• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-08 16:14:40    
Ĉinio jam havas kondiĉojn de merkata ekonomio

cri
Sekve de la senĉesa pliiĝo de eksteraj kontraŭdumpingaj kazoj de ĉinaj produktoj, la statuso de la ĉina merkata ekonomio pli kaj pli estas atentata de ĉinaj diversarondaj personoj. Iuj ĉinaj ekonomikistoj kaj oficistoj opiniis, ke nun Ĉinio jam havas kondiĉojn pri merkataekonomia lando, Ĉinio klopodos por ke la statuso de la propralanda merkata ekonomio frue estu konfirmata internacie por krei pli justan kaj racian internacian komercan medion al entreprenoj.
En la mezo de junio, usona Departemento pri Komerco publikigis kontraŭdumpingan unuapaŝan juĝan rezultaton kaj rekviziciis kontraŭdumpingan imposton je de 4,9% ĝis 198% al ĉinaj lignaj dormoĉambraj mebloj. Tio estas la kazo, kies sumo ĝis nun estas la plej granda en la pli ol 100 usonaj kontraŭdumpingaj kazoj kontraŭ Ĉinio, kaj la sumo atingis 1,2 miliardojn da usonaj dolaroj.
Pri la rezultato, konsiliano de la ĉina Mebla Asocio sinjoro Jia Qingwen publikigis parolon dirante:
"Mi opinias ke la juĝo estas ne justa. La ĉina mebla entrepreno estas la tutmerkatiga entrepreno, kaj 70% de la ĉinaj mebloj eksportataj al Usono estas faritaj de eksterkapitalaj entreprenoj, ni faras aferon laŭ la merkata ekonomia leĝo, ni ne konsentis ke usona Departemento pri Komerco difinis nian produktokoston laŭ la 3-a lando."
La difino de produktokosto laŭ la 3-a lando montras, ke nun Usono rigardas Ĉinion nemerkataekonomia lando. Tial en sia kontraŭdumpinga enketo al ĉinaj produktoj, normale ĝi kalkulas produktokoston laŭ simila produkto de la 3-a lando, ekzemple de Korea Respubliko kaj Singapuro. Sed laborforta produktokosto de tiuj landoj estas pli multa ol tiu de Ĉinio, tiel facile per la tialo de alta produktokosto, Usono praktikas nejustan kontraŭdumpingon al ĉinaj produktoj.
Laŭ konigo, nun en la mondo Ĉinio estas la lando, kies eksportaj produktoj renkontis plej multajn kontraŭdumpingojn. Ĝis la lasta jaro, jam pli ol 30 landoj kaj regionoj faris pli ol 500 kontraŭdumpingajn enketojn al ĉinaj eksportaj produktoj, el pli ol 4 000 specoj, tio jam influis ĉinan eksportan komercan sumon je pli ol 16 miliardoj da usonaj dolaroj.
Iuj ĉinaj ekonomikistoj kaj oficistoj esprimis, ke Usono, Eŭropa Unio kaj aliaj landoj ne rigardas Ĉinion merkataekonomia lando, oftege faris kontraŭdumpingojn al ĉinaj produktoj, ĉi tiu agmaniero estas maljusta, kaj nekonforma al la ĉina praktiko en ekonomia disvolvo.
Kriterio de Eŭropo, Usono kaj Kanado pri juĝo de merkataekonomia lando havas 5 flankojn. Ili estas: ĉu riĉfontoj estas ĉefe aranĝataj de la registaro aŭ de la merkato, ĉu entreprenoj libere faras decidon, ĉu prezo de investaj elementoj estas decidata de la merkato, ĉu financo iras laŭ merkataekonomia leĝo kaj ĉu la komerca medio estas justa.
Estro de la administra instituto pri ekonomio kaj riĉfontoj sub la Pekina Normala Universitato profesoro Li Xiaoxi opiniis, ke nun Ĉinio jam havas kondiĉojn pri merkata ekonomia lando. Li diris:
"Per reformado en la lastaj multaj jaroj, kvankam ni ne atingis la nivelon de Eŭropo kaj Usono en multaj flankoj, tamen ĝenerale ni atingis bazan kriterion pri merkataekonomia lando."
Profesoro Li Xiaoxi diris, ke laŭ kriterio de Eŭropo kaj Usono, nun Ĉinio jam havas kondiĉojn pri merkataekonomia lando en registara funkciado, entreprena administrado, prezo de investa produkto, financa sistemo, komerca medio kaj leĝa konstruado.
Laŭ konigo, nun pro la ĉina statuso de nemerkata ekonomio, multaj entreprenoj estis maljuste traktataj en disvolvo de ekstera komerco. Tial por ke la internacia socio vaste konfirmu la ĉinan merkataekonomian statuson , de la kuranta jaro la ĉina registaro, peraj establaĵoj kaj entreprenoj pluapaŝe fortigas komprenon kun koncernaj landoj kaj regionoj.
Lastatempe en sia intervidiĝo kun usona sekretario pri komerco Donald Evans, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai diris:
"Ni sciigos usonajn ekonomian rondon kaj entreprenistojn ke jam multe disvolviĝis la ĉina merkataekonomia sistemo. Kaj la merkata ekonomio enkorpigas sian viglecon en la ekonomia vivo, tial la ĉina merkata ekonomio pliiĝis 1000% en la lastaj 25 jaroj kaj kreis mondan mirindaĵon."
Usona sekretario pri komerco Donald Evans aktive eĥis:
"Ni tre ĝoĵas ke la usona kaj la ĉina flankoj jam establis komunan laboran grupon por disvolvi pli intiman kunlaboron en la studado de la merkataekonomia statuso, laŭ plano en la komenco de julio, la du flankoj okazigos konferencon por speciale diskuti pri la ĉina merkataekonomia statuso. Mi esperas ke la dialogo en julio akiros esencan progreson."

Laŭ konigo, nun en la mondo, Nov-Zelando, Singapuro, Malajzio kaj Tajlando sinsekve konfirmis la ĉinan merkataekonomian statuson, en la komenco de junio, Usono okazigis aŭskulton, nun kvankam Eŭropa Unio ne donis al Ĉinio la merkataekonomian statuson, tamen dum la vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao al Eŭropo en la lasta majo, Britio, Belgio kaj Germanio esprimis pozitivan sintenon pri tio ke Eŭropa Unio donos al Ĉinio tutan merkataekonomian statuson.
Ĉina ekonomikisto profesoro Li Xiaoxi esprimis, ke sekve de la senĉesa pliiĝo de la ĉina ekstera komerco, precipe de la importa komerco, ĉina ricevo de la statuso de merkataekonomia lando estas reciproke favora kaj utila ne nur al la propra lando sed ankaŭ al aliaj landoj.