• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-12 16:46:47    
Yao-nacieco, unu el 55 naciminoritataoj de Ĉinio

cri
Yao-nacieco havas ĉ. 2,13 milionojn da loĝantoj, kies 60% loĝas en la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj la ceteraj en la provincoj Hunan, Yunnan, Guangdong kaj Guizhou de suda Ĉinio. En la densaj arbaroj sur altaj montoj de pli ol 150 gubernioj el tiuj provincoj kaj aŭtonoma regiono dislokiĝas loĝpunktoj ĉiu kun pli ol cent yao-oj.

Yao-nacieco havas pli ol 30 branĉojn, kiaj plataj yao-oj, montotransaj yao-oj, dorskorbaj yao-oj kaj blankpantalonaj yao-oj. Iliaj vivkutimoj kaj moroj estas certgrade diferencaj. Yao-oj lertas en teksado, tinkturado kaj brodado. Iliaj vestoj kaj ornamoj estas tre variaj kaj belaj. Ili havas multajn festojn. Ili festas preskaŭ ĉiumonate. La ĉefaj festoj estas la Printempa Festo, Danu-festo kaj Shuawang-festo.

Yao-oj loĝas plejparte sur altaj montoj kun la subtropika klimato. Sur la montoj verdas arboj kaj bambuoj. La densaj verdaĵoj multe plibeligas la pejzaĝojn.

Ĉar la yao-oj disloĝas en malgrandaj grupoj en vastaj regionoj, sekve ili havas siajn malsamajn produktajn manierojn kaj kutimojn en la vivo kaj vestado. Ĝenerale, yao-oj portas vestojn nigrajn kaj indigajn el la memteksita blanka ŝtofo tinkturita per indigo. La viroj plejparte havas la hartuberon kaj volvas la kapon per ruĝa aŭ nigra ŝtofo. Ili portas senkoluman ĉemizon kun butonoj meze ĉe la fronto. Sur la ĉemizo ili portas blankan veŝton ambaŭflanke kun du poŝoj. La viroj kutime portas larĝajn pantalonojn. La virinoj sin vestas per senkoluma ĵaketo fronte kun koloraj garnaĵoj kaj pantalonoj aŭ jupoj. Iliaj vestoj, pantalonoj kaj jupoj estas borderitaj per alikolora ŝtofo. La virinoj havas ankaŭ la hartuberon kaj portas diversajn kapornamaĵojn. Virinoj de malsamaj branĉoj portas malsamajn kapornamaĵojn. Ekzemple la virinoj de plataj yao-oj portas surkape la lignan platon longan je 20 cm. kaj larĝan je 10 cm, meze ligitan per ruĝa fadeno kaj supre tegitan per bunta tuko, antaŭe kaj malantaŭe kun pendantaj bidetoj. La virinoj de indigaj yao-oj volvas sian harplektaĵon sur la verto, kunligitan per rondplato el bambuslipoj, ornamitan per koloraj bidetoj kaj fine kovritan per bunta tuko. La virinoj de blankkapaj yao-oj ŝatas volvi la kapon per blankaj koton-fadenoj kaj poste per la nigra ŝtofo. La virinoj de ĉiuj branĉoj ŝatas porti diversajn arĝentajn juvelojn, kiaj orelringoj, harpingloj, kolringo, braceletoj kaj brusta arĝentoplato.

Brodado, brokado, prestinkturado estas tradiciaj metiartoj de yao-oj kaj famiĝas pro siaj longa historio kaj delikataj teknikoj. La garnaj desegnoj sur virinaj vestoj estas broditaj plejparte ĉe randoj de manikoj, pantalonoj, jupoj, ŝultro-ŝirmaĵoj, zonoj kaj kaptukoj. En iuj lokoj virinoj portas broditajn vestojn. La desegnoj de tiuj garnaĵoj estas delikataj kaj ĉarmaj kun versimilaj figuroj. Ili ne nur plaĉas al la okuloj, sed ankaŭ faras la vestojn longe uzataj.

Yao-oj havas multajn festojn, kiuj strikte ligiĝas kun produktado, vivo kaj loĝmedio.

La Freŝmiligustuma Festo estas tradicia festo. Ĝi ne havas fiksitan daton, ĝenerale okazas en la oka monato laŭ la luna kalendaro, dum rikoltado de milioj. Oni plukas plurajn faskojn da miliospikoj, vaporumas ilin kaj oferas al la riz-diino. En iuj lokoj oni eĉ preparas bongustan manĝaĵon por sate manĝigi hundojn. Tio estas la antikva moro de yao-nacieco kulti la totemon.

La Danu-festo estas la plej solena tradicia festo de yao-oj. Danu signifas "ne forgesu". Ĝi signifas, ke oni neniam forgesos la naskiĝtagon de la patrino de la diversnaciecaj popolanoj.

Danu-festo nomiĝas ankaŭ novjara festo de yao-oj. Ĉiujare en la 29-a de la kvina monato laŭ la lluna kalendaro, en yao-vilaĝoj eksonis tamburoj, la popolanoj en festaj kostumoj elvilaĝas por viziti parencojn kaj amikojn. Ili gaje kolektiĝas, kantas kaj dancas por celebri la riĉrikolton.

Okaze de Danu-festo, viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj, ĉiuj estas feste vestitaj. Ili balaas vilaĝojn, domojn kaj stalojn. Precipe en la 29-a, ĉiuj familioj buĉas kokojn kaj ŝafojn, elprenas aroman milivinon kaj kune manĝas. Ĉiu vilaĝo starigis kantterason. Alportante tien vinon kaj viandaĵojn, oni tamburas, kantas kaj dancas. Ili eĉ elvilaĝas malproksimen por bonvenigi alinaciecajn gastojn venintajn el diversaj lokoj. Post la alveno de gastoj, ili ekludas surnaojn kaj aliajn muzikilojn kaj konkursas inter si pri kantoj kaj dancoj. Regas ĉie gajeco. Post la amuzado, gastoj kaj gastigantoj altabliĝas kaj festenas. Gastamaj mastroj ekkantas tostkanton proponante tason post taso. Oni drinkas ĝis ebriiĝo kaj disiĝas kun plena kontentiĝo. Tiu tago estas ne nur la plej solena festo de yao-oj, sed ankaŭ la grandioza kunveno de diversnaciecaj popolanoj.