• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-04 19:23:15    
Varman gratulon al la 1000-a numero de La Revuo Orienta

cri
Karaj aŭskultantoj, La Revuo Orienta de Japanio jam eldoniĝis mil-numere. Lastatempe ni ricevis tiun ĉi numeron. Ni elkore dankas la redakcion de la revuo.
Okaze de eldoniĝo de la numero 1000, presiĝis sur la revuo salutaj kaj gratulaj vortoj de diversaj flankoj.
Jen estas la saluto al la n-ro 1000 de La Revuo Orienta, donita de sinjoro Sibayama Zyun'iti, prezidanto de Japana Esperanto-Instituto:
Koran dankon, niaj antaŭuloj! Dank' al vi, ni hodiaŭ havas la 1000-an numeron de nia organo.
Januaron 1920, ekis Monata Gazeto Internacia: Organo de Japana Esperanto-Instituto: La Revuo Orienta. Tie ni legas: "La terura internacia militego finiĝis per la internaciiga rekonstruado de la mondo". De tiam jam pasis 80 jaroj, inkluzive de la ankoraŭa militego, kaj nun ni povas festi la jubileon.
Dankon ankaŭ al la antaŭirantoj, la redaktoroj de La Japana Esperantisto, kiuj ekde 1906 flegis la infaneton de la Esperanto-movado en Japanio.
Oni diras, ke Esperanta kulturo multe dependas de "fluaĵo", t.e. gazetoj, ol de "stokaĵo", t.e. libroj. Multaj etaj informoj, rakontoj, opinioj ktp. cirkulas sange, aldonante jen oksigenon, jen vitaminon, al la ĉeloj. Kaj el tiu sangofluo solidiĝas la korpo.
La Esperanta vorto por tia ĉi gazeto, nome "organo", elvokas al mi ĉi-supran figuron. Nome, el la ĉeloj, kiuj estas vi legantoj, ni faros organon, kiu funkcios por ke morgaŭo estu pli bona ol hodiaŭo.
Kaj la japana vorto por tia ĉi gazeto, fonetike "kikan-si", elvokas al mi "kikansya", nome lokomotivon. La lokomotivo trenas vagonojn kaj iras, por ke la celloko estu pli vigla ol la ekirloko.
Tiel, kun La Revuo Orienta, ni pioniru en la internacilingva movado.
Doktoro Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, donis sian gratulon:
Saluton, legantoj de La Revuo Orienta!
Mi sentas grandan honoron devi verki ĉi tiun saluton okaze de la 1000-a numero de tiu ĉi gazeto. Multaj el vi certe pensos, ke temas pri la kutima komenca frazo de ĉi tiaj tekstoj, sed vere ne estas tiel, ĉar mi sentas min tre tre malgranda antaŭ la generacioj, kiuj laboris kaj luktis dum unu jarcento por vivigi ĉi tiun gazeton en unu formo aŭ en la alia. Aparte kortuŝita mi estas pro la informo, ke ĝi aperis eĉ dum la milito kun la nura interrompo de 18 monatoj. Mia penso nun iras al tiuj niaj samideanoj, kiuj en tragediaj situacioj personaj kaj tutlandaj zorgis pri la redaktado de ĉi tiu gazeto.
Vere Esperanto estas io forta. Esperanto estas io, kion malfacile povas ekstermi polica stato aŭ milito aŭ natura katastro. En ĉiu generacio renaskiĝos homoj, kiuj ŝatas la juston, la veron, la pacon. Tiuj homaj sentoj estas, bonŝance por la homaro, neekstermeblaj, kaj ĉiam reaperas.
Esperanto estas fenomeno ligita al tiuj sentoj, al la plej bona parto de la sentoj de la homaro. Pri tio ni devas fieri. Ni ne sentu honton antaŭ niaj primokantoj, antaŭ tiuj, kiuj por persona aŭ nacia profito pretas vendi sin, sian lingvon kaj sian kulturon al la fortulo de la momento. Ili devas honti antaŭ ni. Ili estas la fi-komercistoj pri lingvoj.
Certe en ĉiu historia momento estas malfacile vidi la tutan bildon, kaj en ĉiu historia momento la samtempuloj havas grandajn timojn. Kiu povis antaŭvidi, ke Esperanto travivos la unuan mondmiliton? Kiu povis antaŭvidi ke ĝi travivos la duan mondmiliton?
Multaj esperantistoj havas hodiaŭ grandajn zorgojn pri la kapablo de Esperanto travivi la nunan momenton de granda imperiismo en la kampo de lingvoj. Al ili mi diras: lernu el la historio de La Revuo Orienta. Lernu kiel niaj japanaj samideanoj luktis dum 100 jaroj por vivteni ĉi tiun revuon ankaŭ en la plej malfacilaj momentoj. Ĉu ni ne kapablos esti dignaj je ili?
Mi sincere kredas ke ni kapablos, kaj nun antaŭ la festado de la 100-jariĝo de la janapa movado kaj antaŭ la plia Universala Kongreso de Esperanto en Japanio, mi estas tre esperoplena pri nia progreso.
