• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-06 14:35:14    
Sunzi kaj lia "Milita Strategio" (foto)

cri

Aprile de 1972 oni elterigis bambuan sliparon "Milita Strategio de Sunzi" en tombo de Han-dinastio(206 a.K.-220 p.K.) en Shandong-provinco kaj konkludis, ke la aŭtoro de tiu fama verko "Milita Strategio de Sunzi" estas Sun Wu, generalo de Wu-regno en la historia periodo Printempo kaj Aŭtuno(770 a.K.-476 a.K.). Ĝi estas rigardata kiel plej kompleta verko pri milita teorio de antikva Ĉinio. Ĝi ne nur havas gravan signifon por militaj strategiistoj ĉinaj kaj alilandaj, sed ankaŭ estas multe uzata en decido de moderna entreprenado kaj socia administrado.

Kaj plie la verko enkorpigas la filozofian penson de dialektika materiismo.

De ermito al generalo

Sun Wu estas nomata ankaŭ Sunzi. Li naskiĝis ĉ. la jaro 535 a.K. en Qi-regno (la hodiaŭa Shandong-provinco). Lia prapatro iam estis suvereno de malgranda regno. Lia patro estis ĉefministro de Qi-regno. La aristokrata familio donis al li bonan medion por lernado. Li povis legi militajn verkojn malfacile troveblajn de ordinaraj homoj. En lia infanaĝo militoj okazis ĉie en Ĉinio. Liaj avo kaj patro estis eminentaj generaloj. Jam en sia infaneco li propraokule vidis iujn batalojn, kiuj multe helpis elvolvi lian talenton pri militaj aferoj.

Plenkreskinte, Sun Wu sentis fortan antipation kontraŭ interna batalo de Qi-regno. Tiam potenciĝis Wu-regno en la sudorienta parto de Ĉinio. Sun opiniis, ke tie li povas prosperigi sian karieron kaj realigi sian ambicion. Kiam li estis 18-jara, li forlasis Qi-regnon kaj iris al Wu-regno, kie li disvolvis sian karieron, kaj post lia morto oni enterigis lin en Wu-regno, tial historiistoj rigardas lin Wu-regnano.

Atinginte Wu-regnon, Sun Wu ekloĝis antaŭurbe de la ĉefurbo de Wu-regno. Tie li kulturis ĝardenon, verkis milit-strategian verkon kaj petis amikojn rekomendi lin al la suvereno.

En 512 a.K. dank' al la ripetada rekomendo de la amikoj, la suvereno de Wu-regno akceptis lin.

Sun Wu prezenis siajn verkojn al la suvereno, kiu legis ĝin kaj admiris lin. Tamen li pensis: kvankam la verko estas konvinka, tamen ĉu ĝi efikas en la milito? La suvereno postulis, ke Sun Wu ekzercu liajn 180 palacajn knabinojn kaj per tio montru la utilon de sia verko.

Sun Wu nomumis du palacajn knabinojn favoratajn de la suvereno trupestrinoj kaj ordonis al ili gvidi la ekzercadon, dum Sun Wu mem plenumis la militan leĝon. Sun Wu staris sur komanda teraso, serioze laŭtlegis postulojn por la ekzercado kaj klarigis la ŝlosilajn punktojn. Ĉion aranĝinte, li komencis bati tamburon por komenci batalon, sed la palacaj knabinoj ne obeis la ordonon kaj laŭte ridis. Pro tio la trupo malordiĝis. Laŭ regulo de la milita leĝo Sun Wu senkapigis la du trupestrinojn malgraŭ firma opono de la suvereno kaj nomumis aliajn du trupestrinoj por daŭrigi la ekzercadon. Kiam Sun Wu denove batis tamburon, la formacio estis bonorda. Li petis la suverenon revui. Kvankam la suvereno perdis siajn amatajn virinojn, tamen li vidis, ke Su Wu estas severa en la milita disciplino kaj sukcesinta en la ekzercado, li do nomumis Sun Wu generalo.

Dank' al severa trejnado, la milita kvalito de la armeo de Wu-regno evidente leviĝis. En 506 a.K. gvidate de Sun Wu, la 30 mil bravaj militistoj de Wu-regno veturis en boatoj kontraŭflue de Yangzi-rivero por ataki la potencan Ĉu-regnon (en la nuna Hubei-provinco). Survoje Sun Wu ordonis ke la militistoj forlasu la boatojn por komenci atakon sur la tero, ĉar li pensis, ke la armeo de Ĉu, lerta en batalo sur rivero, certe sin bone preparis por la defendo. La armeo de Wu-regno gvidate de Sun Wu rapide sin trudis en Ĉu-teritorion kaj surprize sturmis la 200 mil malamikajn soldatojn kaj gajnis kompletan venkon. Sun Wu kreis brilan ekzemplon venki multajn malamikojn per malmultaj militistoj. Post tio Wu-armeo foje refoje venkis aliajn regnojn kaj fondis hegemonion. Oni atribuis tion al Sun Wu.