• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-09 16:54:02    
La ĉina teatro en Usono (1)

cri

En la 13-a jarcento la ĉina teatro ekhavis la karakterizaĵon de legendo, kaj ĝia ĉefa formo estis rakontado en kantado. Tio diferencis de la okcidenta teatro, precipe la karakterizaĵo en la formo estis malsama al tiu de la okcidenta teatro, ekzemple la evidenta kontrasto de komplika plastiko de roloj kun lakona sceneja dekorado.

La ĉina teatro vekis atenton de okcidentaj dramistoj tuj post sia eniro en la okcidenton. Ili provis asimili originalan esprimmanieron de la ĉina teatro. Tio estas tre evidenta en Usono.

Broadway ludis ĉinan teatron

Usonanoj sciis la ĉinan teatron en 1790. Tiam sur la scenejoj de Usono oni jam ludis fajraĵojn, ombroteatron kaj mimikon kun pupteatro kaj cirkaĵoj.

En la mezo de la 19-a jarcento usonanoj en Francisko kaj Novjorko jam komencis rigardi ĉinan teatron. En 1852 en San-Francisko aperis la unua ĉina teatrejo. 8 jarojn post tio, nome en 1860, kiam la unua ĉina teatra trupo finis sian prezentadon en Francisko kaj iris al Parizo por prezenti al Napoleono la Tria, europanoj la unuan fojon rigardis la ĉinan teatron. Poste pli kaj pli multaj ĉinoj migris en Usonon kaj aperis pli multe da ĉinaj teatraj trupoj. En la 40 jaroj de 1870 ĝis 1910, prosperis ĉinaj teatrejoj en grandaj ĉinaj kvartaloj. Tiuj teatrejoj akceptis ĉefe ĉinajn elmigrintojn, kaj samtempe ili vekis atenton de la lokanoj, turistoj, famaj dramistoj kaj komentariistoj. Preskaŭ ĉiuj turistoj al Francisko vizitis ĉinan teatrejon. Iuj komentariistoj eĉ opiniis, ke la ĉina teatro estas pli alloga ol la usona.

En la ĉinaj kvartaloj oni prezentis ĉefe Guangdong-operon. En dramgazeto de 1903 oni publikigis komentarion: "La scenejo estas malganda, sen planklampoj, antaŭscenejo, kurteno kaj flankaj enirejoj. Krom rekvizitoj, kiujn oni transportadas dum la prezentado, sur la scenejo estas nenia dekoraciaĵo. …Kiam timida novedzino estas iranta en sian ĉambron, du rekvizitistoj portas sur la scenejon pordkadron kun silka kurteno, kaj la aktorino trairas la kadron kaj eliras, kaj atuj poste la rekvizitistoj forportas la pordkadron."

Tia priskribo tuŝis nur la supraĵan karakterizaĵon, kaj en alia artikolo oni provis prifosi pli profundan estetikan principon tra tiu supraĵa karakterizaĵo. Kaj la fundamenta principo estis nenio alia ol tio, ke la ĉinaj dramistoj ne estis limigitaj de scenejo kaj tute liberaj en strukturo de tempo kaj spaco. Poste dramistoj de Usono kaj Ĉinio kune surscenigis la ĉinan klasikan dramon "La Bivo".

"Bravo" por Mei Lanfang

En 1930, Mei Lanfang, la plej granda ĉina aktoro, turneis en Usono kaj puŝis la influon de la ĉina teatro en Usono ĝis kulmino. Lia turneo estis subvenciita de la ĉina registaro, kaj la usonanoj ekhavis pli konkretan impreson pri la ĉina teatro. Sukceso de lia prezentado longigis lian restadon de 2 ĝis 5 semajnoj en Novjorko. Poste li turneis duonjaron en Seattle, Ĉikago, Vaŝingtono, San-Francisko, Los-Anĝeleso kaj Havajo. Li renkontiĝis kun multaj usonaj dramistoj, komentariistoj kaj aktoroj ekzemple Charles Chaplin, kaj oratoris en Univesitatoj de Kolumbio kaj Ĉikago.

Por ke usonanoj pli bone komprenu kaj aprecu la ĉinan teatron, famaj literaturistoj, ekzemple Hu Shi, skribis propagandilon pri la turneo. Antaŭ ĉiu ludo prezidantino konigis pri la tradicio de la ĉina teatro. Majstro Mei kaj liaj kolegoj komplete montris la kadencajn partojn de la ĉina sceneja arto.

La publiko de Usono montris grandan entuzismon al la prezentado de Mei Lanfang. Komentariistoj multe honoris lin, ke lia prezentado estas instrua por la usona teatro.

La simpleco de sceneja dekorado de la ĉina teatro interesis komentariistojn. Ili skribis post komparo de la scenejoj de la ĉina kaj usona teatroj: "Rilate scenejan dekoracion, la ĉinoj antaŭiris nin plurajn jarcentojn. Ili jam forlasis la dekoracion el realaj objektoj, dum ni multe pagis por fari scenejon similan al la realo. La ĉinoj anstataŭigis tiajn komplikaĵojn per mangestoj, kaj la rigardantoj jam povas percepti la adekvatan scenejon laŭ tiuj mangestoj." Post komparo ili montris, ke la graciaj gestoj de Mei Lanfang kontrastigis la malsufiĉecon de korpoplastika trejnado de usonaj aktoroj. Usonaj komentariistoj opiniis, ke la formuligitaj mangestoj kaj aliaj movoj de la ĉina teatro estas lernindaj por la usona teatro.

Prezentado de Mei Lanfang konsciigis la usonanojn, ke en Ĉinio troviĝas prezenta arto de pli alta nivelo.

Post Mei Lanfang multaj aliaj ĉinaj teatraj trupoj prezentis en Usono. Ili prezentis multajn klasikajn teatrojn, ekzemple "Ĉe Vojforko", "Reĝo Xiangyu adiaŭas sian edzinon" kaj "Ebria edzino de imperiestro".