• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-07 15:48:54    
Si Maqian kaj lia "Historia Kroniko" (foto)

cri

"Historia Kroniko" estas la unua biografia historia verko de Ĉinio. Ĝia aŭtoro estas eminenta historiisto kaj literaturisto Si Maqian.

Li devenis de familio de historia ŝtatoficisto

Si Maqian naskiĝis en 135 (aŭ 145) a.K. en familio de historia ŝtatoficisto. Lia patro Sima Tan estis kortegano pri historio de Han-dinastio. Si Maqian legis multe jam en la infaneco. Por kolekti historiajn materialojn kaj larĝigi sian vidkampon, en la aĝo de 20 jaroj li komencis vojaĝi tra la tuta lando por esplori la naciajn morojn, kolekti legendojn kaj tradiciajn rakontojn kaj koni la popolajn kutimojn, geografiajn kondiĉojn kaj produktaĵojn de diversaj lokoj. Li vizitis Guiji de la nuna Zhejiang-provinco, lokon, kie Yu subigis inundon; Ĉangŝa, kie li kun respekto rememoris la grandan patrioton kaj poeton Qu Yuan; Qufu, hejmlokon de Konfuceo; naskiĝlokon de Liu Bang, fondinto de Han-dinastio, kie li aŭskultis rakontadon de lokaj maljunuloj pri ribelo de Liu... La vojaĝo kaj ekspedicio multe riĉigis la sciojn de Si Maqian kaj metis solidan bazon por lia verkado en la estonteco.

Si Maqian funkciis kiel paĝio de imperiestro Wudi kaj akompanis la suverenon en vojaĝo al multaj lokoj de la lando. Laŭ ordono de la suvereno li inspektis Siĉuan, Kunming kaj aliajn lokojn.

En 108 a.K. mortis Sima Tan. Si Maqian heredis lian oficon kaj ekfunkciis kiel kortegano pri historio. Profitante de la ŝanco, li legis multe da libroj kaj decidis verki "Historian Kronikon" ekde 104 a.K.

La imperiestro ordonis generalon Li Guangli ataki la hunojn. Li Guangli malvenkis kaj lia armeo preskaŭ tute pereis. Li Guangli mem revenis. Lia nepo Li Ling, gvidante 5 mil soldatojn, daŭrigis la batalon konraŭ la hunoj. Kvankam Li Ling kaj liaj subuloj mortigis 6 mil hunojn, tamen mankis al ili helpo. La regento de la hunoj kun siaj 30 mil militistoj sieĝis Li Ling kaj lian armeon. Li Ling provis trarompi la sieĝon, tamen malsukcesis kaj fine kapitulacis al la malamiko.

La informo pri la kapitulaco de Li Ling faris sensacion en la kortego. La imperiestro arestis liajn patrinon kaj edzinon kaj okazigis kunvenon por diskuti pri lia krimo.

La korteganoj riproĉis, ke Li Ling kapitulacis al la hunoj pro timo de morto. Sed kiam la suvereno demandis Si Maqian, Sima malkaŝe elverŝis sian koron. Sima diris, ke kun malpli ol 5 mil militistoj sub sia gvido Li Ling batalis kontraŭ dekoj da miloj da malamikoj en ilia landinterno. Kvankam li malvenkis, tamen li mortigis multe da malamikoj kaj devis esti rigardata kiel bravulo. Li ne mortigis sin tuj, certe li volis per novaj meritoj kvitigi sin je la faritaj eraroj.

La suvereno opiniis, ke Si Maqian senkulpigis la kapitulacinton kaj tio estas malobeo al la suvereno. Li ordonis aresti Sima kaj kastri lin.

Sima opiniis, ke kastro estas granda honto por li, kaj li volis mortigi sin. Tamen pensante, ke lia "Historia Kroniko", al kiu li dediĉis preskaŭ sian tutan energion, ankoraŭ ne finiĝis, li forlasis sian intencon pri sinmortigo kaj obstine vivis. Elkarceriĝinte, li daŭrigis sian verkadon kaj faris sisteman kronikan verkadon de Huangdi, la legenda prapatro de la ĉina nacio ĝis 95 a.K., kiam imperiestro Wudi estis sur trono. Li kompilis la verkon ampleksantan la historion de 3000 jaroj. Dank' al sia 20-jara penado li finfine plenumis la grandan verkon "Historia Kroniko", kiam li estis 55-jara.

Modelo de la ĉinaj historiaj verkoj

La verko havas 130 volumojn el 526.5 mil ideogramoj. Ĝi estas la unua biografia verko de Ĉinio. La libro rakontas historiajn faktojn kun homaj biografioj kiel la ĉefo. Antaŭ tio en Ĉinio naskiĝis "Printempo kaj Aŭtuno", "Zuo Zhuan" kaj aliaj historiaj verkoj. Tamen ili estas politika historio konservita per dokumentoj aŭ analoj aŭ landaj historioj, dum "Historia Kroniko" verkita de Si Maqian prezentas la historion ĉefe per biografioj de imperiestroj, reĝoj kaj aliaj gravaj personoj.

Si Maqian alprenis sintenon fidelan al la historiaj faktoj dum la verkado. Li ne beligis, nek kaŝis malbonaĵojn de la priskribataj personoj kaj brave malkaŝis la mallumon de la feuda socio, vivece rakontis la malbonagojn de aristokratoj de Han-dinastio, konfliktojn interne de la regantaro kaj tiranecon de ŝtatoficistoj. Li ne indulgis eĉ la friponecon de la unua imperiestro de Han-dinastio Liu Bang, la ferocecon de lia edzino kaj la diboĉecon de imperiestro Wudi, tiel ke kiam Wudi legis la biografion de sia patro kaj tiu de si mem, li ekbolis de kolerego.

La lingvo de la verko estas lakona, intrigoj vivecaj, materialoj ekzaktaj kaj enhavo aŭtentika kun alta arta nivelo. Ĝi estas ne nur granda historia verko, sed ankaŭ eminenta literatura verko kaj fariĝis modelo de la sekvantaj historiaj verkoj de Ĉinio. Ĝi donis gravajn historiajn materialojn por la legantoj en studo de la historio antaŭ Han-dinastio inkluzive.

En la pasintaj 2 mil jaroj la verko ĉiam ludis gravan rolon en studo de la ĉina historio. Ĉinaj historiistoj kaj literaturistoj multe lernis el ĝi. Aliaj ĉinaj historiaj verkoj plejparte heredis la sistemon de la verko de Si Maqian.