• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-12 15:31:22    
Ĉina eminenta dirigento Li Delun (foto)

cri

Dirigento Li Delun ĝuis altan renomon en Ĉinio. Li penadis duonjarcenton por popularigi simfonian muzikon en Ĉinio. Lia granda afableco kaj majstreco en la arto postlasis neforgeseblan impreson al liaj konatoj. La 19-a de oktobro de 2002 estis la unua datreveno de lia forpaso kaj pro la okazo ni publikigas la jenan artikolon por rememori lin, unu el la fondintoj de la ĉina simfonia muziko.

Li Delun naskiĝis en 1917, en Pekino. En knabeco li lernis ludon de piano kaj violono. En 1940 li eniris en la Ŝtatan Muzikan Kolegion en Ŝanhajo por lerni violonĉelludon. Post diplomiĝo en 1946 li venis al Yan'an kaj fariĝis dirigento de la Centra Orkestro. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li laboris kiel dirigento en la Pekina Popola Arta Teatro kaj la Ŝtata Kanto-Danca Trupo. En 1953 li venis al la dirigenta fakultato de la Moskva Konservatorio por sin progresigi kaj revenis al Ĉinio en 1957. Poste li laboris kiel la unua dirigento de la Simfonia Orkestro de la Centra Ensemblo de Ĉinio, vicprezidanto de la Ĉina Muzikista Asocio kaj arta direktoro de la Centra Ensemblo de Ĉinio.

De 1964 iom post iom malmultiĝis lia muzikista agado kaj en la "Kultura Revolucio" komplete silentis la dirigento kaj ne vidiĝis ankaŭ lia turneo en la eksterlando dum 21 jaroj. Nelonge post la finiĝo de la "Kultura Revolucio" en 1976, por rememorigi la 150-an datrevenon de la forpaso de Betoveno, li dirigentis la ludon de la Kvina Simfonio de Betoveno. Ĉe tio reviviĝis simfonio en Ĉinio. Li dirigentis ne nur en Pekino kaj aliaj urboj de Ĉinio, sed ankaŭ en Luksemburgio, Hispanio, Germanio, Japanio kaj Respubliko de Koreio. Li kunlaboris kun dekoj da mondfamaj muzikistoj, inter kiuj troviĝas Yehudi Menuhin, Isaac Stern kaj Ma Youyou.

Ekde 1959 li multfoje dirigentis orkestrojn ĉiu el centoj da muzikistoj. En 1987 li dirigentis orkestron el 800 muzikistoj en la granda muzika aktivado "Printempo de Simfonio" en Pekino.

En 1980 la Kultura Ministerio de Ĉinio honoris lin per Honora Premio de Dirigento kaj en 1986 li estis honorata de la Kultura Ministerio de Hungario per medalo de Ferencz Liszt.

En la "Kultura Revolucio" li estis miskulpigita kaj turmentata kaj perdis la plej oran tempon de artista agado. Sed li multe klopodis por kulturado de dirigentoj, konstruado de koncertejoj, progresigo de la Centra Ensemblo de Ĉinio kaj popularigo de simfonia muziko. Lia nomo estos ĉiam memorata de la homoj pro lia senrezerva sinofero.

Popularigo de muziko

Li Delun sin dediĉis al popularigo kaj progresigo de simfonia muziko en Ĉinio. Li fondis kaj trejnis orkestrojn en pli ol 20 urboj kaj responde al lia iniciato multaj lokoj fondis sian orkestron. Ankaŭ la konstruiĝo de la koncertejoj en Pekino kaj Kantono devas esti atribuitaj al lia klopodado. Por popularigi simfonian muzikon, li lekciis en universitatoj, fabrikoj kaj institucioj, dirigentis koncertojn kaj kulturis milojn kaj milojn da muzikamantoj. Antaŭ kelke da jaroj li jam aĝis 80 jarojn, sed ankoraŭ klopodadis por popularigi simfonian muzikon en lernejoj, entreprenoj kaj ŝtataj institucioj aŭ dirigenti koncertojn. Vojaĝante eksterlande, li lekciis ankaŭ en ĉinaj ambasadorejoj. De 1980 ĝis 1987 li lekciis ĉiujare 50 fojojn.