Ne timu. En la longa daŭro la bono ĉiam triumfas, kaj Esperanto estas certe en la kampo de la bono.
Ankaŭ esperantistoj de aliaj landoj esprimis sian gratulon.
Sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo diras:
Karaj japanaj samideanoj,
Okaze de la apero de la jubiela 1000-a numero de La Revuo Orienta, mi, nome de la tuta ĉina esperantistaro, esprimas al vi plej varmajn gratulojn kaj plej sincerajn bondezirojn. La saman gratulon kaj admiron al vi ankaŭ pro la estintaj revuoj La Japana Espeantisto kaj Esperanto-Lernanto.
Ja estas miraklo por japanaj esperantistoj eldoni la revuon jam de la jaro 1920. La revuo kun tiom longa historio estas tre malofta en nia komunumo. Ĝi sukcesis trapasi plurajn epokojn kaj restas daŭre kiel organo de Japana Esperanto-Instituto, tio mem montras la vivforton de Esperanto kaj ankaŭ persistecon kaj fidelecon de la japanaj esperantistoj al nia lingvo kaj nobla idealo de nia majstro Zamenhof. Eldonate en la lingvoj japana kaj Esperanta, ĝi multe kontribuis por diskonigi kaj popularigi nian lingvon en Japanio kaj aliaj landoj de Azio. En ĝi ni legis vian fortan movadon, viajn spertojn kaj ĉerpis inspiron kaj kuraĝon por progresigi nian movadon.
Festante la memorindan numeron de La Revuo Orienta, ni kore dankas la oferemajn japanajn esperantistojn, kiuj per siaj iniciativaj kaj diligentaj laboroj ne nur vigligas la Esperanto-movadon de Japanio sed ankaŭ faris grandan kontribuon al la monda movado, precipe la azia. Vi meritas gratulon, dankon kaj estimon de la tuta verdujo. Ankoraŭ pli grandan sukceson mi deziras al la japana Esperanto-movado, kaj bonfarton kaj feliĉon al ĉiuj japanaj samideanoj.
La Korea Esperanto-Asocio kaj sinjoro Lee Chong-Yeong sendis siajn gratulojn.
Prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio sinjoro Lee Jung-kee diras:
Okaze de la 1000-a numero de La Revuo Orienta, nome de Korea Esperanto-Asocio mi kore gratulas ĝian longdaŭran aperadon tra 84 jaroj.
Vere, la organo estas figuro de via aktuala movado kaj vivanta historio de via aktivado.
Ni, restantaj posteuloj lernas multon de niaj antaŭuloj, kiuj trapasis nian iritan vojon kaj tiuj antaŭuloj lasis saĝojn tra kiuj ili solvis malfacilajn problemojn, kiuj aperis ĉirkaŭ nia movado. Ankaŭ Korea Esperanto-Asocio planas festi sian 200-an numerofeston de La Lanterno Azia en aprilo ĉijare. Memore al la festo, Korea Esperanto-Asocio havas plurajn eventojn: publika diskuto por nia movado, eldonaĵoj memore al la festo.
Kun ankoraŭa varma gratulaplaŭdo, mi firme kredas, ke via organo senpaŭze transdonos la novaĵojn el Japanio.
Sinjoro Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, diras:
Kun envio, mi, reprezentante La Lanterno Azia, la organon de Korea Esperanto-Asocio, gratulas Japanan Esperanto-Instituton, okaze de la 1000-a jubilea numero de ĝia organo, La Revuo Orienta, kiu estas la plej mult-nombra organo el tiuj de landaj asocioj en la tutmonda Esperantujo.
Pro la volontuleco de Esperanto-movado, al landaj asocioj ofte mankas mono, homforto, aŭ organiza unueco, kaj multaj eldonas siajn organojn intermite kaj neregule. Sed La Revuo Orienta estas escepto. La fakto ke ĝi regule eldoniĝis, escepte nur 18 monatojn dum la mondmilito, estas mirinda atingo, kiu meritas viglan aplaŭdon de ĉiuj esperantistoj.
Japanio estas unu el plej grandaj landaj esperantujoj en la mondo, kaj ĝiaj organiza kaj financa strukturoj estas tre solidaj, dank' al la aro da sindediĉaj samideanoj. Pro tio la landa organo daŭras senhalte kaj kompreneble ĝi havas grandan influon en nia movado.
Okaze de la jubileo, mi petas de La Revuo Orienta, ke ĝi estu kaj restu solida motoro de la azia Esperanto-movado. Por ludi tiun rolon, mi esperas, ke La Revuo Orienta pli kaj pli multigos Esperanto-artikolojn por ke pli da aliladanoj povu legi kaj profiti de ĝi.
En la numero estas ankoraŭ pli multaj artikoloj ĉirilataj.
Ni ĉiuj el la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia ankoraŭfoje adresas nian elkoran gratulon al la japanaj esperantistoj, kaj deziras legi plu la organon.