|
|
(GMT+08:00)
2004-07-07 15:22:43
|
|
Ĉinaj Poemoj en Tutmonda Sonoro
CRI
Ĉinaj Poemoj en Tutmonda Sonoro En la libro "Tutmonda Sonoro" de K. Kalocsay legiĝas ankaǔ aliaj poemoj el la antikveco de Ĉinio, pounu de Laozi, Kongzi, Mozi kaj Mengzi, unu el Muzika Institucio kaj kelkaj de Li Bai. Hodiaǔ en nia reto aperu ne tiuj poemoj de Li Bai (Li Tai-Po), sed la unue menciitaj 5 pecoj. Tiuj poemoj de Li Bai enretiĝu, kiam estontece ni parolos pri romantika poezio de la dinastio Tang (618-907). (1) SOLDATKANTO: En la sud' batali, en la nordo fali, sur la kamp' senenterige korvojn manĝregali. Ni vin vokas, korvoj! Vi nin ŝiri povos, niaj filoj sur la vasta stepo nin ne trovos, nian putran polvon vento jam disblovos. La abismo muĝas, marĉo bolas ronke, la ĉevaloj, jam senmastraj, vagas, henas longe. Ni konstruus domon, kial suden iri, ne rikoltos ni, la nutron kiel do akiri? mi laborus per falĉilo, mi kaj mia filo, sed ni glavon prenos, ni matene ekatakos, ni vespere ne revenos... El la kolekto "Jo-Fu" 1) (2) EL LA "VOJO KAJ VIRTO": Malgranda estu la lando, malmulta la popolo, kaj estu, ke eĉ se estus metioj kaj laboriloj, ĉi tiujn oni ne uzu, kaj estu, ke la popolo ĝisfine de sia vivo ne iru malproksimen. Kaj eĉ se estus ŝipoj kaj veturiloj multaj, per tiuj oni ne voju; kaj eĉ se estus ŝildoj, kirasoj, bataliloj, ne estu ekzercadoj. Anstataǔ skribo ree la homoj ligu nodojn. La manĝo por ili dolĉu, la vestoj estu belaj, trankvilaj la loĝejoj, delektaj la kutimoj. Kaj eĉ se oni povus rigardi trans la limon de la najbara lando, kaj disaǔdiĝus voĉo de kokoj kaj de hundoj, ja mortu la popolo en maljunaĝo paca, neniam transirinte. --- Lao-Ce 2) (3) EPITAFO DE MILITISTO: El sub la neĝo floras la fruaj anemonoj, kun sia koro ludas infano kaj ekploras; por ni, loĝanta ĉe la fontrando de la tero. Sunveno, sunsubiro nun jam egalvaloras. Kaj ĉiam ree fontas torento el la rokoj, kaj ĉiam ree l' Luno virinojn ami logas, l' aǔtun' eterne rulas siajn melonojn orajn, kaj grilo-ĉirp' eterne el inter herboj vokas. Ĉevalon sian multaj per brido firme gvidis, pri mil bataloj estas blovita for la famo; kio el heroaĵoj do restas? Tomb' kaduka. Sur ĝi misherbo kreskas ruĝante kiel flamo. --- Kon-Fu-Ce 3) (4) EL LA "AFORISMOJ": Tri ĝojojn havas la saĝulo, regad' ne estas inter ili. L' unua ĝojo estas, se la gepatroj vivas, se l' fratoj ne oficas. La dua ĝojo estas rigardi alĉiele sen la ruĝiĝ' de frunto, rigardi al okuloj de homoj sen hontiĝo. La tria ĝojo estas, ke oni regne trovu valorajn, bravajn virojn kaj ilin instrui povu. Tri ĝojojn havas la saĝulo, regad' ne estas inter ili. * * * Malsatas la popolo, ĉar ĝiaj superuloj tro multe da tribute prenita greno manĝas, ĉar al la superuloj la ago apartenas, jen kial estas do tre malfacile regadi la popolon. Akceptas la popolo facile sian morton, ĉar tiuj serĉas por si la grason de la vivo, jen kial do akceptas la popolo facile sian morton. Kaj kiu sian vivon malŝats, do pli saĝas ol kiu ŝatas ja ĝin. --- Meng-Ce 4) (5) EL LA "VERAĴOJ": Ankaǔ la blinduloj nomas feron blanka, harojn nigraj, de l' vidantoj ĉi-koncerne ili do ne diferencas. Sed se oni apudmetas ion blankan, ion nigran, kaj blindul' elekti devas, ja li ne rekonas ilin. Tial diras mi: ne konas la blindulo blankon, nigron, kaj dependas la afero ne de l' nomo, sed de l' manko de kapablo de distingo. Ankaǔ la saĝuloj nunaj paroladas pri la bono, tiel ke eĉ la sanktuloj grandaj de l' malnovaj tempoj ne kapablus pli perfekte. Sed se bono kaj malbono estus unu ĉe l' alia, kaj saĝuloj niaj devas inter tiuj du elekti, ili ne rekonas tiujn. Tial diras mi: ne scias ĉi saĝuloj, kio bona, kaj dependas la afero ne de l' nomo, sed de l' manko de kapablo de distingo. Mo Ti 5) 1) Jo-Fu: Ĉine Muzika Institucio (Yuefu), fondita en la dinastio Qin (221 a. K. – 206 a. K.), por komponi paradajn muzikaĵojn kaj kolekti popolajn kantojn. 2) Lao-Ce: Filozofo Li Dan (aǔ Li Er, Laǔzi en PIV), kiu vivis en la Periodo de Printempo kaj Aǔtuno (770 a. K. – 476 a. K.) kaj pledis por tao. Dume li verkis 5 000-ideograman libron titolitan "Daode Jing" (Libro pri Gajno de Tao). 3) Kon-Fu-Ce: Kong Qiu (konata kiel Kongzi en Ĉinio), filozofo kaj pedagogo (551 a. K. – 479 a. k., Konfuceo en PIV). 4) Meng-Ce: Meng Ke (372 a. K. – 289 a. K. ), politikisto kaj edukisto, historie rigardata kiel heredanto de la doktrino de Konfuceo. 5) Mo-Ti: Mo Di (468 a. K. – 376 a. K.) pensulo, filozofo kaj politikisto, historie nomata Mozi ("zi" signifas ĉi-flanke sinjoron kun respekta nuanco, ekzemple Laozi, do sinjoro Lao; Mengzi, sinjoro Meng; Kongzi, sinjoro Kong kaj do ne Mo-Ti, sed Mo-Ce, Moceo aǔ Mozio, dum Kon-Fu-Ce, ne Konfuceo, sed Kongzio aǔ Konzio).
|
|
|