• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-03 19:39:40    
Tom Jobim en Esperanto (2)

cri
Karaj amikoj, en la lasta programero ni konigis al vi la kompakdiskon Tom Jobim en Esperanto kaj kelkajn kantojn el ĝi. Hodiaŭ ni kune ĝuu aliajn kantojn el la disko.
La unua: Dindi
Jes, grandegas ĉiel'
Kaj aro da nuboj
Pasadas rapide
Al kie ĝi iras mi ne scias, ne
Kaj vento parolas pri arboj
Kaj pri la rakonto
Kiu estas nenies
Kaj tamen ĝi estas
De kaj mi kaj vi
Ha, Dindi!
Se vi scius kiom vin mi amas
La mondo fariĝus, Dindi,
Bela, Dindi, pura, Dindi
Ha, Dindi!
Kaj se iam decidos foriri,
Vi portu min kune, Dindi
Vidu, Dindi, vin mi amas, Dindi
Kaj kien iras akvoj de l' river'
Mi ne scias
Kaj dum la tuta vivo kun esper'
Mi atendis nur vin, Dindi
Vi plej belas el kio ekzistas
Vi ne ekzistas, Dindi
Restu, Dindi,
Vin mi amas, Dindi
/

Nun bonvole aŭskultu la kanton: Mistonulo.
Se vi diros ke
La tonon misas mi
Jen al mia kor'
Doloron kaŭzos vi
Nur privilegiuloj
Kantus ĝuste en la ton'
Preskaŭ al mi mankas
Tiu Dia don'
Se insiste vi
Plu konsideros, ke
Ĉe l' muziko estas mi
Nur malutil'
Do eĉ mensogante
Diros mi ke ĝi
Estas bosanovo
Tre natura nova stil'
Sed ja okazas ke
Neniel vi komprenis
Ke ĉiuj havas koron,
Eĉ mistonuloj mem
Mi fotografis vin
Per mia Rolejfleks'
Riveliĝis via troa maldankem'
Tamen vi rekonu,
Ke neniam iu ajn
Povus vin adori
Kun plia am' ol mia, jes...
En via troa zorgo
Pri l' muziko vi
Ja forgesis ke en mistonuloj
Ankaŭ pulsas plena je ambruloj
Ke en la brusto de la mistonuloj
Ankaŭ pulsas homa kor'
/
Karaj amikoj, bonvole aŭskultu la kanton: Ondo.
Rakontas mi:
Okuloj ne vidivas plu
L' aferojn kiujn
Nur komprenas nia kor'
Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole
Ceteras mar'
Ne ĉio rakonteblas plu
Belegajn sentojn havas mi
Kaj donas for
Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole
En l' unua foj' ni vidis nin
Due l' eternec' etendis sin
Kaj nun lernis mi
Pri l' ondo leviĝinta plu
Kaj pri la steloj
Kiujn ne kalkulis ni
Ĉar amo iĝas bela surpriz'
Kaj dume
Nokte ĉirkaŭvolvas briz'
/
Nun estas alia kanto: Medito.
Kiu kredis pri
Kaj la amo, rideto kaj flor'
Do revis, revis li
Venis koragit'
Ĉar la amo, rideto kaj flor'
Modifiĝas kun troa subit'
Kiu en l' anim'
Sentis akran guston de sufer'
Pro tia malaper'
Kaj en malproksim'
Signon serĉis pri vera la voj'
Ne kredante pri tago de ĝoj'
Kiu larmis for, kaj tiom,
Ke sekiĝis jam la plor'
Tiu en reven'
Al la amo, rideto kaj flor'
Do venis al la sam'
Ĉar mem la dolor'
Lin kondukis al vojo de am'
Kaj malĝoj' ĉesis jam
/
Fine estas la kanto: Knabino el Ipanema
Vidu, knabino belega, iganta amena, jen ŝi la reĝino de l' plaĝ' Ipanema
Kun dolĉa luliĝo survoje al mar'
Ino de korp' origita de l' sun' de Ipanema, kun paŝo sambeca, ŝajnante poema
Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur: Aahh!…
Ha, mi rigardas ŝin triste…Kial min punas soleco? Ha, nekredebla beleco
Belulin' kiu ne estas mia, sola sed tiom gracia
Ho, se ŝi nur sciintus, ke kiam ŝi venas, la mondo entute je gracio plenas
Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor'
/