝas kiel "ŝijiulujiu" signifanta postsignon sur ligno aŭ ŝtono (skribosigno ĉizita aŭ pentrita sur ligno aŭ ŝtono). Strekoj de tiaj ideografiaĵoj estas komplikaj. Ofte ili esprimas ion per figuroj. Pro tio, ke la dongba-oj uzas ilin por skribi sutrojn, oni nomas ilin la dongba-a lingvo. La lasta prononciĝas kiel "gebatee". "Geba" signifas posteulon. Tio pruvis, ke alfabetaj ideografiaĵoj estas kreitaj kaj uzataj de la postaj dongba-oj. Iliaj strekoj estas simplaj kaj signemaj, tamen ili cirkulas nur en mallarĝa kampo kaj sutroj skribitaj en ili estas malmultaj.

La dongba-a lingvo havas pli ol 2100 ideografiaĵojn kaj vortojn, kiuj estas sufiĉaj por esprimi subtilan senton, noti komplikajn aferojn kaj verki poemon kaj artikolon.

Oni diris al mi, ke oni deklamas dongba-an sutron en kulto. Laŭ nekompleta statistiko, la dongba-a sutro, konservata en- kaj eksterlande, nombras pli ol 20 mil ekzemplerojn kun enhavo de bonvenigo al dio kaj adiaŭo de fantomo, peto de feliĉo kaj longa vivo, likvido de plago kaj ankaŭ naŝi-aj klasikaĵoj, mitoj, eposoj, proverboj, baladoj k.a. La mitaj eposoj estas romantismaj. Ekz., la fama eposo "Memoraĵo pri Kreado" surbaze de amo de juna paro priskribas, kiel ili batalis kontraŭ inundo, monstro kaj dio, kiel ili alportis de la ĉielo semon de bestoj kaj grenoj al la tero venkinte malfacilojn kaj kiel ili ekspluatis virgan teron, kultivis kampon, bredis brutojn kaj produktis homojn.

En eksponhalo de la oficejo prezentiĝas multaj rulpentraĵoj kaj surbambuaj pentraĵoj. Iu studantino konigis al mi, ke la dongba-a belarto konsistas el pikturo, skulpturo kaj paperfiguroj. Rulpentraĵo kaj surbambua pentraĵo estas la plej origina kaj reprezenta arto heredita de la antikva pentrarto de Naŝi-nacio. Ŝi diris tion al mi montrante grandan koloran tolpentraĵon: Jen la fama bildo Hengding, longa je pli ol 10 metroj kaj larĝa je 30 centimetroj. Ĝia figuro estas klara kaj bele ornamita. Kun forta, flua kaj aparta kaligrafio, la bildo montras naturan belecon de primitiva arto. Ĝi prezentas pli ol 370 homojn grandajn kaj malgrandajn, diojn kaj fantomojn, kiuj aktivas en infero, homa mondo kaj edeno. Oni konjektas, ke eble ĝin influis la budhisma kulturo.

Ĝuinte la dongba-ajn pentraĵojn, mi allogiĝis de malfermita sutro. En ĝi pentriĝis multaj homfiguroj dancantaj. Demandinte mi sciis, ke ĝi estas lernolibro pri dancarto nomata "cuomo". Naŝi-lingve "cuomo" signifas modelon de dancado. Ĝi aperis pli frue ol "Laban-dancoskemo" de Hispanio. La hieroglifo de la lernolibro, per kiu oni notis dancadon kaj antikvan muzikan instrumenton, estas bela kaj esprimriĉa. Tie montriĝas dancpaŝoj, kantoj kaj eĉ distingiĝas dancistoj kaj dancistinoj.

Kune kun la dongba-a sutro herediĝis ankaŭ multaj ceremonioj kaj ceremoniaj instrumentoj de la dongba-a religio. Estas pli ol 50 ceremonioj en la dongba-a religio kaj la grava parto estas por kulto. La ceremoniaj instrumentoj estis uzataj en kulto de la dongba-a religio, inkl. de amuleta bastono, tamburo, konko kaj ceremonia kostumo. Ĉio ĉi tio estas valoraj materialoj por studi la naŝi-an kulturon.

En la oficejo oni diris al mi, ke ekde la 19-a jarcento la dongba-a kulturo altiras la atenton de multaj erudiciuloj en- kaj eksterlandaj. Iuj antaŭe ne okupiĝis pri tio, sed kiam ili ekkonis la dongba-an kulturon, ili estis tuj interesitaj de ĝi. Usona erudiciulo s-ro Lock (1884-1962) studis botanikon en sia junaĝo. En 1922 li faris esploron en Lijiang-gubernio kaj konis la studan valoron de la dongba-a kulturo. Ekde tiam li loĝis tie pli ol 20 jarojn. Li verkis dekkelkajn librojn pri la dongba-a kulturo. La lasta el liaj verkoj estas "Enciklopedieta Vortaro Naŝia-Angla". Li kolektis pli ol 2000 ekzemplerojn de la dongba-a sutro. Dank' al lia diskonigo plivastiĝis la influo de la dongba-a kulturo en la mondo.

La dongba-a kulturo donis valorajn historiajn materialojn por studi la historion, lingvon, literaturon, religion, produktadon, ordinaran vivon, socian evoluon, filozofion, astronomion kaj kalendaron de Naŝi-nacio.