• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-05 11:16:39    
La bildeca monto Cangyan ( foto )

cri

La pitoreskejo de la monto Cangyan situas en la gubernio Jingxing de la provinco Hebei, norda Ĉinio, kaj totale areas je 63 kvadrataj kilometroj. En la ĉina lingvo, Cangyan signifas: Verda Rokaro. La nomo de la monto vere identiĝas kun ĝiaj naturaj pejzaĝoj. Intervjuate, estro de la gubernia turisma buroo diris:

"La monto Cangyan situas en la orienta sektoro de la montaro Taihang, estas kovrata de ombroriĉaj arboj kaj sukoplenaj vegetaloj. Ĝi havas historion de pli ol 1 500 jaroj, kaj famiĝis jam en la dinastio Sui ( 581 – 618 )."

La monto Cangyan estas konata kiel "Perlo de la Montaro Taihang". La mirinda metamorfozo de la ĉiopova naturo faris la centran parton de tiu monto groteskaj klifoj kun la agrabla ekologia medio.

La monto Cangyan riĉas je famaj vidindaĵoj el naturaj pejzaĝoj, kaj ankaŭ je antikvaj temploj kaj aliaj religiaj konstruoj. Intervjuate, la estro de la gubernia turisma buroo konigis:

"Tio rilatas al princino Nanyang, filino de la imperiestro Yangdi de la dinastio Sui. Ŝi siatempe monaĥiniĝis sur tiu ĉi monto, faris multajn aferojn en bono al la lokaj popolanoj, pro tio oni konstruis templojn memore al ŝi."

Pro kio la princino fariĝis monaĥino, forlasinte la luksan palacan vivon? Lokanoj diris, ke kiel sciate, historie la imperiestro Yangdi de la dinastio Sui estis malbona monarko diboĉema, kruela kaj senkapabla. Sub lia dominado, la popolo vivis kvazaŭ en obskura abismo. Sed lia filino, la princino Nanyang tamen estis modesta, bonkora kaj inteligenta knabino. Ŝi sentis fortan ĉagreniĝon pro la patra konduto, kaj fine ŝi decidis peti helpon de la Budho, sin oferante al budaismo. Per tio ŝi esperis kovri perversan agadon de sia imperiestra patro. Ŝi eleketis la bildecan monton Cangyan kiel sian rezidejon. Sekve de tio, en multaj lokoj sur la monto ĝis nun restas ŝia spuro kaj vidiĝas memoraĵoj pri ŝi. Ni citu kelkajn el tiuj.

La templo de Simia Praulo. Proksime de la monta enirejo staras templo omaĝe al blanka simio. Legendo diras, ke ĝi siatempe ege helpis al la princino Nanyang en ŝia pilgrimado al la monto Cangyan, ekzemple ĝi provizis la princinon per manĝaĵoj kaj akvo en la sovaĝa montaro, kaj multe klopodis por faciligi ŝian vivtenadon. Kaj siaflanke, la princino, por esprimi sian dankemon al la blanka simio, konstruigis templon memore al tiu fidela kaj fervora servisto, post kiam ŝi majstriĝis en budaisma sinhardado.

Tigra Groto. Sur la monto Cangyan, proksime de la Orienta Ĉiela Pordo videblas profunda groto. Legendo diras, ke por fariĝi monaĥino, la princino Nanyang pilgrimadis al la monto Cangyan, akompanae de la blanka simio. La paŝado estis pli kaj pli laciga kaj fine la princino elĉerpiĝis, ne povante sin puŝi plu eĉ unu paŝon. Ili sin trovis en dilemo. Kion fari? Eĉ la saĝega blanka simio ne povis elpensi ideon. Ĝuste en tiu momento aŭdiĝis granda bruado el la profundo de la monto Cangyan, kaj fortika tigro sin pafis en la direkto de la princino. La kompatinda knabino, pensante, ke la tigro intencas ŝin engluti, ekmurmuris la nomon de Amitabo, kunmetante la manojn ĉe la brusto.

