el Antikveskaj poemoj – Li Bai
11
Kuras la Flav-river' al oriento,
kaj falas la suno al okcidento.
La forpasanta tempoflu' torentas
Galope, eĉ momenton ne atendas.
Ho ve! Forlasis min aspekto juna,
prujnŝutas min hararo jam aŭtuna.
Homo ne estas ĉiamverda pino,
kiel povus daŭrigi bel' sen fino?
Surrajdi drakon mi en nubojn devas,
ĉar mi reteni tempon mian revas.
trad. Guozhu
19
Ascendante sur Lianhua-monton,
tuj vidas mi Feinon Stelo.
Ŝi, manprenante lotusfrondon,
supreniras en la etero;
pimpveston ligas la rubando.
Ŝi ŝvebe el la gineceo
invitas min al pinta rando.
Mi riverencas al Wei-feo,
kaj sekvas lin dum sorveturo
sur buntanser' trans nubpurpuro.
Mi vidas, ke ĉe Luoyang-kampo
herboj en sangoflu'mucidas;
gregas la hun-arme'dum rampo;
sur lupoj nobelkronoj sidas.
trad. Shi Chengtai
Peniga vojo
Bela vino en ortaso kostas dek mil monojn,
kaj frandaĵoj en jadplado estas altvalora.
Mi ne povas manĝi, forpuŝinte manĝbastonojn,
rondrigardas glavtirante kun necerto kora.
Mi ne transas Flavriveron pro glaci' severa,
nek surgrimpas Taihang (1) pro abunda neĝoŝuto;
tamen mi fiŝhokos ĉe trankvila bord' rivera,
aŭ en sonĝo ŝipveturos ĝis la sun-apudo.
Ho penigas voji!
Ĉie voj' malrektas.
Oni ne misvoju!
Kien min direktas?
Kiam sub favora vento tra ondaro,
mi la velon stiru trans la vasta maro!
trad. Guozhu
(1) [tajhang]: la nomo de montaro.
Antaŭ drinko
Jen – Rivero Flava fluas el ĉielo al la maro,
Entorentas kaj neniam sin returnas al la ter'.
Jen – spegulo nia brila plendas pri la blanka haro
Silke nigras ĝi matene, neĝe blankas je vesper'.
Oni vivas, oni devas do la vivon ĝui tute,
Verŝu, svingu la pokalon al la Luno drinksalute,
Donis la ĉiel' talenton, ĝi ne batos eble venton,
Kaj la mon' revenos eble, kiun mi disĵetis ŝute.
Ŝafon rostu, bovon buĉu, maĉu, manĝu, drinku, suĉu,
Lasu, ke mi trinku tricent vinpokalojn avidglute!
Cen-Fu-Ci, Dan-Ĉiu,
Drinku kaj ĝojkriu,
Drinku ne ĉesante!
Kaj orelojn donu al mi kaj min aŭdu vinon psalmi,
Vin amuzi kante!
Sonorilo, voĉ' tambura, riĉa rizo, jen nenio!
Mi eterne volas drinki kaj ebrii sen konscio!
Kial saĝon oni ĉasas? Scio, gloro, ĉio pasas,
Kaj senmortas nur Li Tai Po, se li drinkis ĝis ebrio!
trad. K. Kalocsay
Korvoj grakas nokte
Ĉeurbe korvoj sub flavnub' ripozos,
reveninte sur branĉojn lamentvoke.
Antaŭ teksilo Qin-virin' morozos
post fumgaza fenestro monologe.
Kiam sopiras ŝi al l' edzo fora,
pluvlarmas en la buduaro sola.
trad. Shi Chengtai
|