Aperta hejmo

La hejmo de Li Delun troviĝis en la teretaĝo en ordinara domo el ruĝaj brikoj. Antaŭ multaj jaroj telefono, televidilo k.s. estis raraĵoj, kaj tiam Li Delun havis malgrandan televidilon. Ĉiuvespere li turnis la ekranon de la televidilo al la fenestro, por ke la najbaroj povu televidi en aŭ ekster lia hejmo. Kaj lia telefono fariĝis komuna, ke multaj nekonatoj telefonis al li por paroli kun liaj najbaroj. Oni eĉ telefonis al li por paroli kun loĝantoj en najbara domo. Sed ĉiufoje familianoj de Li Delun senplende iris venigi la vokitojn. Najbaroj frekventis lin por trinki, telefoni aŭ televidi, kaj lia hejmo fariĝis komuna vestiblo.

En multaj jaroj Li Delun kaj lia edizno Li Yu havis vespermanĝon en la lasta vespero de la jaro ĉe parencoj. Kaj ĉiufoje ili invitis najbaran komponistinon al la manĝo, ĉar ŝi vivis sola.

Fotoserio de "Ĉinaj Muzikistoj"

La patro de fotisto Ĉen Xiong estis malnova amiko de Li Delun kaj forpasis en la knabeco de la filo. Li Delun prizorgis lin kiel sian propran infanon, kaj dank' al tio Ĉen havis la ŝancojn foti la majstron. Li fotis ŝvitegantan Li Delun en dirigentado kaj titolis la foton "Ŝvitoj sub la frako de majstro". En la foto oni perceptis feliĉon pro granda sukceso kaj malfacilecon, grandecon kaj ordinarecon.

Li Delun proponis foti maljunajn muzikistojn. Ĉen Xiong akceptis tion kaj decidis titoli la serion "Ĉinaj Muzikistoj". De tiu tago unu el la ĉambroj de la hejmo de Li Delun fariĝis "studio" kaj Li Delun kaj lia edzino Li Yu fariĝis "volontuloj" de la studio.

Li Delun donis al Ĉen Xiong nomliston de fototaj muzikistoj, kaj lia edzino Li Yu helpis al li kontaktiĝi kun tiuj muzikistoj. Poste la nomoj de pli kaj pli multaj eminentaj muzikistoj aperis en la nomlisto de fototoj, kaj pli kaj pli multaj ĵurnalistoj sin aligis al fotado de muzikistoj. La semoj semitaj de Li Delun burĝonis, kreskis kaj donis abundon da fruktoj.

Cigna kanto de la majstro

En la 17-a de septembro de 1999 Li Delun estis atakata de pulmito. Ĉar 21 jarojn antaŭ tio li perdis unu renon pro rena kancero, tial la kazo estis tre danĝera. Sed dank' al la urĝa savo de la plej bona hospitalo en Pekino, li transvivis la danĝeran tempon.

En la 19-a de novembro de la sama jaro estis la fermo de la Internacia Muzika Festivalo kaj mondfama usona violonisto Isaac Stern ludis kunlabore kun sia malnova amiko Li Delun.

La ludo havis specialan signifon. En 1979 Isaac Stern vizitis Ĉinion kaj ludis la "Trian Violonan Konĉerton de G Maĵora" de Mozarto kunlabore kun Lu Delun. Tio estis prenita en la dokumentan filmon "De Mao Zedong al Mozarto" kaj la filmo estis premiita per Ora Oskaro. La vizito de Stern malfermis fenestron de Ĉinio al la eksterlando, ke la mondo ekkonis Ĉinion kaj Ĉinio la mondon. 20 jarojn post tio, vespere de la 19-a de novembro de 1999, la 82-jara Li Delun kaj la 79-jara Stern rikoltis tondran aplaŭdon tuj ĉe sia suriro sur la scenejon. Li sidis en rulseĝo kaj kun klara menso bele dirigentis la orkestron.

Tio estis la cigna kanto de Li Delun. Nun ambaŭ virtuozoj kunestas en la paradizo kaj kunlaboros por ĉiam.

Nun en la koncertejo en la parko Sun Yatsen staras bronza statuo de Li Delun. Li ĉiam vivos en la koro de la muzikamantoj.