• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-07 15:42:24    
Influo de la penso de Sun Wu

cri

"Milita Strategio de Sunzi" el 13 ĉapitroj kun 5 mil ideogramoj montras ne nur la militan penson de Sun Wu, sed ankaŭ lian filozofian penson.

La milita penso de Sun Wu odoras modestan materiismon kaj dialektikajn vidpunktojn. Li emfazis, ke la venko kaj malvenko de la batalo ne estas deciditaj de dioj nek de diabloj, sed de la politikaj, ekonomiaj, diplomatiaj, militaj kaj naturaj kondiĉoj de la militantoj. Por prognozi la rezulton de la milito oni devas analizi la supre menciitajn kondiĉojn, kio montras lian modestan materiisman vidpunkton. Li ne nur kredis, ke la mondo estas objektive ekzistanta, sed ankaŭ opiniis, ke ĉio en la mondo estas senĉese ŝanĝiĝanta. Li emfazis, ke oni devas aktive krei kondiĉojn en la milito kaj disvolvi sian iniciativon por akceli ŝanĝiĝon de la rivalo favoran al li mem. Tio montras, ke Sun Wu posedis vivecan dialektikon. Ĝuste dank' al tio, ke li resumis riĉan filozofian rezonon en milita scienco, li okupis la pozicion same gravan, kiel tiu de Konfuceo kaj Laŭzi en la pensula rondo de la fina periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Li estis rigardata kiel grava pensulo en tiu historia periodo.

La milita teorio de Sun Wu multe superis tiun en aliaj verkoj pri milita strategio en la sama historia periodo. Li profunde influis la posteulojn per sia eminenta studo. Kvankam en la moderna epoko estas multe da novtipaj armiloj, diferencaj de la antikvaj, tamen la fundamenta teorio kaj principoj de milito traktataj en la verko de Sun Wu restis neŝanĝitaj. Pro tio lia verko estas alte taksata de militaj strategiistoj ĉinaj kaj alilandaj, hodiaŭaj kaj antikvaj. Sun Wu tenis sin serioza en la milito. Li diris en la unua ĉapitro de la verko: "Milito estas grava afero de la lando kaj koncernas la vivon kaj morton de la popolo, ekziston kaj pereon de la lando, tial oni devas serioze konsideri kaj studi ĝin."

Mao Zedong alte taksis la militajn regulojn de Sun Wu. Mao diris, ke tiuj reguloj estas scienca vero. En 1990, kiam okazis Golfa Milito, usona generalo aplikis iujn militajn principojn de Sun Wu, kiuj kontribuis al la gajno de la milito. En la antaŭparolo de la angla versio de "Milita Strategio de Sunzi" legiĝas: "La penso de tiu ĉina milita strategiisto antaŭ 2500 jaroj estas utila por studi la militon en la nuklea epoko."

"Milita Strategio de Sunzi" estas aplikata ne nur en militaj aferoj, sed ankaŭ en aliaj kampoj de la socio kaj precipe en komerca entreprenado. Japana entreprenisto diris: "Administri entreprenojn per la milita strategio de Ĉinio estas pli efike kaj racie ol per usonaj metodoj." Fama usona ekonomikisto diris: "Multaj principoj kaj teorioj en 'Milita Strategio de Sunzi' estas valoraj eĉ hodiaŭ."