• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-07 14:59:34    
Ĉina fama edukisto – Cai Yuanpei (2)

cri

Sindediĉo al revolucio

Cai vivis en tumultaj jaroj kaj dediĉis sian tutan vivon al la revolucia afero. Ja mirinde estas, ke li estis ŝatata de ĉiuj politikaj organizoj, tamen tio ne signifas, ke li ne havis sian starpunkton en la batalo inter diversaj politikaj partioj, kaj li neniam facile kompromisis en gravaj problemoj.

Komence de 1924 li estis elektita kiel membro de la unua Inspekta Komisiono de Kuomintango. D-ro Sun Yatsen diris: "La tasko de s-ro Cai en la nordo estas grava. Tie la politika medio multe diferencas de la suda kaj liaj kontribuoj al la revolucio estas ne facile kompreneblaj." Sun deziris, ke post inspektado en Eŭropo Cai daŭre laboru en Pekino. Siatempe Sun laboris ĉefe en la sudo, dum la nordo estis regata de militaristoj. Sun deziris veki la popolamason pere de influo de Cai Yuanpei. Post eksplodo de la Maj-kvara Movado en 1919 la pekina registaro estis forte malkontenta kontraŭ Cai, kiu subtrenis la studentan strikon, kaj volis eksigi lin. Informiĝinte pri tio, Cai memvole abdikis la oficon kaj forlasis Pekinon.

Li faris elstaran kontribuon ankaŭ al la movado de ĉinaj junuloj lernantoj en Francio. Zhou Enlai, Deng Xiaoping, Chen Yi kaj aliaj gvidantoj de KPĈ suriris la vojon de profesiaj revoluciistoj ĝuste tiam, kiam ili lernis en Francio.

La 5-an de marto, 1940, Cai Yuanpei mortis en Hongkong. Zhou Enlai, vicprezidanto de la Centra Komitato de KPĈ sendis kondolencan telegramon, en kiu li diris, ke Cai laboris por la revolucio pli ol 40 jarojn, faris eminentajn kontribuojn al disvolvo de la eduka kaj kultura aferoj de Ĉinio kaj elkulturis sennombrajn revoluciajn gejunulojn.

Cai Yuanpei kaj Esperanto

Cai lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis en Germanio, kaj bone sciis, kio estas avantaĝoj de Esperanto kaj kial Zamenhof kreis Esperanton. Li subtenis la ĉinlingvan periodaĵon Nova Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi Esperanton. Nova Jarcento estis unu el la gazetoj, kiuj frue konigis Esperanton al Ĉinio.

Kiam li oficis kiel ministro de edukado, li ordonis instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton en normala lernejo por baki Esperanto-instruistojn. Li instrukciis, ke en la ministerio de edukado funkciu kurso de Esperanto. En tiu jaro li prelegis pri Esperanto en Ŝanhajo por pritrakti la necesecon de la internacia lingvo kaj utilon de Esperanto por Ĉinio. Li diris: "La ĉina lingvo multe diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikiĝi kun la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala." Li proponis al la Ŝanhaja Esperanto-Asocio konstruon de biblioteko de Esperantaj legaĵoj, por ke oni sciu la grandnombrecon de Esperantaĵoj. Li proponis ankaŭ, ke oni fondu privatan universitaton por instrui en Esperanto. El tio ni scias, kiel profunde konis Cai Esperanton kaj kiel energie propagandis li la lingvon.

Cai forlasis neniun ŝancon por propagandi Esperanton. Komence de 1917, nelonge post sia rektoriĝo en la Pekina Universitato, li decidis funkciigi Esp-kurson kiel nedevigan en la universitato. Tiam pli ol 200 studentoj vizitis la kurson. En 1921 la universitato faris Esperanton oficiala lernobjekto. En la sama jaro la 7-a eduka konferenco, okazinta en Kantono, aprobis la proponon de Cai, ke ĉiuj lernejoj kaj edukaj administracioj akcelu kaj efektivigu la instrukcion de la Eduka Ministerio pri Esperanto kaj funkciigu Esperanto-kurson en elementaj lernejoj. Katenite de la tiamaj kondiĉoj, tio ne estis realigita, tamen ludis pozitivan rolon por propagandi Esperanton en Ĉinio.

En 1921 nome la ĉinan registaron Cai ĉeestis la Pacifikan Konferencon pri Edukado en Honoluluo, kie li proponis, ke ĉiuj pli-ol-10-jaraj geknaboj lernu Esperanton en ĉiuj landoj, partoprenantaj la konferencon, kaj oni esperantigu librojn de ĉiuj landoj. Lia propono estis aprobita de la konferenco.

Cai iniciatis E-instituton kaj mem funkciis kiel ĝia prezidanto.

Sub la aŭspicioj de Cai Yuanpei la Esperanto-movado en la Pekina Universitato estis tre vigla. La 15-an de decembro de 1922 Cai prezidis konferencon de Esperanto, kiun ĉeestis 2 mil homoj.

En 1923 Cai fondis la Pekinan Esperantan Kolegion kaj li mem funkciis kiel ĝia direktoro. La kolegio funkciis 2 jarojn kaj ludis pozitivan rolon por akceli la ĉinan E-movadon.

En 1924 Cai ĉeestis la 16-an UK en Vieno. Reveninte la patrion, li estis pli entuziasma por la Esperanta afero. Sub liaj aŭspicioj naskiĝis redakt-traduka komisiono de Esperanto, kiu eldonis multe da E-legaĵoj.