• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-16 18:11:36    
Utilaj informoj pri Ĉinio kaj Pekino (foto)

cri

Kongresejo. La Pekina Internacia Konferenca Centro situas en la Vilaĝo de Azia Sportkunveno (Yayuncun), je 9 km norde de la urbocentro. Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beichendonglu 8, CN-100101, Ĉinio. Por korespondado, bv. uzi la adreson de UEA.

Klimato. Musona kun klare distingitaj kvar sezonoj. Julie kaj aŭguste la temperaturo povas atingi ĉ. 30 celsiusajn gradojn. Tiam pluvo estas ofta; pro tio bv. porti ombrelon aŭ pluvmantelon.

Elektro. 220-volta, 50-herca. Kontaktiloj dupolusaj kaj tripolusaj, rondaj kaj plataj.

Akvo. En Ĉinio la kranakvo ne estas tuj trinkebla. La ĉinoj kutime trinkas boligitan akvon.

Mono. Renminbi (RMB). La baza unuo estas juano (yuan), kiu egalas 10 ĝiaojn (jiao) aŭ 100 fenojn (fen). Ekzistas biletoj je 1, 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 juanoj kaj 1, 2 kaj 5 ĝiaoj, kaj moneroj je 1, 2, 5 fenoj, 1 kaj 5 ĝiaoj kaj 1 juano.

Tempo. Ok horojn antaŭ la Universala Tempo (GMT).

Monŝanĝo. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en la Banko de Ĉinio, la internacia flughaveno de Pekino, la kongresejo, kaj iuj grandaj hoteloj. La interŝanĝa kurzo estas egala. Ne ŝanĝu monon en neoficialaj monŝanĝejoj, nek kun privatuloj. Je la 12-a de januaro 2004 unu eŭro valoris 10,54 juanojn.

Telefono. Ĉinio +86, Pekino +10. En ĉiuj hoteloj kaj la kongresejo la kongresanoj povas telefoni alilanden. Surstrate staras telefonbudoj. Por uzi tiujn budojn aĉetu en poŝtoficejo "IP"-kartojn kontraŭ 30, 50, 100 aŭ 200 juanoj.

Prezoj. Por plejparto de la okcidentanoj la ĉinaj prezoj estas relative malaltaj, sed en komercaj centroj kaj turismaj vendejoj iom altaj.

Sekureco. En Pekino kaj aliaj grandaj urboj necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.

Lingvoj. La oficiala lingvo en Ĉinio estas la hana, kaj la plej ofte uzata fremda lingvo estas la angla.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitajn medikamentojn, bv. kunporti kuracistan recepton en la latina.

Sanservoj. Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kontraktojn kun Ĉinio, surbaze de kiuj eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bv. mem kontroli, ĉu via lando havas tian kontrakton kaj sub kiuj kondiĉoj. Eksterlandanoj havu konfirmilon pri san-asekuro. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de la kongresanoj.

Trafiko. Aŭtobusoj, metroo kaj taksioj estas, krom bicikloj, la ĉefaj trafikiloj en Pekino. La ĉefurba flughaveno troviĝas je 30 km for de la urbocentro de Pekino kaj je 25 km for de la kongresejo. Por veturi de ĝi al la kongresejo eblas preni taksion, aŭ flughavenan buson kiu ekveturas je 20-minutaj intervaloj. La flughavenaj busoj iras tra Sanyuanqiao, Dabeiyao, Wangfujing, Xidan kaj aliaj trafikaj nodoj. Du tagojn antaŭ la Kongreso LKK havos akceptejon en la flughaveno, kaj la kongresanoj povos veturi per difinitaj busoj al hoteloj ofertataj de UEA pagante po 10 eŭrojn (vd. mendilon).

En Pekino funkcias 400 aŭtobusaj linioj, 14 trolebusaj linioj kaj du subteraj fervojoj. La busoj funkcias ĉiutage de 5h00 ĝis 23h00.

Proksime de la kongresejo estas pluraj linioj al la difinitaj hoteloj kaj al la urbocentro.