• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-03 19:31:28    
La Nordia vintro

cri
La preteksto
En 2002 mi feriis januare. Ankaŭ en 2003. Estas tute facile konvinki la ĉefon de la firmao, ĉar neniu oficisto pretendas pri januaro. Krom mi. Sekve mi estis la unua en la feria kalendaro, kaj tion oni akceptis sen miro. Tamen, kiam en februaro 2003 mi ekpretendis esti la unua ankaŭ por 2004, la ĉefo esprimis mireton.
"Vi povas argumenti, certe, ke vi ne ŝatas varman bieron kaj ŝvitajn virinojn", li diris, "sed estas ankaŭ pli serioza kaŭzo, ĉu ne?"
"Jes", mi respondis, "Esperanto."
En 2002 mi turneis en Germanio. En 2003 en Francio. Aperis bona preteksto provi por 2004 Nordion. La Internacia Festivalo, kiun mi kutime partoprenas dum jarŝanĝo, devis okazi ĉi foje en Kiel, la urbo pli-malpli proksima al tiu mondregiono. Mi arogis peti helpon de Hans-Dieter Platz, la organizanto de Internacia Festivalo kaj tiu faris la proponon al Wim Posthuma (Svedio) kaj al Tiina Oittinen (Finnlando). Kun sincera dankemo mi raportu, ke ambaŭ konsentis esti kunordigantoj de la turneo.
Certe, mi havis antaŭtimon. Unuavice, esti nekomprenita de la neesperantistaj aŭskultantoj – ja laŭpalne mi devus multloke paroli por junularo! Duavice mi sentis antaŭtimon pro ŝarĝiteco de la kalendaro de mia turneo. Vizitis min eĉ troa hezitemo kune kun la deziro retiriĝi, rezigni la planon. Sed la organiza rado jam ekfunkciis, pluraj urboj anoncis sian deziron akcepti min… Ĉiujn miajn hezitojn kaj timojn do mi devis forĵeti en rubujon kaj akcepti tion, kion prezentos "kaparica damo Destino".
Haste laŭ la mapo
La ekiro estis ne bona. La neĝoŝtormo, furiozinta matene, la 25-an de decembro, kaŭzis enorman kvanton da paneoj kaj akcidentoj en la ŝoseo Tiĥvin-Peterburgo. Ankaŭ la aŭto de mia amiko, portanta min, ne evitis. Nenio terura tamen okazis – nur la kurta ektimo – sed la duonhora helpatendo en la sendifekte renversita aŭto tamen kaŭzis mian malfruiĝon al la buso, foririnta Germanion sen mi. Nu, la komplezema busfirmao trovis por mi lokon en la sekvataga buso, kaj per tio finiĝis la kaparicoj de mia Destino.
La tuta komplika ininero inter Peterburgo kaj Peterburgo pasis senprobleme, dank' al zorgoj de multaj homoj. Miajn zigzagojn sur la mapo, bonvolu: Peterburo – Berlino – Kiel – Travemŭnde – Trelleborg – Gotenburgo – Helsingborg- Malmo – Kopenhago – Malmo – Vasteras – Stokholmo – Turku – Rauma- Keurun – Jyvaskyla – Tampere – Lempaala – Kimito – Helsinki - Lahti - Lappeenranta – Peterburgo. Kvardek ses horojn perbuse ĝis Berlino. La eventoriĉa semajno de la Internacia Festivalo en Kiel. Kaj poste mem la turneo inter la 5-a kaj la 31-a de januaro. Nun, post semajna hejma ripozo, forvaporiĝis tiu postturnea elĉerpiĝo; restis nur la fiera certeco pri la propra organismo, kiu dume ne protestas kontraŭ similaj aventuroj.
"Saluton, gento juna, nekonata!"
