• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-05 16:52:34    
Ĉina fama edukisto----Cai Yuanpei (1)

cri

Cai Yuanpei estis demokratia revoluciisto kaj edukisto en la moderna ĉina historio. Lia kontribuo al la moderna edukado de Ĉinio kaj ĉina revolucio montriĝas ĉefe en jenaj tri flankoj:

Unue, dank' al lia penado en Ĉinio formiĝis kompare kompleta ideologia sistemo de burĝa edukado kaj burĝa eduka sistemo; due, lia propono pri ideologia libereco faris la Pekinan Universitaton lulilo de la novkultura movado kaj kreis kondiĉojn por novdemokratia revolucio; kaj trie, li protektis aron da intelektuloj ideologie progresemaj kaj talentaj. Li donis grandan atenton al edukado de laborado, civitanoj kaj virinoj.

Komence de la 20-a jarcento, kiam Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion, Cai kune kun Lusin aktive subtenis Esperanton kaj post tio enkondukis Esperanton en la edukan rondon.

Cai dediĉis sian tutan vivon al eduka reformado de Ĉinio. Li iniciatis kaj disvolvis modernan edukadon teorie kaj praktike. Lia teoria kontribuo kaj grava reformado de la eduka sistemo pozitive influis la edukan progreson de Ĉinio en la unua duono de la 20-a jarcento kaj oni nomas lin pioniro de la moderna edukado de Ĉinio.

Biografio

Cai Yuanpei naskiĝis la 11-an de januaro, 1868, en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kaj mortis la 5-an de marto, 1940. En 1891 li veturis al Pekino por partopreni la oficistigan ekzamenon kaj sukcesis. Jam en sia juna aĝo li konsciis, ke por savi la nacion oni antaŭ ĉio devas vigligi la edukadon. Vintre de 1898 li funkciis kiel inspektoro de la ĉina-okcidenta lernejo de Shaoxing kaj poste fondis patriotan lernejon kaj virinan lernejon. Li pledis por egaleco de la viroj kaj virinoj. En 1912 li funkciis kiel ministro de edukado en la provizora registaro de la Respubliko de Ĉinio kaj fondis rudimentan burĝan edukan sistemon. Januare de 1917 li funkciis kiel rektoro de la Pekina Universitato kaj faris ĝin nova supera lernejo de la tiama Ĉinio kaj lulilo de la novkultura movado. En siaj lastaj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Centra Esplora Instituto kaj sin okupis pri diversaj edukaj aktivadoj.

Fondo de moderna eduka sistemo

De post 1912, kiam li funkciis kiel ministro de edukado, li komencis reformi la malnovan edukan sistemon de la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911) laŭ la fundamentaj principoj de la moderna okcidenta eduka sistemo kaj publikigis novan sistemon, kiu plene montris la politikan postulon kaj edukan principon de la burĝaro pri libereco, demokratio kaj egaleco kaj neis la despotisman edukadon de Qing-kortego pri lojaleco al la suvereno kaj adoro al Konfuceo. La praktiko de la nova eduka sistemo forte akcelis la edukan reformadon de Ĉinio kaj iom post iom aperis moderna eduka sistemo.

La Pekina Universitato -- lulilo de la nova ideologio

Januare de 1917 Cai Yuanpei fariĝis rektoro de la Pekina Universitato kaj ekpraktikis la principon pri ideologia libereco. Li invitis Chen Duxiu, Hu Shi, Lusin kaj aliajn reprezentantojn de la novkultura movado kaj ankau Gu Hongming kaj aliajn konservativajn personojn instrui en la universitato. Tiutempe en la universitato kolektiĝis eminentaj personoj de diversaj skoloj. Akademiaj vidpunktoj de diversaj skoloj estis libere diskutitaj tie. Chen Duxiu kaj Li Dazhao prelegis pri marksismo kaj propagandis la Oktobran Revolucion de Rusio, dank' al tio marksismo rapide disvastiĝis en Ĉinio. La Pekina Universitato post reformado fariĝis akademia centro de Ĉinio.

La Pekina Universitato estis lulilo de la Maj-kvara Movado kaj ĝia komandejo, kio havas striktan rilaton kun la universitata principo kaj alta takso pri la avangarda ideologio de Cai Yuanpei. Februare de 1919 li faris paroladon sub la titolo "Sanktaj estas laboruloj". Li diris: "Kiuj faras aferojn utilajn al la aliaj, per sia laboro ĉu fizika, ĉu intelekta, tiuj estas laboruloj... Ni ĉiuj estas laboruloj. Ni devas koni la valoron de la laboruloj. Sanktaj ja estas la laboruloj!" Tio konformas al marksisma vidpunkto.

Subtenate de Cai Yuanpei, Li Dazhao kaj Chen Duxiu organizis progresemajn studentojn, alte tenante la standardon de sciencoj kaj demokratio, faris batalon kontraŭ feudismaj ideologio kaj kulturo kaj pavimis vojon por la grandioza Maj-kvara Movado. Kiel la plej frua propagandejo de marksismo en ĉinio kaj lulilo de la novkultura movado, la universitato faris historian kontribuon al eksplodo de la Maj-kvara Movado kaj naskiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Tiam la revuo "Nova Junularo" redaktata de Chen Duxiu estis ŝatata de multaj kaj vendiĝis tra la tuta lando. Li Dazhao publikigis multe da artikoloj en tiu revuo, kio estis ideologia preparado por la Maj-kvara Movado.

Granda atento al virina edukado

Surbaze de la burĝa koncepto pri egaleco de la viroj kaj virinoj, Cai pledis por virina edukado kaj funkciigis lernejon, kie lernis kaj knaboj kaj knabinoj. En 1912, kiam Cai Yuanpei ekfunkciis kiel ministro de edukado, li decidis, ke knaboj kaj knabinoj kune lernu en la sama lernejo kaj post 7 jaroj li proponis, ke la Pekina Universitato akceptu studentojn kaj studentinojn, kio donis grandan influon politike kaj ideologie. Lia decido ludis grandan rolon kaj influis aliajn altajn lernejojn de Pekino. De tiam ĉiuj lernejoj akcpetas knabinojn. (Daŭrigota)