• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-06 15:49:43    
Origino de Danu-festo de Yao-nacieco

cri
Danu-festo estas la plej solena tradicia festo de yao-oj. Danu signifas "ne forgesu". Danu-festo nomiĝas ankaŭ novjara festo de yao-oj. Ĉiujare en la 29-a de la kvina monato laŭ la lluna kalendaro, en yao-vilaĝoj eksonis tamburoj, la popolanoj en festaj kostumoj elvilaĝas por viziti parencojn kaj amikojn. Ili gaje kolektiĝas, kantas kaj dancas por celebri la riĉrikolton. Pri Danu-festo estas bela legendo.

En la praa tempo, regis en la universo plena silento. Estis nek birdoj en la ĉielo nek bestoj sur la tero. Kalvbaj la montoj, ĉie sen kreskaĵoj. Inter sennombraj montoj troviĝis du trezoraj montoj, egale altaj kaj grandaj. Ili staris vid-al-vide kun spaco de mil futoj. La maldekstra monto aspektis kiel brava viro, dum la dekstra bela junulino. Ĉiujare la du montoj proksimiĝis 995 futojn. Restis nur 5 futoj antaŭ ol ili interligiĝos. Tiujare en la 29-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro subite eksonis en la ĉielo mondskua tondro. Tuj fendiĝis la du montoj. El la maldekstra eliris alta viro nomata Bluoxi kaj el la dekstra bela virino nomata Miluotuo. Ili fariĝis feliĉaj geedzoj. Jen la unua paro de saĝaj kaj diligentaj gepatroj, kiu kreis la estaĵojn en la universo.

Poste ili naskis tri filinojn. Foje la edzo diris al la edzino:

"Vi restu hejme, prizorgu la familion, flegu bone la filinojn. Kiam ili estos plenkreskintaj, lasu ilin vivi aparte." Post tiuj vortoj, li foriris por transformi montojn kaj jungi riverojn. Dank' al la diligenta laborado de Miluotuo, elkreskis arboj sur deklivoj, diversaj floroj sur dezertejoj kaj grenplantoj sur kampoj. Ŝi el argilo knedis diversajn vivohavajn animalojn. Ekde tiam la vasta tero fariĝis viviplena.

Pasis jaroj kaj jaroj. Iuvespere, la patrino alvokis siajn tri filinojn kaj diris al ili:

"Infanoj miaj, vi jam plenkreskis. Vi devas vivteni vin mem."

Matene de la sekvanta tago, la unua filino kun plugilo kaj erpilo iris al ebenejo por plugi. Poste ŝi naskis idojn, kiuj formis la nunajn han-ojn. La dua filino vektoportante librojn foriris por studi. Ŝiaj idoj formis la nunajn zhuang-ojn. La tria filino kun dekalitro da milio iris al montaro por ekspluati virgan eron. Burĝonis milioj, ilin damaĝis sovaĝaj katoj; dum kreskis milioj, ilin mordis ibeksoj; maturiĝis milioj, paruoj ilin bekis. Jaro da penigo, gajno de nenio. La tria filino revenis hejmen kaj plorplendis antaŭ la patrino. La lasta donis al ŝi kupran tamburon.

Kun la tamburo la tria filino revenis al la montaro. Venis rabbestoj por ataki la bovojn kaj ŝafojn, ŝi ektamburis kaj la bestoj forkuris timigite; alflugis birdoj por manĝi plantaĵojn, ŝi ektamburis, ankaŭ la birdoj forflugis. Okaze de festoj, ŝi forte frapis la tamburon kaj alvenis la du pliaĝaj fratinoj por amuziĝi kune. Ili kantis kaj dancis ĝoje. Ekde tiam la tria filino vivis kaj laboris trankvile en la montaro. Ŝiaj posteuloj estas la nunaj yao-oj. Ĝuste pro tio, yao-oj de generacio al generacio loĝas sur altaj montoj, elkulturas dezertan teron kaj plantas milion. Kaj la kupraj tamburoj fariĝis iliaj haredaj muzikiloj.

La patrino maljuniĝis pli kaj pli. Foje ŝi alvenigis la tri filinojn kaj diris al ili:

"La 29-a de la kvina monato estas mia naskiĝtago. Tiutage vi devas venis al mi por celebro." La tria filino demandis al la patrino:

"Per kio mi gratulas vin, dum miaj du pliaĝaj fratinoj alportas al vi abundan donacon?" La patrino respondis:

"Faru vazon da milivino kaj alportu ĝin, por ke ĉiuj ĝin gustumu. Lrome, alportu 0,4 ĝin-on da freŝa lino. Jen ĉio. Sed vi devas alveni plifrue je tri tagoj kaj alporti la kupran tamburon por celebrado."

Dirite, farite. Sekve de tio la nuna Danu-festo de yao-oj ĉaim komenciĝas de la 26-a kaj finiĝas en la 29-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro. La lino estas nemankigebla oferaĵo de ĉiu familio. Ĝi signifas, ke oni neniam forgesos la naskiĝtagon de la patriono de la diversnaciecaj popolanoj.