En citiloj, ĉar diris ne mi, sed Aleksandr Puŝkin antaŭ du jarcentoj. Tamen enanime mi ripetis tiun frazon ĉiufoje, irante al la prezentadoj por eksterespa publiko, por junularo. Kaj tiuj ja multis, ĉiam provokante antaŭtimon, kompensatan per la kontento okaze de evidenta sukceso. Sumigante la kvantojn de gejunuloj, kiuj aŭdis miajn rakontojn pri Rusio, pri Esperanto, pri poezio, - en lernejoj, gimnazioj, altlernejoj kaj bibliotekoj de diversaj urboj, - adiciante ne tro junaĝajn aŭskultantoj, i.a. en la maljunulejo de Lempaala (tre ĉarma kvindeko da geavoj!), mi venas al la proksimuma kvanto de ĉ. 750 – 800 personoj. Se almenaŭ dekono el ili eklernus Esperanton – jam bona rezulto! Sed, eĉ se ne, mi estas kontenta, ĉar la publiko montris sin atenta kaj scivolema.
Ĉiuloke venadis multaj demandoj diverstemaj, foje igantaj min skrapi la nukon embarase. La aŭskultantojn interesis la rusa vivo, la rusa kulturo, la vastiĝo de Esperanto en la Reto, la enesto de langorompaj frazoj en Esperanto. Mi devis tuj elpensi tiujn por pravigi la jesan respondon!
Mi eĉ ne povis imagi, ke en Skandinavio regas tioma estimo, amo, adoro al la bardo esence plej rusa, al Vladimir Visockij, sed ja efektive ĉeestas tiu fenomeno! Post mia prezentado de Visockij-kantoj en unu el la aŭditorioj okazis diskuto eĉ kun interkvereleto pri la kvalito de finnlingvaj tradukoj el Visockij.
Miaj inspirantoj
Estis, certe, esperantistoj, kiuj dum la tuta itinero subtenis min ne nur per varmo de la animoj, sed ankaŭ per refreŝiga duŝo aŭ eĉ saŭno, per komforta lito, per bongusta manĝo k.t.p.
Vizitinte (krom la Internacian Festivalon kun ĉ. 200 partoprenantoj el 22 landoj!) dek du kunvenojn de lokaj Esperanto-grupoj, kluboj kaj asocioj, mi trovis kelkcentan kompreneman kaj bonkoran publikon, kiu laŭesence estas mia publiko, la verda popolo, por kiu mi verkas kaj kantas. Tie, en la kunvenoj tute mankis timo, sed estis deziro montri al miaj karaj geaŭskultantoj la plejbonon el tio, kion mi produktis dum la lastaj jaroj. En la esperantistaj kunvenoj mi salutis la malnovajn geamikojn kaj akiris amason da novaj. Kelkajn klubojn mi jam estis vizitinta antaŭ dek jaroj, en 1994. Komparante la malnovajn fotojn en la klubaj albumoj kun la nuna realo, mi konstatis kun sopireto, ke la koloro de mia barbo katastrofe rapidas de la bruna al la blanka, kaj ke ankaŭ miaj geamikoj akiris kelkajn sulkojn…Tempo flugas sen lasi nin junaj…
Esperantistoj en multaj urboj estis inspirantoj ankaŭ de mia prezentado pere de lokaj amaskomunikiloj. En Vasteras la aŭto de loka radio venis al la domo, kie loĝas Win Posthuma por aranĝi rektan radioelsendon. Pri la sukcesa poramasa koncerto, organizita de Wim en la urba koncertejo…aperis kelkaj anoncoj kaj granda artikolo en loka ĵurnalo. Grandaj kaj bonkvalitaj artikoloj aperis ankaŭ en Rauma kaj en Kimito. Notindas, ke la artikoloj estis publikigitaj en la paĝo pri kultura vivo kaj anstataŭ truda propagando prezentis rakonton pri la persono, kiu vivas kaj verkas ĉefe en Esperanto-medio.
En unu gimnazia klaso simpatia fraŭlinjo faris al mi la plej komplikan demandon: ŝi petis mian opinion pri la senco de mia vivo. Al la legantoj mi diru veron, ke mi ne scias la respondon. Tamen al la fraŭlinjo mi respondis ion tre proksiman al mia ebla opinio. Mi diris, ke mi volas esti komprenita de homoj.
Ŝajnas al mi, ke almenaŭ dum la Nordia turneo mia vivocelo efektiviĝis.