• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-04 19:15:19    
Verda literaturo el Svedio

cri
La "diligenta kolegaro" en Svedio ne amase kontribuis al la originala literaturo Esperanta. Troviĝas esceptoj, sed por trovi la du plej gravajn, necesas retro-salti tra la tempo duonan jarcenton. En la jaroj 30-aj ĝis 50-aj Stellan Engholm (1899-1960) kaj Ferenc Szilágyi (1895-1967) apartenis al la pintoj de Esperanta prozo.
La verkoj de Engholm estas esence ideaj, tamen lokitaj en popolan medion. Grava verko estas la romano Homoj sur la tero, per kiu li gajnis romankonkurson de Literatura Mondo en 1931. Ĝi prezentas la vivon de tri generacioj da terkultivistoj, kaj ĉefrolas en ĝi la tero kaj ties signifo por la homa spirito. Konata estas ankaŭ lia trilogio pri Torento el 1934- 1946, kie rolas kelkaj infanoj kaj junuloj en sveda feruzina urbeto dum la jaroj tridekaj. Al hodiaŭa leganto mi tamen unuavice rekomendus liajn novelojn, kolektitajn en La lupo sur Kapitolo (1997). En ĉiuj liaj verkoj oni ĝuas simplan, konkretan stilon.
Szilágyi estis centreŭropa intelektulo el Budapeŝto, hazarde replantita en nordan humon. Li estas unu el la ĉefaj stilistoj de la Esperanta prozo el ĉiuj epokoj. Ankaŭ la humanismaj kaj toleremaj ideoj de liaj verkoj tre gravas. Elstaras la novelaro Koko krias jam! (1955) kaj la romano Mistero minora (1958), sed ankaŭ liaj pli fruaj novelaroj imponas. Ial Szilágyi ne estas laŭmerite konata, eble pro la ekzila vivo en Svedio, kiu tamen inspiris al li temojn de pluraj trafegaj noveletoj pri kulturaj diferencoj.
El la poezia kampo menciindas la poemoj de Magda Carlsson (1896-1971), kiu tamen pli multe tradukis ol verkis. Ankaŭ Engholm kaj Szilágyi bonege tradukis prozon kaj poezion.
Hodiaŭ eble plej famas poetoj: la konkretisto Jarlo Martelmonto (Jarl Hammarberg), konata poeto ankaŭ svedlingve, kaj la lirikisto Aira Kankkunen. De Martelmonto aperis tri originalaj poemaroj Esperantaj: Ajn (1983), Ike ize ive (1991) kaj Cetercetere (2002). En lia poezio ne estas frazoj, nur vortoj, kiuj kreas kvazaŭŭvortpentraĵon. De Kankkunen aperis du poemaroj kaj unu novelaro.
Jen kaj jen videblas en la Esperanta gazetaro poemoj ankaŭ de aliuloj, ekz. Franko Luin, Leif Nordenstorm, Malte Markheden. De Gunnar Gдllmo kaj Harold Brown aperis interalie dramoj, de Stig Jacobson noveloj. Kaj ankaŭ la verkinto de ĉi artikolo ŝutis aron da libretoj sur la verdajn librejojn, inter kiuj troviĝas du novelaroj, tri facillegaj rakontoj kaj kvar krimromanetoj. Informoj pri Esperantaj aŭtoroj kaj originalaj verkoj legeblas Interrete ĉe http://dreamwater.net/esperanto/ aŭ www.geocities.com/origlit/ .
Traktante la Esperanto-verkadon en Svedio, ni ne forgesu la muzikistojn. Unue la tekstoj de la Stokholma rok-grupo Persone atingis amason da ge- kaj eksjunuloj.
Plue la disfalo de Sovetunio ĵetis sur la Baltmaran bordon de Svedio aron da muziktalentuloj. Jam ĉie oni konas la tenerajn kantotekstojn. Jen literaturo kiu penetras ne nur tra la oreloj, sed eĉ en la korojn!