• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-15 18:48:17    
La fu-o de Han-dinastio (foto)

cri

La fu-o estas unu el la literaturaj formoj, esence prozo intermiksita kun poezio, kiu aperis en la Periodo de Militantaj Regnoj (403-221 a.K.) kaj prosperis en Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.).

La fu-o evoluis el la poezio de Chu kaj disvolviĝis sub ĝia influo. Post kiam Han-dinastio unuigis la tutan landon, la literatura formo de la poezio de Chu estis akceptita de la tuta lando kaj iom post iom disvolviĝis en la fu-on. Komence de Han-dinastio, oni nomis la fu-on kaj la poezion de Chu kune cifu-o, sed esence la tiama fu-o heredis la karakterizaĵojn de la poezio de Chu kaj malmulte diferencis de ĝi. En la mezo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. -- 25 p.K.) la poezio de Chu kaj fu-o disiĝis en stilo. La fu-o estis malpli lirika, sed pli argumenta kaj pli rakonta ol la poezio de Chu. Ĝi estis pli proza ol la lasta.

La fu-o karakteriziĝas per ĝiaj retoriko, ritmo, ekstravaganca priskribado kaj intermiksiĝo de poezia kaj proza trajtoj. La fu-oj de Han-dinastio disvolviĝis en du kategoriojn, nome longan fu-on kaj mallongan fu-on. La mallonga fu-o ĉefe estas verkaĵo lirika kaj elverŝanta la sentojn. Plejparto de la fu-oj apartenas al la kategorio de la longa fu-o. Per ekstravaganca metodo la longa fu-o ĉefe priskribas urbojn, palacojn, ĝardenojn kaj luksegan diboĉadon de imperiestroj kaj princoj. Ĉe la fino de la fu-oj la verkintoj kutime aldonas mallongan paragrafon por eufemisma admono. Tamen tio estas hipokrita esence. La longa fu-o ĝenerale estas riĉa je enhavo, bela antitezo kaj paralelismo. Kaj aliflanke, la fu-oj en la posta periodo ne havis verajn sentojn, tro akcentis rafinitecon de lingvaĵoj kaj imitadon kaj ofte estis troigaj, tamen ne devas esti neglektataj kaj neataj la loko de la fu-oj en la literatura historio kaj ilia influo sur la evoluo de la posta literaturo.

La prospero de la fu-o en Han-dinastio ne povis disiĝi de la kondiĉoj de la tiamaj politiko, ekonomio k.a. La socia akumulado de riĉaĵoj, milita ekspansiigo kaj senprecedenca unuiĝo de la lando en Han-dinastio ebligis al la fu-verkistoj distrumpeti la hegemonion de Han-dinastio per diversaj temoj. La karieroj de imperiestroj, la pompeco de palacoj en la ĉefurbo, la orgio de reganta kliko fariĝis temoj por la fu-verkistoj. Kaj cetere, pluraj imperiestroj de Han-dinastio ŝatis fu-ojn, kio akcelis la prosperon de la fu-oj.

En la 70-80 jaroj post la fondiĝo de dinastio la reprezentaj fu-verkistoj kaj iliaj ĉefaj verkoj estis Jia Yi kaj liaj "funebre al Qu Yuan" kaj "Odo al Strigo", Mei Cheng kaj lia "Sep Aferoj Edifaj".

Jia Yi, naskita en 201 a.K., estis tre eminenta politikisto kaj literaturisto en la komenca periodo de Han-dinastio. En la aĝo de dudekkelkaj jaroj li prezentis kompleton da doktrinoj pri politiko kaj leĝa sistemo, en kio plene montriĝis lia politika talento. Sed ĝuste pro tio, li estis malakceptita de korteganoj kaj malpromociita tajfu (titolo de nominala senpova ofico por altrangaj mandarenoj aŭ korteganoj) de la princo de Changsha. Li tre ĉagreniĝis pro sia maljusta malpromocio. Dum la vojaĝo al Changsha, ĉe Xiangshui-rivero, li skribis "funebre al Qu Yuan". En tiu fu-o li esprimis sian admiron kaj simpation al Qu Yuan kaj elverŝis sian korprematecon kaj malkontenton. La verko estis imitaĵo de verkoj de Qu Yuan kaj forme kaj stile. Foje, dum lia restado en Changsha, strigo flugis en la domon de Jia Yi. La birdo, kiel simbolo de malfeliĉo laŭ tieaj loĝantoj, vekis ĉe li melankolion, kaj li verkis la fu-on "Odo al Strigo", per kiu li esprimis sian malcedemon kaj bedaŭron pro la nerimarkita talento.

Ankaŭ Mei Cheng estis alia grava fu-verkisto en la komenca periodo de Han-dinastio. Lia majstroverko "Sep Aferoj Edifaj" metis la bazon por la longa fu-o kaj estis grava verko interliganta la pasintecon kaj la estontecon en la disvolviĝo de la fu-o. "Sep Aferoj Edifaj" el pli ol 2 mil ideogramoj, en formo de prozo kun demandoj kaj respondoj inter gasto kaj mastro, troige priskribis muzikoaprecadon, frandadon, veturilon kaj ĝian jungitaron, palacan ĝardenon, ĉasadon, tajdorigardadon, kaj fine venis al la konkludo, ke la orgia vivo estas malpli delektinda ol trafaj vortoj kaj spritaj rezonoj. En tio montriĝis la funkcio de la eufemisma admono de la fu-o. "Sep Aferoj Edifaj" faris supozon, ke la kronprinco de Chu-regno malsaniĝis, kaj lin vizitis gasto el Wu-regno. Ĉe la komenco la teksto rakontis la kaŭzojn de lia malsano kaj certigis, ke lian malsanon kuracos neniu medikamento nek akupunkturo aŭ kaŭterizo, kaj ke efikos sur lin nur trafaj vortoj kaj spritaj rezonoj. Esence la teksto intencis pruvi, ke la malsanon al la kronprinco kaŭzis la aristokrata orgio.