• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-15 17:53:12    
Popolkantoj de Tibeto

cri

Popolkantoj de Tibeto, kiel formo de buŝa literaturo, vaste disvastiĝis inter la popolo pli frue ol apero de la tibeta skriblingvo. Post apero de la tibeta skriblingvo, popolkantoj ne nur akcelis la socian progreson kaj kulturan disvolviĝon de Tibeto, sed ankaŭ riĉigis kaj evoluigis sin. En la tibetlingvaj dokumentoj oni povas trovi, ke lingva interŝanĝo en la antikva Tibeto prenis popolkantojn kiel esprimmanieron.

Post disvolviĝo kaj evoluo en longa historio la tibetaj popolkantoj fariĝis deklameblaj kaj kanteblaj kaj povas akompani dancadon. Tial oni facile asocias popolkantojn kun muziko kaj danco.

Laŭ strukturo kaj esprimmanieroj la tibetaj popolkantoj havis sinsekve du formojn, nome Lu-stilan kaj ritman.

Lu-stilo

Lu-stilaj popolkantoj de Tibeto dividiĝas en kategoriojn kampan kaj pastoralan. Litanio de lamaoj ja similas al Lu-stilaj popolkantoj. La popolkantoj havas malsamnombrajn versojn, maksimume 10 versojn. Ĉiu verso havas saman nombron da silaboj, de 6 ĝis 11. Tiu formo de popolkantoj estis notitaj jam en la 8-a jarcento. Ŝajne ĝi estas la plej frua stilo de la tibetaj popolkantoj.

Granda parto de la fama epopeo "Reĝo Gesal" estis verkita en formo de Lu-stila popolkanto.

Lu-stila poezio

Lu-stila poezio estis kreita de tibeta poeto en la postaj jaroj de la 11-a jarcento. Ĝi estas kreaĵo de poeto, sed havas formon de popolkantoj. La poeto tre ŝatis popolkantojn en sia juneco, tial li multe aplikis la stilon en sia verkado. Dank' al lia faro multaj versoj herediĝis ĝis nun. Lu-stila poezio estas nova stadio de la evoluo de Lu-stilaj popolkantoj en la poezia historio de Tibeto.

Ritma stilo

En la unuaj jaroj de la 17-a jarcento tibeta dramisto rekompilis scenaron de tibeta dramo "Reĝo de la Leĝo Nuosang". En la dramo li citis multajn ritmajn poemojn, kiuj estis multe diferencaj de Lu-stilaj popolkantoj en formo, silabo kaj nombro de versoj.

Troviĝas multaj specoj de ritmaj popolkantoj, kaj la stiloj de ritmaj poemoj de diversaj lokoj de Tibeto estas malsamaj. Kaj tibetanoj parolantaj en malsamaj dialektoj donis malsamajn nomojn al la tibetaj popolkantoj.

Ritmaj popolkantoj naskiĝis post la Lu-stilaj, kaj laŭ analizo pri la strukturo kaj formo, ritmaj popolkantoj estas derivaĵoj de la Lu-stilaj.

Kune kun disvolviĝo de la historio, la popolkantoj cirkulas pli kaj pli vaste kaj perfektiĝas tago post tago, ilia lingvaĵo pli kaj pli rafinita kaj ilia ritma takto pli kaj pli klariĝis, kaj ili estas pli facile memoreblaj kaj kanteblaj. Tio estas konsekvenco de senĉesa disvolviĝo kaj progreso de Lu-stilaj kaj ritmaj popolkantoj de Tibeto.

Amkantoj

Amkantoj konsistigas grandan parton de la tibetaj popolkantoj. Post cirkulado en 200-300 jaroj la kantoj trovis pli kaj pli vastan ŝaton de la amasoj kaj fariĝis nedisigebla parto de la popolkantoj. Nun oni kolektis 64 amkantojn. Ilia formo estas neniom diferenca de tiu de la ritmaj popolkantoj.

La amkantoj temas pri amo de gejunuloj kaj ilia strebado al la edzeca libereco kaj emancipo de personeco. Tragedio pro amo kaj batalo por libereco de amo okazis ne nur ĉe ordinaruloj, sed ankaŭ ĉe membroj de reganta klaso. Amkanto de la 6-a Dalai-lamao en la fino de la 10-a jarcento rakontas tragedion pro amo.

Vasta cirkulado de amkantoj certagrade antaŭenpuŝis la prosperon kaj disvolviĝon de ritmaj popolkantoj. Tio estas notinda en la poezia historio de Tibeto.

Enhavoj kaj penso

Popolkantoj portas la simplecon, honestecon kaj naturecon de la laboranta popolo. En la tibetaj popolkantoj oni povas aŭdi sinceran voĉon de la tibeta popolo, kompreni ĝian sintenon al la politiko, ekonomio kaj milito kaj koni la vivmanieron, morojn, dezirojn kaj esperojn de la tibeta popolo.

Sub la regado kaj subpremo de la servuta reĝimo kaj la religia privilegio, la peza servuto kaj nenombreblaj impostoj katenis la popolon dum longa tempo. Kruela feudisma servuta sistemo vekis malamon kaj oponon de la servutuloj. Ilia indigno nature fariĝis akra sarkasmo kaj forta akuzo, kaj popolkantoj fariĝis instrumento por esprimi la ideon de la tibeta popolo.

En la tibetaj popolkantoj enkorpiĝis opono de la tibeta popolamaso. En la malluma socio popolkantoj tenis en si ĝermojn de opono.

Krom montri malamon kaj oponon kontraŭ la malluma socio, multaj el la popolkantoj ankaŭ esprimas aspiron al la nova vivo kaj prikantas la amindan hejmlokon.

En 1951 Tibeto estis pace liberigita. Ŝanĝiĝo de la epoko kreis novajn popolkantojn spegulantajn Tibeton en nova epoko.

Arta metodo

La profunda kaj riĉa pensa enhavo de tibetaj popolkantoj estis enkorpigita per aparta arta formo. En la popolkantoj oni facile trovas la artajn esprimmanierojn de metaforo, personigo, troigo, aludo, ripeto, humuro k.a.