• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-14 17:16:55    
Alternativo kaj Malespero

CRI
Tondris ŝia ploro, ke eĉ la ĉirkaŭaĵoj povis aŭdi tiajn lamentojn, kiuj surprize envenigis ŝian patrinon kiu tamen, povante fari nek konsolon nek ion alian, simple aliĝis al tia koncerto, brakumante la filinon kaj karesante ŝiajn malglatajn harojn per la liva mano.
La terskua plorado tamen ne ĝenis ŝian imagon miksitan kun sakro:
"Ridaĉu, besto! Ci atendas triumfon, maliculo? Ŝtonkorulo, ci proklamas ke ci amas min. Furzon ci ellasas! Kial ci ne venas min rehejmenigi? Ci komforte sidas en sofo kaj fumaĉas superklasan cigaredon kaj atendas mian almozpeton, ĉu ne? Diablo prenu cin!"
Tremis ŝia voĉo, konvulsiis ŝiaj ŝultroj, tiriĝis ŝia ploro kaj sin apogis ŝia kapo al la ŝultro de ŝia patrino.
Regis malespero, tiom pli post reveno de ŝia onklo kiu atingis la hejmon de ŝiaj gepatroj tiel tarde, kiam tempis preni vespermanĝon.
"Jen telegramo de Bojun!" Jen kial li tiom malfruis.
Sed ŝi preskaŭ svenis, supozante ke He Bojun alsendas telegramon por konsenti pri la divorco. Telegramo! Ŝia koro saltis ĝis la gorĝo.
La telegramo, sendita fakte ne al ŝi, sed al Sepa Oĉjo, estis tre longa.
Ho, kiel do? Jen jen! Post ŝia forkuro li tiom tristas kaj malesperas, ke li povas nek preni manĝojn nek enlitiĝi, sed brulas kvazaŭ troviĝante en sudamerika vulkano. Kial lia kara ne kare skribis, kien ŝi vojaĝas? Kion fari, se io danĝera okazus al ŝi?… Fine li petis, ke ŝia onklo helpu en la serĉado kaj prompte telegrafu por ke li aŭ tuj venu al la hejmo de la bogepatroj por ŝin akompani al la hejmo aŭ aperigu serĉan avizon en ĵurnaloj kaj gazetoj kontraŭ centmildolara rekompenco kaj samtempe dissendu laboristojn ĉien tra la lando por ŝin retrovi.
Ŝi vere svenis, jam ne pro malespero, sed pro troa feliĉo.
Post longa manovrado de la patro kaj lia kuzo, ŝia konscio fine revenis. Ŝia unua reago estis ploro. Larmis ankaŭ la gepatroj, ja tiom ŝin amantaj. Ŝi senĝene ploris, jam ne pro malamo kaj elreviĝo, sed pro faciliĝo de la animo. Ŝi petis, ke la onklo donu al ŝi la telegramon, ĉar ŝi dubis, ke li lulas ŝin por logi ŝin al ŝia hejmo; cetere ŝi volis konfirmi al si, ĉu vere la amanta kaj amata "besto" venos persone por konduki ŝin, ankaŭ ŝiajn gepatrojn.
Antaŭ ol doni ĝin, ŝia onklo sendis petolan kaj ruzan rigardon al sia plej aĝa kuzo kaj lia edzino, kiuj fine sukcesis regi sin por ke rido ne elŝprucu.
"Kial vi ne pli frue venis?" La nevino kokete riproĉis la onklon.
"Vi denove infanas! Ĝuste por rapide alporti la telegramon mi malfrue revenis. Sed nu, jam ne naivu nek stultu plu! Lin forlasi? Ĉu… ĉu vi kuros al revolucio? Aj!"
"Jam ne diru! Jam ne!" Ŝi knabine paŭtis.
Li fole ridis kaj triumfe rigardis ŝiajn gepatrojn. Ĉies koro revenis al sia loko.
"Kiam mi sendu telegramon al li?"
"Laŭ via decido."
Aŭdinte ŝian respondon la onklo denove ridegis. Li ridis ĝis la pulmoj tute malpleniĝis. Farinte fortan enspiron, li ŝajnigis ke li regas sukcese sin kontraŭ plua hahaado. Sekvis solena parolo kiun sole sinjorino He povis kompreni.
"Mi jam diris. La vivo restas vivo. Estante homoj ni devas home konduti. Kaj ideologio? Ĝi servas al tio, ke ni montru nin ne postiĝintaj, sed strikte sekvantaj la epokon, tiel ke oni ne priridu nin. Jen la medolo! Sed vi miksis ilin kaj konfuzis vin. Ĉu vere vi volas forĵeti la panon kaj buteron kaj dumvive maĉi maizan bulaĉon? Kaj vi eĉ pretas… ha ha ha!"
"Sufiĉas, onklaĉo! Kiu stulta ne konas tion?… Rapide iru por sendi telegramon! Post tio mi regalos vin en Pinoj kaj Gruoj! Paĉjo kaj panjo akompanos."
La onklaĉo ridis, sed ne forgesis preni fontoplumon.
Fine ŝia patro komprenis, kial la filino volas inviti sian onkleton al la plej fama restoracio Pinoj kaj Gruoj. Li kunigis la du manojn, ŝajne por danki la resurektintan filinon.
Ŝia onklo senzorge rigardis ŝin, fumis kun rideto la cigaredon kaj defrapis ĝian cindron. "Nu, kiel do?"
"Li… Li…!" La sango bolis tra ŝia korpo kaj la voĉo iom tremis. "Li pretekstas depresion! Li disaŭdigis, ke la kompanio fermos sin, ĉar en la pasinta jaro li malgajnis pli ol ducent milojn da dolaroj. Fakte… fakte… vi scias, kiel li manovras. Vi scias?" Ŝi paŭzis, pugnigante la manojn kun granda forto. "Ve, sub tia ŝildo li reduktas ĉies salajron sed longigas la labortempon je du horoj. Ili… ili… laboristoj, protestas, dum li minacas per fermo de la kompanio. Vidu… vidu!"
"Kio vin koncernas?" Lia aplombo kontrastis kun ŝia ekscitiĝo.
Ŝi estis freneziĝonta. Ŝi sentis krevi la angiojn kaj ŝveli la kapon. Ŝi akmee deziris, ke bomboj frakasu ĉion ĉirkaŭe. Ŝi faris paŝon al la onklo kaj raŭke kriis:
"Kio koncernas ne koncernas!… Li trompas siajn laboristojn, sklavigas ilin, ne zorgas ilian vivon! Li gajnas fie! Li… li li!!" (Yuanding)