La pliparto de la ŝtonkavernaro Yungang estis konstruata en la tempo de la jaro 460 ĝis la jaro 494, en la dinastio Norda Wei. Yungang situas sur la kulmino de la monto Wuzhou, ĉe la norda bordo de la rivero Wangzhou en la provinco Shenxi, okcidenta Ĉinio. Siatempe regantoj de la dinastio Norda Wei faris kultadon al la Dio en tiu ĉi loko por peti pluvon.
En la aspekto, la ŝtonkavernaro Yungang imitis la ŝtonkavernaron Dunhuang el la provinco Gansu konstruita en la 4-a jarcento. La skulptaĵoj de la ŝtonkavernaro Dunhuang estis faritaj per argilo, ĉar la lokaj rokoj estas fragilaj, molaj kaj ne taŭgaj por ĉizado, sed en Datong de la provinco Shenxi videblas la plej antikvaj ŝtonaj skulptaĵoj de Ĉinio. En la ŝtonkavernaro Yungang vidiĝas rimarkinda influo de eksteraj kulturoj, ekzemple tie troviĝas persaj kaj bizancaj armiloj, grekaj lancoj kaj statuoj de hindaj dioj. Kaj la ĉina kultura esenco manifestiĝas en statuoj de la Budho, drakoj kaj feoj.
En la jaro 494 de nia erao, la dinastio Norda Wei translokis sian ĉefurbon al la urbo Luoyang, sekve de tio, la konstruado de la ŝtonkavernaro Yungang haltis duonvoje. En la 11-a kaj la 12-a jarcentoj, dum tempo de la dinastio Liao, oni faris riparadon kaj protektadon al la ŝtonkavernaro, kaj en la dinastio Qing, oni faris grandskalan riparadon. La ŝtonkavernaro Yungang dividiĝas en tri partoj.
1) La ŝtonkavernoj n. 1 – 4:
Tiuj ĉi frua-tempaj ŝtonkavernoj sin trovas en la orienta fino, kaj estis projektitaj kiel kvadrataj tombejoj malsamaj ol aliaj ŝtonkavernoj. En la ŝtonkaverno n. 1 kaj la ŝtonkaverno n. 2 ekzistas skulptitaj stupaoj. La ŝtonkaverno n. 3 estas la plej granda, ene troviĝas sida statuo de la Budho kaj ankaŭ du feaj statuoj ambaŭflanke.
2) La ŝtonkavernoj n. 5 – 13:
La ŝtonkaverna arto de Yungang atingis la kulminon
en tiu ĉi parto. Aparte menciindas la ŝtonkaverno n. 5
kaj la ŝtonkaverno n. 6, kie pleniĝas serio da brile
skulptitaj statuoj de budaistoj kaj rakontoj pri ili. En la ŝtonkaverno n. 5 vidiĝas giganta sida statuo de la Budho alta je 17 metroj. En la ŝtonkaverno n. 6 troviĝas delikate gravurita stupao kun la pordo gardata de statuo de brava soldato. Centre en ĝia malantaŭa domo staras dutavola pagoda kolono alta je 15 metroj; sub la statuo de Ŝakjamunio, ĉe la orienta angulo, sur la orienta kaj okcidenta muroj kaj ambaŭflanke de la pagodo videblas la gravurita biografio de la Budho temanta de lia naskiĝo ĝis nirvano.
La ŝtonkavernoj n. 7 kaj n. 8 estas interligitaj, kaj tieaj skulptaĵoj estis multe influataj de la hindia skulpturo. Sur muro ĉe la pordo de la ŝtonkaverno n. 8 vidiĝas Ŝivano kun 8 brakoj kaj 4 kapoj, rajdanta sur taŭro. Ĉe alia muro videblas plur-vizaĝa Indro sidanta sur dorso de aglo. La ŝtonkavernoj n. 9 kaj n. 10 estas okulfrapaj pro kolonoj starantaj antaŭ ili kaj statuoj kun muzikiloj surdorse. Tiuj muzikiloj aperas denove en la ŝtonkaverno n. 12. En la ŝtonkaverno n. 13 troviĝas budho-statuo alta je 15 metroj, kaj ĝia dekstra mano estas subtenata de eta statuo.
3) La ŝtonkavernoj n. 16 – 20:
Tiuj ĉi ŝtonkavernoj estis konstruataj en la jaro 460 de nia erao. La budho-statuoj de ĉiu ŝtonkaverno reprezentas la imperiestrojn ekde la dinastio Norda Wei. La budho-statuo en la ŝtonkaverno n. 18 reprezentas la imperiestron Taiwu, kiu iam forte subtenis budaismon, sed poste subtenis taoismon.
Por persekutado al la budaistoj, la imperiestro Taiwu ordonis detrui la budhostatuojn, monaĥinejojn kaj templojn kaj mortigi budaistojn. Tiu barbaraĵo daŭris de la jaro 446 ĝis la jaro 452 de nia erao, rekte ĝis kiam la imperiestro Taiwu mem estis murdita. Laŭdire, ankaŭ lia filo mortis pro la ĉagreno, ke li ne povis bremsi la kruelaĵon de sia patro, tamen li estis titolita kiel imperiestro post la morto.
La nepo de la imperiestro Taiwu poste surtroniĝis. Li ja estis la imperiestro Wencheng, kiu subtenis budaismon. Tion konfirmis la sida budho-statuo alta je 14 metroj en la ŝtonkaverno n. 20.
La aliaj ŝtonkavernoj estas malpli grandaj kaj ankaŭ malpli bone konservataj ol la menciitaj.
|