• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-06 19:18:32    
La angla kiel la unua lingvo en Svislando:  ĉu realismo aŭ surventrismo?

cri
Kebekianoj nomas a-plat-ventrisme (rampemo, ventrokuŝemo, adorkliniĝemo) la inklinon ĉiam cedi al la angla lingvo. Ĉu la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj registaroj instrui la anglan kiel la unuan fremdlingvon estas kazo de tia rezigno pri digno?
Ni unue notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo, kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni ĉesas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun Renault, devigas sian personaron studi la anglan por ke la laboruloj de ambaŭ firmaoj disponu komunan lingvon. La francoj ja scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj, li klarigis. Tamen, la angla estas nur kvazaŭ komputila programaro.
La fascino pri la angla lin blindigas: kion voloras programaro, kiun oni ankoraŭ ne regas post ses jaroj? La fakton, ke la angla nun superregas, preskaŭ ĉiuj rigardas io definitiva. Kvazaŭ estas fakto signifus estas bone. Se tiu sinteno regus la historion, sklaveco plu daŭrus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro (t.e. la tutsvisa registaro).
Estas pli demokratie starigi la demandon: Kio konformas al ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado? Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn barojn, oni malkovaras programaron pli efikan ol la angla: Esperanton, kaj tia ĝi montriĝas, laŭ kiu ajn kriterio: egaleco, flueco, precizeco, fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp. Efektive, mi parolis pli bone Esperanton post ses monatoj ol la anglan post ses jaroj, dum kiuj mi devis ŝtopi mian cerbon per sensencaĵoj, de la kvar malsamaj sonoj ĝis trompaj derivoj…
Miaj kontaktoj ĉie en la mondo konfirmas, ke Esperanto estas pli bone adaptita ol la angla al internacia komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas, sed ili neniam observis kunsidon en Esperanto, vidis infanojn uzi ĝin ludante, foliumis tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj verŝajne misfamige primokas restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam stiris. Esperanto estas miskonata. Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, unu el la lingvoj plej uzataj sur interreto? Ke ĝi estas la lingvo de konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso? Ke troviĝas Esperanto-uzantoj en multaj urboj de multaj landoj, eĉ en Soweto, eĉ en Lome, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al aliaj kulturoj? Ke multaj junuloj uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de E-asocioj?
Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas. Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la germana, dum ili povus agrable dialogi en Esperanto post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj por formoki Babelon, Esperanto estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona, la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo, ne malhelpilo. Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonas ke advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron. En tempo kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la broken English.