• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-16 17:06:34    
Yang Hongji kaj liaj kantoj

cri

Yang Hongji, fama ĉina baritona kantisto, membro de la ĉina Muzikista Asocio, kaj tiu de la Ĉina Dramista Asocio.

En februaro de la jaro 1941,Yang Hongji naskiĝis en urbo Da Lian, Liaoning-provinco. Li ŝatis kantadon en sia infaneco. En la jaro 1959, kiam li estis lernanto de la dua klaso en supermezlernejo, li sukcesis en la enira ekzameno de Dalian Ensemblo, kaj en la jaro 1962 li sukcesis en la enira ekzameno de la Ensemblo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Pekino kaj tie laboras ĝis nun.

Li lernis voĉmuzikon ĉefe de sinjoro Li Mengxiong, poste de sinjoro Yang Huatang kelktempe, kaj li ofte ricevis instruon de profesoro Shen Xiang.

Yang Hongji bone sciis, ke sen sistema studado teoria en konservatorio oni tre malfacile fariĝas kantisto, lerta en kantado de diversaj malfacilaj verkoj. Tial en sia juneco li mem finstudis muzikan teorion, inkluzive piano-ludon, harmonisciencon, solfeĝon kaj la italan lingvon, kiujn la studentoj en konservatorio devas studi, tiuj studadoj ludis gravan rolon en lia nuna atingo.

En la jaro 1979, kiam japana direktisto Seiji Ozawa venis al Ĉinio kaj prezentis la Naŭan Simfonion de Betoveno kunlabore kun la Centra

Orkestro,Yang Hongji estis elektita inter kelkdek kantistoj de la tuta lando, dum la prezentado li ricevis laŭdojn de Seiji Ozawa. En la jaro 1984 rekomendite de profesoro Shen Xiang, kunlaborante kun uson-civitaneca direktisto Mo Yongxi kaj la Oratoria Societo de Hongkongo li prezentis grandan klasikan muzikverkon "Sezonoj" de Haydn per klasika angla lingvo kiel baritona solo. Poste li refoje kunlaboris kun la Centra Orkestro, kaj ludis baritonan solon kaj kunkantanton en "Rekviemo" de Verdi, "Genezo" de Haydn, "Meso"de Mozart kaj "Solena Meso" de Betoveno ktp multaj grandaj klasikaj muzikverkoj. En operoj kune prezentitaj de la Ensemblo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj la Centra Operdomo, "Karmen", "Sinjorino Papilio", "Toska" kaj "Kvieta Tiea Aŭroro" de la eksa Suvetunio li ludis gravajn rolojn, kaj en kelkdek ĉinaj operoj, ekz. "Gut-fonto", "Romantikaj Du Generacioj" kaj "Filino de la Partio" li ludis gravajn rolojn, precipe en la jaro 1998, en opero "Qu Yuan" de la forpasinta popola muzikisto Shi Guangnan li ludis heroon Qu Yuan kaj ricevis grandan sukceson.

Yang Hongji gajnis tutlandan teatran Umeo-premion kaj Wenhua-premion de la Ŝtata Konsilantaro. Li ofte partoprenis ankaŭ en gravaj prezentadoj okazigitaj de CCTV kaj aliaj ĉefaj TV-stacioj de Ĉinio, kaj gravaj aktivadoj okazigitaj de Ĉina Kultura Ministerio kaj la

Kultura Departemento de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Li ankaŭ sonregistris ĉeftemajn kantojn por pluraj filmoj kaj TV-filmoj, ekz. La ĉefteman kanton de TV-filmo "Romano pri de la Tri Regnoj" kaj tiun de la dokumenta TV-filmo"Adiaŭi Moskovon", tio donis al homoj neforgeseblan impreson.

R