• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-14 16:52:33    
Roushi

CRI
Roushi estas pseǔdonimo de Zhao Pingfu, naskita en 1902. Komence li faris edukan laboron kaj partoprenis en la novliteratura movado. En 1923 li entreprenis verkadon kaj la debutaĵo ekportis titolon, al ni hirtigan: "Frenezulo", sed ĝia enhavo tre freŝis, temante pri postulo al emancipiĝo de individueco. Sekvis romano "Morto de la Malnova Epoko" kaj novelo "Fratina Trio", kritikaj al perpleksado de junaj intelektuloj. Somere de 1928, li iris al Ŝanhajo kaj ekhavis kontakton kun Lusin. Helpate de ĉi tiu lasta, li faris tradukadon el progresaj literaturaĵoj de aliaj landoj, precipe de orient- kaj nord-eǔropaj. Dume elkoviĝis novelaro "Espero" pri vulgareco kaj snobeco de iuj homoj. Ekfrapis aparta stilo.
En 1929 Roushi publikigis ankoraǔ pli gravan romanon titolitan "Februaro". Lusin skribis enkondukon por ĝi. Xiao Jianqiu, heroo de la romano, estis junulo, kiu "ege volis fari ion grandan, portante ardan pasion, tamen li ankoraǔ hezitis kaj iom tro deteniĝeme sin ĝenis" (El la enkonduko de Lusin). Forlasinte lernejon, li migradis sur zigzaga kaj malebena vojo en la socio. Post 6 jaroj li venis al la Hibiska Urbeto por pasigi kvietajn tagojn, ĉar utopia lando ĉiam lin obsedis. Tamen kio lin trafis en la realo? Mizero, trivialo kaj apatio de homoj. Li ekintencis ŝanĝi tian situacion per sia forto. Li do komencis helpi orfojn kaj vidvinojn, por ke ili kaj aliaj bonkoraj homoj liberiĝu el paǔperisma medio, sed, ekster lia atendo, mokoj kaj kalumnioj alflugis kaj cirkulis, kaj lin konfuzis. Aliflanke amoro, sufiĉe varmiga, neniel povis forigi lian vantecon. Li ne volis sekvi malpurajn ondojn, tamen li ne havis forton eĉ barakti kontraǔ ili. Fine li forlasis tiun lokon. Sed kien?
Sekvajare Roushi aperigis la plej eminentan novelon "Sklava Patrino". Jen suferplena virino, kiun la edzo "lombardis" al "klera" bienulo por 3 jaroj. Kaj ŝi devigite fariĝis ovoldonanto kaj servistino. Post 1 jaro ŝi naskis por la bienulo tre sanan fileton. Fine oni elpelis ŝin, post kiam ŝi plenumis 2-jaran mamnutradon. Ŝin atendis propra fileto en la hejmo; ŝin atendis senfina mizero... La aǔtoro sukcese modlis klaran figuron de sklava patrino, subtile priskribante ĉiutagajn detalojn, kiuj aludis, ke la ekspluatanta klaso estas radiko de ĉia mizero de la laboranta popolo. Linvaĵo simpla, tamen signifo profunda. Bonvole legu kelkajn alineojn el la sama "Ĉina Antologio":
Antaǔvespere de sia foriro, ŝi sidis en la plej malhela angulo de la domo. Sur la kameno staris olelampo, kies pala lumo tremetis kiel tiu de la lampiro. Kun Chunbao (Printempa Trezoro) en la brakoj, ŝi klinis la kapon sur lian hararon. Ŝi dronis profunde en medito, tamen ŝi ne povis konstati, pri kio ŝi efektive pensas. Fine ŝi iom post iom rekonsciiĝis kaj trovis sin vid-al-vide al la realo, kun sia infano en la brakoj. Ŝi vokis lin mallaǔte:
"Chunbao, mia trezoro!"
"Panjo, panjo!" respondis la filo, kun ŝia cico en la buŝo.
"Morgaǔ panjo foriros..."
"Kio?" Ne povante kompreni, kion ŝi diris, la infano ankoraǔ pli forte sin premis al ŝia sino.
"Panjo ne revenos, en 3 jaroj ne revenos!"
Ŝi viŝis al si la okulojn. La knabeto scivole demandis:
"Kien vi iros, panjo? Al la templo?"
"Ne. Mi iros al la familio Li, ĉirkaǔ 30 liojn malproksime."
"Ankaǔ mi!"
"Ne, vi ne devas iri, mia kara!"
"Kial?" Li kontraǔdiris kaj daǔrigis la mamsuĉadon sen multa akiro.
"Restu hejme! Via paĉjo vin bone zorgos. Li dormos kaj ludos kun vi. Estu obeema al li! Post 3 jaroj..."
Antaǔ ol ŝi povis fini sian parolon, la infano, preskaǔ plorante, ŝin interrompis:
"Paĉjo min batos!"
"Ne, li ne batos plu vin." Per la maldekstra mano ŝi karesis lian cikatron sur la dekstra tempio, rememorigan pri tio, ke tiufoje ŝia edzo batis en kolero la filon per la tenilo de sarkilo.
Ŝi volis diri ankoraǔ ion al la knabeto, kiam ŝia viro alvenis. La edzo paŝis rekte al ŝi kaj, kun la mano en sia poŝo, diris:
"Mi jam ricevis de ili 70 juanojn. La ceterajn 30 ili pagos en 10 tagoj post kiam vi estos en ilia hejmo."
Post paǔzeto li aldonis: "Ili promesis porti vin tien per palankeno."
Post refoja paǔzeto li daǔrigis: "Morgaǔ, tuj post la matenmanĝo, portistoj venos por vi." Kaj li foriris.
Vespere nek la viro nek lia edzino volis preni manĝon.
(p. 198)
... la juna virino sentis tian kapturnon, ke la unua momento ŝi ne povis rekoni, ke la ĉifone vestita knabo staranta antaǔ ŝi estas Chunbao. Subite ŝi eksplodis per ploro.
"Chunbao!"
Sed la knabo timigite kuris en la domon por serĉi ŝirmon ĉe sia patro.
La juna virino sidis longan, longan tempon en duonhela ĉambro. Nek ŝi nek ŝia edzo diris eĉ unu vorton.
Fine, ĉe krepuskiĝo, li levis la kapon kaj murmuris: "Nu, preparu la vespermanĝon!"
Ŝi kontraǔvole levis sin kaj, ĉirkaǔserĉinte en la domo, diris per malforta voĉo:
"Kie la porcelana rizujo?..."
Ŝia edzo ridetis amare. "Vi vere spertis la vivon en riĉula domo! Rizon ni tenas en kartona skatolo."
Post la vespermanĝo li diris al la filo:
"Chunbao, enlitiĝu kune kun via panjo!"
La knabo ekploris, sin apogante al kameno. Lia patrino proksimiĝis kaj vokis:
"Chunbao, mia kara!"
La knabo eskapis, kiam ŝi etendis la manon por karesi lian kapon.
Lia patro minace kriis: "Tiel rapide ci jam fremdiĝis? Aǔ baton vi deziras?"
... La nokto, silenta kaj frosta, sin trenis kaj trenis, kvazaǔ senfine...
(p. 214)
Oktobre de 1930, Roushi verkis longan poemon titolitan "Bolas la Sango", memore al 16-jara knabo, mortigita de la reakcia instanco. Julie de la sekva jaro, la reakciularo murdis lin en Ŝanhajo!