• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-07 16:42:41    
Stato de la ĉina varocirkuligo

cri

Sekve de senĉesa disvolvo de la ĉina ekonomio, la ĉina varocirkuligo rapide disvolviĝas. En la fino de la 70 jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio komencis plenumi reformadon kaj malfermon, ĝuste en ĉi tiu tempo, la koncepto pri "varocirkuligo" estis kondukata en Ĉinion. En la lastaj pli ol 20 jaroj, la varocirkuligo rapide disvolviĝis en Ĉinio. Laŭ statistiko, nun la jartotala sumo de la varocirkuligo jam atingis proksimume 30 000 miliardojn da juanoj de renminbi, kaj la kreska rapideco altigas la kreskan rapidecon de la totala enlanda produktovaloro.
Sed en longa tempo, ĉar iuj ĉinaj entreprenoj ne ekzakte komprenis la modernan varocirkuligon, entreprenoj ne volis lasi propran varocirkuligan koston al aliaj homoj, kaj preferis konstruadon de propra varocirkuliga korporacio, tial la skala kaj socia niveloj estas relative malaltaj.
Troviĝanta en la ĉina orienta provinco Shandong, Qingdao-a Biera Fabriko havas la centjaran historion. En 1993, per akcia transformado, la Qingdao-a Biera Fabriko fariĝis la unua ŝtata entrepreno, kiu iri en borson en fremda lando. Disvolviĝinte ĝis sufiĉa skalo, la fabriko fondis sian propran varocirkuligan korporacion, kaj komencis rektan vendadon en Ĉinio. Sed poste fakto atestis ke la efiko de tiu agmaniero estas ne bona. Vicĝenerala direktoro de la Qingdao-a Biera Limigita Korporacio sinjoro Zhang Xueju diris:
"Ni donis multan investon, sed nur post 1 jaro, deficito atingis 10 milionojn da juanoj de renminbi. Poste ni ĝermis ideon serĉi la 3-an flankon por la vara cirkuligo, nome serĉi entreprenon lertan en la varocirguliga afero, ni faros kunlaboron kun ĝi, sub la gvida direkto, ni elektis Hongkong-an Varocirkuligan Korporacion."
Laŭ konigo, post la fondiĝo de la kunkapitala varocirkuliga korporacio, post pli ol 2 jaroj, la varocirkuliga negoco de la Qingdao-a Biera Limigita Korporacio rapide sin liberigis el deficito kaj jam akiris profiton. Profesoro Wang Derong estas vicestro de la ĉina Trafika Transporta Asocio, li okupiĝas pri la varocirkuliga studado multajn jarojn. Profesoro Wang Derong taksis ĉi tiun frukton dirante:
"Varocirkuliga estas la reta ekonomio, kiel transporto kaj elektroenergio, sen reto la ekonomia modalo malfacile formiĝas. Tial dum la finiĝo de la tuta varocirkuliga servado, certe naskiĝos rilatoj de konkurenco kaj kunlaboro, oni eble estas  kaj konkuranto, kaj kunlabora partnero."
Profesoro Wang Derong pluapaŝe analizis, ke en Ĉinio troviĝas centoj da urboj, ne ekzistas la ebleco, ke sola varocirkuliga korporacio instalu siajn punktojn ĉie. Por bone fari sian laboron, varocirkuliga korporacio certe formos ligon kune kun aliaj samfakaj korporacioj, tio utilas al la formiĝo de integriĝo de fortoj kaj nur per tio la ĝenerala efiko de vara cirkuligo estos plene elvoluata.
Kontenera Limigita Korporacio COSCO estas unu el la plej grandaj varocirkuligaj entreprenoj en Ĉinio. Ĝi havas pli ol 20 ĉefajn transportajn liniojn, kaj sin ligas kun pli ol 100 havenoj de la mondo, kaj ĝia okupiteco estas tre granda. Unu el ĝiaj ŝipestro, nomata Hu Dongchu, diris intervjuate, ke la nuna konkurenca stato en la vara cirkuligo postulas ke ĉiu el iliaj negocoj estu ĝustatempa kaj altefika:
"La ira kaj revena tempo de nia ŝipo postulas 56 tagojn. Kiel ni povas ĝustatempe plenumi laboron, se ni estas malfrua? Kiel trajno, nia ŝipo veturas ekzakte laŭ horaro antaŭe aranĝita. Kreo de fama marko devas dependi de nia diversaflanka klopodado."
Ŝipestro Hu Dongchu diris, ke nun Kontenera Limigita Korporacio COSCO jam estas monde relative fama korporacio, ĝi havas bonajn servadon kaj fidindecon. Nun en la mondo, Kontenera Linia Limigita Korporacio havas pli ol 1 000 servajn punktojn, interalie pli ol 300 en Ĉinio. Per tuŝeto de ilia reta stacio, oni povas fari mendon, oni ankaŭ ĉiam informiĝi la varatransportan staton kaj alsendi numeron de sia varkesto.
Laŭ konigo, nun troviĝas multe da entrepernoj kiel Kontenera Linia Limigita Korporacio COSCO. En multaj lokoj, varocirkuligo estas la subtenilo de ekonomia disvolvo kaj la nova ekonomia pliiga punkto. Por tio ankaŭ ĉina Ministerio pri Komerco kaj aliaj koncernaj fakoj faris multe da laboron, ekzemple, fortigon de konstruadon kaj administrado de internaj varocirkuligaj sendcentroj en ĉenentreprenoj, ordigon kaj unuigon de varocirkuligaj riĉfontoj, konstruadon de profesiaj kaj sociaj varocirkuligaj entreprenoj. Aktivan organizadon de disvendaj entreprenoj de produktaj materialoj, perfektigon de servado kaj stimulon al kondiĉhavaj grandaj fabrikoj por investi al profesia varocirkuliga korporacio aŭ kune kun eksteraj varocirkuligaj korporacioj kunkapitale disvolvi varocirkuligajn negocojn.

Respondeculo de Maersk Ĉina Navigacia Limigita Korporacio, la plej granda navigacia grupo, sciigis raportiston, ke Maersk tre esperas starigi varocirkuligan vojon inter translandaj korporacioj kaj ĉinaj entreprenoj. Ili esperas trovi kunlaboran partneron en Ĉinio, kaj ankaŭ esperas helpi al translandaj korporacioj disvolviĝi en Ĉinio.
Laŭ plano, en la estonteco sur la bazo de la altigo de varocirkuligaj skalo kaj socia nivelo, Ĉinio pluapaŝe altigos varocirkuligan efikon kaj reduktos la produktakoston, en 2020, tutsocia varocirkuliga kosto malpliiĝos de la nuna pli ol 20% de la ĉina totala enlanda produktovaloro ĝis preskaŭ 10%, kaj proksimiĝos al la nuna nivelo de industrie evoluintaj landoj.