Pasis momenton post momento, sed nenio okazis. La princino rimarkis, ke la tigro montras nenian instinkton por manĝi ŝin, sed tute male, ĝi nur obeeme staras apud ŝi. La princino timeme diris al la stranga tigro:

"Estimata Bestreĝo, vi ne volus manĝi min, ĉu ne? Se ne, do vi volus preni min sur vian dorson por porti min sur la monton, ĉu vere? Se jes, do bonvole kapbalancu al mi trifoje, mi petas."

Ŝajnis, ke la tigro tute komprenis ŝiajn vortojn kaj tuj kapbalancis al la princino trifoje. La princino ege ĝojiĝis, kaj rajdante sur la tigro, ŝi atingis la celatan lokon.

Sennoma Palisandro. La monto Cangyan riĉas je palisandraj arboj. Legendo diras, ke kiam la tigro portis la princinon Nanyang eniri en la palisandran arbaron, ŝia beleco ravis la miljare aĝan palisadron. Gapante al tiu ĉarma knabino, la palisandro forgesis cedi vojon al la princino, pro tio ĝiaj branĉoj vundis brakojn de la princino kaj difektis ŝian veston. La princino plendis al ĝi dirante:

"Ho ve, hontinda vi estas! Spite multajn suferojn kaj malfacilojn, mi venis ĉi tien, sed vi, anstataŭ amikiĝi al mi, eĉ vundis min!"

Post kiam la princino monaĥiniĝis sur la monto, la palisandro sentis sin penta, kaj kuŝiĝis sur ŝtonon, sin humiligante antaŭ pasantoj, kaj ne plu kuraĝis stari kiel obstaklo.

Sur la monto Cangyan troviĝas ankaŭ la templo kaj tombo de la princino Nanyang.

Krom la palisandra arbaro troviĝas ankaŭ aliaj du aparte menciindaj vidindaĵoj sur la monto Cangyan, t.e. Sur-ponta Halo kaj la cipresa arbaro. Intervjuate de nia raportisto, la estro de la gubernia turisma buroo konigis:

"La monto Cangyan havas tri plej konatajn vidindaĵojn, nome la Sur-ponta Halo, palisandra arbaro kaj la cipresa arbaro. La monto similas al geologia muzeo kun la historio de 300 milionoj da jaroj." 

Karaj amikoj, la menciita Sur-ponta Halo vere estas impona, starante sur ponto inter du klifoj. Konstruita en la dinastio Sui, ĝi estas naŭ-eĝa domo laŭ antikva arkitektura stilo, kun glazuritaj kaheloj flavaj kaj verdaj. En ĝia halo vidiĝas tri statuoj: meze estas la statuo de Ŝakjamunio, la aliaj du estas de Bhaisajyaguru kaj de Amitabo. En la dorsa flanko sidas statuo de Avalokitesvaro, kaj ambaŭflanke videblas statuoj de 18 arahatoj. Vidiĝas ankaŭ freskoj temantaj pri rakontoj el budaisma sutro. Estro de la gubernia turisma buroo konigis al ni:

"Aparte menciindas, ke ĝuste ĉi tie, la kreantoj de la Oskaro-premia filmo < Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝanta Drako > prenis multajn naturajn pejzaĝojn kiel fonajn scenojn de la filmo. Spektante la filmon, oni povas klare distingi tiujn pejzaĝojn de la monto Cangyan. Tre interese!"

Alia interesa fenomeno estas, ke antikvaj cipresoj de la monto Cangyan ĉiu direktas sian pinton al la templo de Princino. Tio kompreneble ne estas religia kaŭzo, sed tute originas de la sunluma rolo. La templo de la princino Nanyang situas sur la suna flanko de la monto, kaj vegetaloj havas karakteron sekvi la sunlumon ĉiam.

Pro la eksterordinara ĉarmo, la monto Cangyan altiras al si turistojn je 800 mil pojare. Tion diris la estro de la gubernia turisma buroo.