• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-06 11:19:04    
Pentristo Wu Guanzhong (foto)

cri

Maljuna pentristo

Wu Guanzhong havas manojn sunbrunajn kaj ostecajn kun multe da fendetoj, kiuj ofte sangas pro lavado de farboj.

"Mi timas maljuniĝon, sed ne morton. Mia sanstato estas malbona, sed la spirito kaj pensado viglaj. Mia animstato ne harmonias al mia fizika stato. Mi ĉagreniĝas pro tio," diris tiu 83-jara pentristo. Per la supraj vortoj la maljuna homo kun juna animstato tristigis la aŭskultantojn.

Wu maljuniĝis. Li tamen decidis bone fari du aferojn: Bonordigi siajn kontentigajn verkojn kaj forbruligi la nekontentigajn. En la lastaj jaroj li faris pentraĵojn kaj samtempe forbruligis la nekontentigajn.

Wu estas ekscitita en farado de olepentraĵoj kaj ĉinstilaj pentraĵoj kaj en skizado kaj verkado. Li similas al petolema knabo. Li diris: "Miaj genaro kaj sango estas bonaj. Mi trinkis lakton de mia patrino ĝis pli ol 4-jariĝo."

Du decidoj en la vivo

En la aĝo de 17 jaroj Wu Guanzhong deziris esti inĝeniero, tial li decidis lerni en politekniko, sed la belarta instituto elektris lin kaj li kategorie decidis studi en belarta lernejo.

Post 13 jaroj, la sorto devigis lin fari alian decidon. En 1947 kiel la plej eminenta lernanto li trapasis la ekzamenon por lerni en Francio subvencie de la ŝtato. En Francio li studis 3 jarojn. Post diplomiĝo li devis fari decidon, ĉu labori en Parizo aŭ en Pekino. Post pripensado li elektis Pekinon. Li diris, ke la artistoj sukcesos nur en sia patrio.

En 30 jaroj li faris skizadon ĉie en la lando. Li noktis en simpla gastejo, fiŝista kabano kaj kaduka templo. Li plenigis sian stomakon per seka pano, trinkis riverakvon kaj portis ĉifonajn vestojn.

Li plenumis la saman ole-pentraĵon ofte en pluraj lokoj. Tiam li mem portis la skatolon kaj iafoje devis grimpi montopintojn per du manoj por tie fari pentraĵon, kaj eĉ kiam li plenumis la pentraĵon kaj la farboj ankoraŭ ne sekiĝis, li devis malsupreniri. Iafoje li forĵetis la skatolon kaj mem glitis de la montopinto samkiel knabo.

Fine de la 20-a jarcento li faris 3 pentraĵojn "Matena kaj vespera krepuskoj", kiuj bone spegulas lian animstaton. Li diris: "Mi preteratentis la matenruĝon kaj ankaŭ la sunon subirantan."

Sukcesaj ekspozicioj

Marte de 1992 en la Granda Brita Muzeo okazis ekspozicio de liaj pentraĵoj titolita "Wu Guanzhong, ĉina pentristo en la 20-a jarcento". En tiu mondfama galerio unuafoje ĝueblis solena ekspozicio de orienta pentristo. Post la ekspozicio la muzeo konservis la grandan pentraĵon de Wu Guanzhong "Paradizo de birdoj", kie Wu surskribis: "La mondo estas paradizo de birdoj, sed ne troveblas paradizo de la homoj." Wu estas idealisto, sed li ne povas krei realan paradizon en la homa mondo. Per sia peniko li kreis fikcian paradizon. Li pensis, ke eĉ cento da vivoj ne sufiĉas por tiu fikcia paradizo.

Novembre de 1993 li realigis sian revon okazigi ekspozicion de pentraĵoj en Parizo. En inaŭguro de la ekspozicio "Ĉina pentristo Wu Guanzhong iras al la mondo - ekspozicio de liaj olepentraĵoj, tuĉpentraĵoj kaj skizoj" la urbestro de Parizo donis al li oran medalon de Parizo. Francio, kiu iam nutris tiun ĉi artiston, honoris lin per supera kultura titolo.

En 1999 la Kultura Ministerio de Ĉinio okazigis ekspozicion de 80 pentraĵoj de Wu Guanzhong en la Ĉina Belarta Domo.

Estimata instruisto

Wu Guanzhong instruis en la Ĉina Centra Belarta Instituto kaj arkitektura fakultato de Qinghua-universitato kaj la Ĉina Centra Metiarta Instituto. En 30 jaroj li dediĉis sian grandan energion al instruado. Nun ĉie en Ĉinio energie laboras liaj lernantoj. En la lernejoj li lekciis ĉiam serioze. Ĉiuj liaj lernantoj amas lin. Li diris al ili: "Kiam oni laboras per siaj manoj, li estas laborulo. Kiam li laboras per siaj manoj kaj cerbo, li estas metiisto, kaj nur kiam li laboras per la manoj, cerbo kaj animo kune, li estas artisto." Li donis grandan atenton al pentrado per cerbo, koro kaj sentoj.

Li opinias, ke en la instruado la universitato ne devas doni al siaj studentoj nur manĝaĵojn, sed pafilon, por ke tiuj mem serĉu ĉasaĵojn.

Sub lia gvidado la studentoj faris skizadon kaj kreadon. Por fari pentraĵojn li ofte ne manĝis nek trinkis en la tuta tago, kvazaŭ li vivus nur per fotosintezo. La studentoj amas kaj respektas lin. Li ne volas esti ŝtatoficisto, nek riĉulo. Lia ambicio estas nur sur la arta kampo. Ankaŭ li amas siajn lernantojn. Li ofte vizitas ekspozicion de junaj pentristoj, faras antaŭparolon kaj komentarion por tiaj ekspozicioj. Li deziras, ke la lernantoj ne sin katenu je instruo de la instruistoj nek sekvu snobecon, sed estu bravaj artistoj.