• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-07 15:18:20    
Sekreta Interparolo

CRI
Por ke ŝi kvietiĝu, li simple silentis kaj, paŝante tien kaj reen, malhaste fumis la cigaredon.
Efektive, post du minutoj ŝia furiozo reduktiĝis. Ŝi residiĝis sur la lito, kvazaŭ laciĝinte post drasta sportado. Al la frunto gluiĝis ŝia mano kies ungoj briletis en la obskuro.
"Ve, tiom mizera, la familio de Lu Zigen!" Ŝi murmuris al si.
"Kio Lu Zigen?"
"Laboristo en la kompanio." Kaj sin malsuprenigis la mano, gluita al ŝia frunto. "Ili ne povas sin satigi, tiom pli ne povas nun!… Malhumano de Bojun! Ili postulis rizan subvencion, sed li, ŝtonkora, ne permesis. Li eĉ kriis: 'Mi ne timas ilian strikon. Mi havas kontraŭrimedon.' Vi ne vidis, kian mienon li faris. Li simple estas besto, hommanĝa demono! Nur nun mi scias, ke li estas egoisto ĝis kioma grado. Dekadenco! Koruptiĝo! Avarulo! Besto! Krimulo de la lando kaj socio!…" Pli kaj pli laŭtis ŝia voĉo.
La onklo haltis kaj malfermis la buŝon por paroli. Sed ŝi tuj daŭrigis:
"Nun mi tute, plene kaj ĉiuflanke komprenas lian karakteron. Li ĉasas riĉaĵojn, ĉiamaniere. Li ignoras alies vivon. Li… malhumana! Li pretendis, ke tio estas por la vivo – por nia vivo! Mono el peko! Mono el trompo! Mono rabita! El tia mono li vivtenu min? Li, li li! Kaj plie, de post aliĝo de Smith al la kompanio, li apogas sin al alilanda potenco, pli povas… povas pli…"
Profite de ŝia ekbalbuto, la onklo enŝovis sian demandon: "Ĉu vi diris la sekreton de Bojun al tiu Lu… Lu… tiu laboristo?"
"Lu Zigen!"
"Ho jes, Lu Zigen. Vi konfidencis al li…?"
"Ne!" Ŝi eksnufis. "Mi esperis, ke Bojun korektos sin."
Li faris grandajn paŝojn de ĉi tie tien, meditante pri io. Post du fortaj suĉoj li forĵetis la stumpon. "Kion vi volas fari?"
"Divorcon!" Firme kaj konfirme. "Mi havas mian ideologion. Mi ne povas vivi plu kun hommanĝa besto! La suferado de la malriĉaj homoj… Mi decidis forkuri. Post la divorco, mi iros preni la infanon. Mi jam parolis al Gu Gaozhu. Ŝi diris, ke mi pravas…"
Sepa Oĉjo ekridis. Baldaŭ poŝhorloĝo sin aperigis antaŭ liaj okuloj.
"Laŭ kioma artikolo de la civila leĝo vi faros la divorcon?" Lia demando ŝin forte surprizis.
"Kio laŭ artiko, kolo?"
"Mi demandas pri la motivo kaj kaŭzo. Nu, tio ne okazas, ke li rifuzas vin vivteni, male li vivtenas eĉ la tutan familion de viaj gepatroj; nek tio, ke li adultas aŭ prenas konkubinon aŭ repudias vin por reedziĝi; nek tio, ke li molestas aŭ turmentas vin aŭ…"
"Pro la ideologio! Pro liaj agoj! Li estas…"
Abrupta ridego kanonis al tabulaj muroj kaj forte resaltis tra la tuta ĉambro.
Ankoraŭ ridante, la onklo rimarkis: "Vi diras infanajn vortojn. Vi estas jure obskura. Ideologio? Ago? Ho, mia sinjorineto!"
Sinjorino He konsterniĝis. Vere, sen kaŭzo, sed… Ŝia rigardo ekradikis ĉe la onklo. Kaosis ŝia cerbo, en kiu io turniĝadis jen sor jen sob. Sed… sed ŝi indignis por la paŭperismaj homoj, kaj mem tre gardis sin kontraŭ dekadenciĝo, koruptiĝo kaj regreso. La du punktoj sufiĉis kontraŭ tio, ke ŝi vivu plu kun la kanibalo. Ŝia korpo sin rektigis: Jen, rekte kaj simple eksedziniĝi, sen neceso de proceso!
"Unuvorte, mi, rekte kaj simple! Kiel la heroino en <>!"
Se paroli pri alilandaj verkoj, li estis kiel specialisto. Ĝuste li konigis ilin al ŝi. Li do sperte atentigis:
"Tute alia kazo! Ŝi pupis hejme, tamen por savi la edzon ŝi prunte prenis grandan sumon kaj eĉ krimis per falsado de patra signaturo; informite pri ĉio ĉi, ŝia edzo rigore riproĉis ŝin anstataŭ ami, almenaŭ danki aŭ indulgi. Sed en via hejmo, nenio vin koncernas, vi do tute povas…" Li reeligis la poŝhorloĝon kaj sendis ĝin unue al la orelo kaj poste al la okuloj. "Aja! Jam la tria!"
Moviĝis nek ŝia korpo nek ŝiaj okuloj. Ŝi obstine diris: "Kompreneble la afero mem ne koncernas min. Tamen mi havas mian personecon. Mi havas mian penson!"
"Ho ve! Kial vi tiel infanas! Pro abrupta ekscitiĝo vi tiom kirlas ion neniom al vi koncernan!"
Ŝi subite stariĝis, kvazaŭ por lukto. "Ne koncerna! Ne koncerna? Ne koncerna al tio, ke tiuj malriĉaj homoj tiom suferas?… Ĉu ne ĝuste vi donis al mi tian penson? Kaj vi diris, ke mi lertiĝu en cerbumado kaj malfermegu la okulojn kaj klare rigardu la mondon kaj pensu pri popola sufero kaj… sed kion vi diras nun? Ke ilia sufero ne koncernas min!"
Ho ve, li tute ne atendis ŝian radikalecon! Li gratis la kapon per tiu mano, en kiu li tenis la poŝhorloĝon.
"Tio… ĉi tio…" Li balbutis. "Ni devas havi tian penson, por… ĝuste por ne postiĝi. Ni ja… ni…"
"Ĝuste por ne postiĝi mi devas forlasi lin!"
"E! U!" Lia mieno vidiĝis tia de veta malgajnanto. Tute for de la petoleca gajo. "Ho, aŭskultu! Li… li… povas fari nenion alian, ĉar tio estas la vivo… vivo, kaj li kun vi…"
"Sed… sed…" (Yuanding)