• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-09 19:19:36    
Neforgesebla Renkontiĝo

cri

Por sinjoro Zhu Fu estas la unua fojo prezenti la ĉinan trezoron Jingju al vjetnamaj junaj spektantoj. Por doni originan guston de la ĉina tradicia arto Jingju al vjetnamaj junaj amikoj, Zhu Fu kunportis plenkeston da kostumoj kaj vestoj. Kun dikaj konstumoj prezentinte en varma Vjetnamio, kvankam li tutkorpe ŝvitis, tamen li sentis grandan konsoliĝon en la koro.

"Mi elkore ĝojos, se vjetnamaj spektantoj amos Jingju. Mi esperas ke ili ŝatos Jingju, kaj esperas doni ĉinan nacian trezoron al ili."

Ĉinio kaj Vjetnamio estas najbaraj landoj. La du popoloj delonge tenas amikajn interfluojn. Por pluapaŝe disvastigi kaj propagandi la tradician amikecon inter la juna generacio, junie, la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio kaj la Centra Komitato de la Vjetnama Ho-Chi-Min Komunista Junulara Ligo kune elvolvis la amikajn interfluojn ĉe la landlimoj de la ĉina provinco Yunnan kaj vjetnamaj provincoj Lao Cai kaj Ha Giang. Pli ol 200 junaj reprezentantoj el landlimaj regionoj de Ĉinio kaj Vjetnamio kunvenis por pasigi la mallongan kaj neforgeseblan tempon. Zhu Fu estas unu el ili.

Unu el la organizantoj, vicestro de la internacia kontakta fako de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Junulara Ligo sinjoro Gu Zhaomin diris, ke elvolvi la aktivadon celas pluapaŝe profundigi la reciprokajn komprenojn inter landlimaj regionoj, kaj oftigis la interfluojn inter ili.

"Pro tio, ke la landlimaj regionoj malproksimas de urboj. Al junuloj vivantaj ĉi tie, mankas ŝanco pli multe informiĝi. Nia aktivado akcelos la amikecon, komprenon inter tieaj junuloj, kaj starigos iagradan meĥanismon surbaze de senorda interfluo inter la dulandaj junuloj, tial ke la interfluoj inter la dulandaj junuloj havu bonan disvolviĝon."

En kelkaj tagoj, la dulandaj junuloj kune faris vizitadon kaj plantadon, okazigis amuzajn vesperojn kaj elvolvis ekonomian kaj komercan forumon, tio pliigis la konon kaj profundigis la amikecon.

Vizitante la Honghe-an Kolegion de la gubernio Mengzi en Honghe Hani-Yi-Nacieca Aŭtonoma Subprovinco, juna sinjoro Vuong The Man, veninte el la provinco Lai Chau de Vjetnamio, profunde impresiĝis pri la bela medio de la alta lernejo en la plej suda parto de la provinco Yunnan, kaj ankaŭ pri ĝiaj avangardaj instalaĵoj, vigla etoso reganta la kampon:

"En Vjetnamio, ni aŭdis ion pri la ĉina edukado. Vizitinte, ni propraokule vidis la staton de ĉina rapide disvolviĝanta edukado. En la Honghe-a Kolegio estas ne nur bonaj bazaj instalaĵoj favorantaj al elvolvo de saĝeco de studentoj sed ankaŭ stadiono kaj naĝejo. Tio montras, ke la kolegio ne nur atentas disvolvi intelekton de studentoj sed ankaŭ tre atentas pri la korpkvalito de studentoj."

En la vjetnama provinco Ha Giang, dekkelkaj junaj entreprenistoj ĉinaj kaj vjetnamaj kunsidis por esplori pri ebleco kunlabori inter dulandaj entreprenistoj. Sinjoro Tang Fuhua el ĉina provinco Yunnan estas direktoro de ĉenera magazeno, li vizitis Vjetnamion kuncele serĉi kunlaboran ŝancon kun vjetnamaj entreprenistoj. Li diris:

"Mi esperas prezenti vjetnamajn produktaĵojn al Ĉinio, kaj ankaŭ la ĉinajn al Vjetnamio. Mi volas federi miajn ĉinajn komercajn partnerojn fari ekonomian kaj komercan aktivadon, dezirante, ke nia klopodado starigu ponton por la interfluoj inter ambaŭ flankoj Ĉinio kaj Vjetnamio."

Kvankam la junuloj el la du landoj parolas en malsamaj lingvoj, tamen ili kantade kaj dancade esprimis la amikecon. Dum la aktivado, la dulandaj junuloj ĉie okazigis kantdancajn vesperojn, ili multe kantas la kanton titolitan <>:

"Vjetnamio kaj Ĉinio sin ligas per montoj kaj akvoj, kune vizaĝas al la Orienta Maro. Nia amikeco kvazaŭas la leviĝanta suno, ni kune trinkas akvon de unu rivero… …"

Per la lingvoj vjetnama kaj ĉina, la dulandaj junuloj fojrefoje ripetis la kanton konatan de la du popoloj, kaj elkore deziris eternan pacon al la du landoj.

La junuloj ankaŭ per plantado deziras etenan verdon al la dulanda tradicia amikeco. Ili plantis vivecajn arbidojn kaj sur la bordo ĉe Honghe kaj sur monto Sapa de Lao Cai.