La 15-an de julio en Pekino, okazis la mobiliza kunveno de la 89-a UK. Gvidantoj de la ĉina Fremdlingva Eldoneja Grupo kaj aliaj kunlaboraj organizoj kaj voluntuloj el diversaj lokoj ĉeestis al la kunveno.
Konstanta vicestro de la ĉina Fremdlingva Eldoneja Grupo s-ro Guo Xiaoyong faris mobilizan raporton en la kunveno. Laŭ konigo, ĝis nun ĉirkaŭ 1800 esperantistoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj aliĝis al la kongreso.
La Universala Kongreso okazas ĉiujare ekde la jaro 1905 krom en la jaroj dum la du Mondaj Militoj.
|