• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-12 15:40:12    
Ĉinaj naciecaj ekonomio kaj kulturo

cri

Sekve de senĉesa disvolviĝo de la ĉina ekonomio, ankaŭ ekonomio en la naciecaj regionoj iom post iom evoluas.

Bredado kaj paŝtado estas ĉefa industrio en la ĉinaj naciminoritataj regionoj. Post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Ĉinio praktikis tian sistemon, ke kamparanoj prenis la tutan taskon laŭ kontrakto kaj samtempe plifortigis konstruadon kaj protektadon de stepoj. Nun en ĉinaj ĉefaj paŝtejoj, kiaj la provincoj Qinghai, Gansu kaj Sichuan, Xinjiang Ujgura Aŭtonoma Regiono, Ningxia-Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, brutbredado rapide disvolviĝas. Laŭ konigo, nun la totala kvanto de brutaro en la paŝtejoj kaj ejoj kun duona agrikulturo kaj duona brutbredo superis cent milionojn. Samtempe proporcio de aĝotaŭgaj brutoj altiĝas. Cetere en kelkaj paŝtejoj aperis familia paŝtejo surbaze de familia funkciigo. Pro funkcio de skaliga komerco kaj fakiga produktado, produkta kapablo kaj efiko de la familia paŝtejo grande altiĝas.

En urboj de la naciminoritataj regionoj koncentriĝas grand-skala ekonomia riĉfonto kaj neagrikultura socia kaj ekonomia agado, tiuj urboj estas aksoj de ekonomia evoluo en la naciminoritataj regionoj. Post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la urboj plirapidigis progresan paŝadon kaj nun konformas al disvolva efikeco kun ĉinaj aliaj regionoj. Laŭ statistiko, nun kvanto de industriaj entreprenoj en ĉinaj aŭtonomaj regionoj superis milionojn kaj jam formis entreprenan framon kun diversaj ekonomiaj formoj, kiaj granda moderniga entrepreno, individuaj industrio, komerco kaj servo. Urbaniza nivelo de urboj en Interna Mongolio, Qinghai, Ningxia kaj Xinjiang superis mezkvantan urbanizan nivelon.

Nepublika posedsistema ekonomio estas okulfrape atentata en ekonomia evoluo de urboj en naciminoritataj regionoj. Ekzemple fine de la pasinta jarcento, en enlanda produkto-valoro en la provinco Qinghai, nepublika posedsistema ekonomio superis 40%.

Cetere dum procezo disvastigi eksteran interfluon, kelkaj urboj en naciminoritataj regionoj paŝo post paŝo grandigas internaciajn ekonomian kaj teknikan interfluojn kaj kunlaborojn. Nun en naciminoritataj regionoj ankaŭ formiĝis grandaj entreprenaj korporacioj kiuj ĝuas famecon en- kaj ekster-lande.

Ĉina nacieca kulturo

Por heredi kaj disvolvi naciecan kulturon, diversaj naciecaj aŭtonomaj regionoj kaj sub-regionoj laŭ sia stato sinsekve fondis organizojn kiaj verkista asocio, drama asocio, muzika asocio, danca asocio, belarta asocio, filma asocio kaj fotografia asocio. Kelkaj universitatoj kaj naciecaj institutoj en naciecaj aŭtonomaj regionoj sinsekve malfermis fakultaton de nacieca literaturo. En kelkaj lokoj establiĝis ankaŭ artaj lernejoj kiaj muzika instituto, drama instituto kaj filma instituto en kiuj oni jam elkulturis multajn naciecajn literaturajn kaj artajn talentulojn.

Nun en Ĉinio jam formiĝis vicaro de naciecaj verkistoj kaj artistoj. Ankaŭ fondiĝis fakaj kaj amatoraj naciecaj art-prezentaj grupoj kiuj aktivas en naciminoritataj vilaĝoj, paŝtejoj kaj urbetoj.

Multaj materialoj pri naciminoritataj literaturo kaj arto estis eldonitaj.

Revuoj de naciminoritata literatura arto pluapaŝe disvolviĝas. Nun tiuj revuoj superis 100 specojn.